Vivo sur Titano: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
nova paĝo, bazita sur paĝo "Life on Titan" en la angla Vikipedio...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 22:28, 26 okt. 2010

Estas nune malferma demando, ĉu aŭ ne estas vivo sur Titano, la plej granda luno de Saturno. Estas temo de scienca diskuto kaj esploro.

Titano estas multe pli malvarma ol Tero, kaj likva akvo ŝajne mankas sur la surfaco. Aliflanke, la atmosfero estas dika, kemie aktiva, kaj riĉa je organikaj kombinaĵoj. La atmosfero ankoraŭ enhavas hidrogenajn molekulojn, kiun vivaĵoj (komparindaj kun teraj metan-farantaj mikroboj) povus reagigi kun iaj organikaj molekuloj por akiri energion.

Oni jam sugestis, ke ekstertera vivo eble ekzistas aŭ en subgrunda oceano da amonio kaj akvo, aŭ en la likva metano kaj etano, kiuj formas grandajn lagojn sur la surfaco.

En Junio 2010, sciencistoj, analizinte informojn el la misio Cassini-Huygens, raportis anomaliojn en la atmosfero apud la surfaco: anomalioj koheraj kun la hipotezo, ke metan-farantaj vivaĵoj ĉeestas. Ĝis nun, tamen, rektaj indikoj por vivo sur Titano ne troviĝis.