Egidius Wensing: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Narvalo (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
Narvalo (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 5:
En la [[Kopenhago|kopenhaga]] kongreso tiujare, kiam [[YAGI Hideo|Hideo Yagi]] fariĝis Prezidanto, Wensing eniris la Estraron tamen jam kiel Vicprezidanto. Ĉar post la subita morto de Yagi, en majo [[1964]], [[Ivo LAPENNA|Lapenna]] hezitis preni la prezidantecon, la Komitato elektis Wensing en la UK de [[Hago]] Prezidanto. Lapenna proteste eksiĝis kiel Ĝenerala Sekretario, tiel ke Wensing retiris sian kandidatecon kaj Lapenna fariĝis
Prezidanto. Vicprezidanto Wensing
Sed li konservis ankaŭ sian interesiĝon pri la lingvo; en la revuo Esperanto li redaktis la rubrikon ''Komenco bona, ĉio bona'' por komencantoj. Siajn spertojn pri instruado li havis ankoraŭ el la tridekaj jaroj: en aprilo [[1933]] li estis diplomita kiel Cseh-instruisto en Hago, post kurso gvidita de [[Andreo CSEH|Cseh]] mem, kaj jam antaŭe li komencis instrui en la popola altlernejo en Roterdamo. Kvankam li ne nomis sian kurson [[Cseh-metodo|Cseh-metoda]], li tamen transprenis tipajn elementojn, kiel la kolektivan respondadon al demandoj. Cetere, en [[1932]] Wensing ankoraŭ mem trapasis kurson, kaj poste estis ekzamenita de la konata Esperanto-verkisto Hendrik Jan Bulthuis. Wensing: ''Por elprovi mian parolkapablecon kaj scion pri literaturo, li elektis la de li verkitan romanon Idoj de Orfeo, libron, kiun mi plendetale pristudis por la ekzameno. Dum pli ol duona horo mi preskaŭ senĉese parolis pri la romano, ĝia enhavo, ĝiaj ĉefaj personoj, ĝia tendenco ktp, kaj kiam li fine interrompis min, li ekkriis: “Bonege, perfekte, vi konas la libron eĉ pli bone ol mi”.
|