Kantono Friburgo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 20:
==Geografio==
La Kantono Friburgo situas en la okcidento de Svislando kaj etendiĝas de la [[Lago de Neŭŝatelo]] en nordoriento tra la [[Svisa Mezlando]] kaj la [[Svisaj Antaŭalpoj]] ĝis al la [[Alpoj]]. En nordoriento la kantona teritorio ne estas kohera sed konsistas el tri [[eksklavoj]] sen rekta konekto kun la ĉefteritorio kaj la preskaŭeksklavo [[Saint Aubin]], kiu nur en unu angulo estas ligita al la cetera kantono. La ĉefa rivero en la kantono estas [[Sarino]], kiu fontas en la Bernaj Alpoj kaj tiam trafluas la tutan Kantonon Friburgo de sudo al nordo por mallonge antaŭ ĝia alfluo al [[Aro (rivero)|Aro]] denove elflui el la kantona teritorio. En nordo sur la kantona teritorio situas ankaŭ pli ol duono de la [[Lago de Morato]]. La alia grava rivero, kiu fluas tra friburga teritorio estas [[Broye]], tamen la rivero mem plej parte situas sur [[Kantono Vaŭdo|vaŭda]] teritorio, kiu tranĉas Kantonon Friburgon en plurajn pecojn.
 
==Najbaraj Kantonoj==
Kantono Friburgo troviĝas komplete interne de Svislando. En nordo kaj oriento ĝi limas al [[Kantono Berno]], en sudo kaj okcidento kaj ankaŭ en nordo al [[Kantono Vaŭdo]], kaj en nordokcidento aliflanke de la [[Lago de Neŭŝatelo]] al [[Kantono Neŭŝatelo]].
 
==Lingvoj==