Sky News: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Lvh (diskuto | kontribuoj)
Nova paĝo: eta|dekstra|Logo de Sky News '''Sky News''' (angle, ''ĉielaj novaĵoj'') estas unu el la unuaj 24-horaj-novaĵkanaloj. == Landoj == *...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 10:25, 28 okt. 2010

Sky News (angle, ĉielaj novaĵoj) estas unu el la unuaj 24-horaj-novaĵkanaloj.

Dosiero:Sky News.svg
Logo de Sky News

Landoj

Historio

Sky News estiĝis la 5-an de februaro 1989 kiel parto de la kvar-kanala-satelitopakaĵo de Sky Television, unu el la firmaoj apartenantaj al la komunikilkoncerno de Rupert Murdoch.[1] La elsendstacio troviĝas en la ĉefa sidejo de BSkyB en okcidenta Londono ĉe Isleworth, Middlesex.

Sky News havis komence nur tre limigitajn rimedojn, sed gajnis rapide reputacion pro ĵurnalista integro. Kvankam la kanalo laboris plej ofte kun malgajno, ĝi tamen alportis longe alstrebitan prestiĝon al Sky Television kaj ties posteulo British Sky Broadcasting pro sia premiita ĵurnalismo.

Ankoraŭ nuntempe Sky News havas tre altan normon, kvankam kreskis la konkurenco. Oni taksas Sky News la antaŭulon de la usona informa televido Fox News Channel, kun kiu ekzistis foje materialinterŝanĝo.

En la jaro 2003 oni planis estigi Sky News ankaŭ en Usono, sed forfalis tiuj planoj.

Konkurenco

La plej grava konkurenco en Britujo estas tiu de BBC News, sed en aliaj partoj de Eŭropo aldoniĝas BBC World kaj CNN International.

Referencoj

  1. Internationale Rundfunk- und Fernsehchronik, vidita la 5-an de februaro 2009

Eksteraj ligiloj