Jean-Baptiste Lamarck: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 5:
Lamarck naskiĝis la 1an de aŭgusto de 1744 en Bazentin. Li estis la dekunua filo de militista familio. Li studis el [[1755]] al [[1759]]. En [[1761]], pro la morto de la patro, kiam Lamarck estis nur 17jaraĝa, li aliĝis al la franca armeo, kiu klopodis fini la [[Sepjara milito|Sepjaran militon]].
 
Dum ia tempo li laboris por librotenisto kaj poste li dedicas sin al studoj pri [[medicino]] kaj alpasiiĝas pro la [[botaniko]], eble influita de [[Jean-Jacques Rousseau]], en kies herbolaboroj ŝajne li partoprenis. Lia unua verko, ''Franca flaŭro'' ([[1778]]), kie oferas la dikotomiajn ŝlosilojn por identigi vegetalojn, estis publikita kiam li estis nur 34jaraĝa. ''Franca flaŭro'' permesis al li gajni la fidon de Buffon kaj malfermis al li la pordojn de la Akademio de Sciencoj, kie li prezentis la memuaron ''Priserĉado pri la kaŭzoj de la ĉefaj fizikaj faktoj'' ([[1780]]), kiu, tamen, ne estos publikita ĝis [[1794]]. Buffon mendis al Lamarck la regadon de scienca misio tra centra [[Eŭropo]] ([[1780]]) kun celo pliriĉigi la kolektojn de plantoj de la Reĝa Ĝardeno, kiu tuje iĝis, je la alveno de la [[Franca revolucio de 1789|revolucio de 1789]], la [[Nacia Muzeo de Natura Historio de Parizo|Nacia Muzeo de Natura Historio]].
 
Lamarck atingis la postenon de «gardisto de la herbokolektoj de la kabineto de la Reĝo» (1783–1790). Post la Revolucio, al kio Lamarck aliĝis plen, unu el liaj unuaj agoj estos peti al la [[Nacia Asembleo (Francio)|Nacia Asembleo]] la reformon de la Reĝa Ĝardeno kaj ties transformon en moderna scienca institucio al la servo de la popolo. Tiele naskiĝis la [[Nacia Muzeo de Natura Historio]]. Al la ''civitano Lamarck'' oni mendas la profesorecon pri subaj animaloj (insektoj kaj vermoj, laŭ [[Linnaeus|Linneo]]). La 30an de aprilo de [[1796]] li komencis sian unuan kurson, kiu estis la ĝermo de la ''Filozofio zoologia''.
 
Lamarck pritraktas unuafoje la evoluon de la animaloj kaj de la plantoj en 1800, en la inaŭgura lekcio de sia kurso de zoologio de la senvertebruloj (11a de majo de [[1800]]). Tiu teksto estos publikita en [[1801]] laŭ la titolo ''La sistemo de la senvertebraj animaloj''. En tiu verko jam aperas la esencaj tezoj de lia transformisma doktrino. Ĝis tiam ŝajne Lamarck estis sufiĉe fiksisma.