Sky News: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Lvh (diskuto | kontribuoj)
Nova paĝo: eta|dekstra|Logo de Sky News '''Sky News''' (angle, ''ĉielaj novaĵoj'') estas unu el la unuaj 24-horaj-novaĵkanaloj. == Landoj == *...
 
Linio 11:
Sky News estiĝis la 5-an de februaro 1989 kiel parto de la kvar-kanala-satelitopakaĵo de [[Sky Television]], unu el la firmaoj apartenantaj al la komunikilkoncerno de [[Rupert Murdoch]].<ref>[http://www.rfcb.ch/hinnen/international016.html#1989 ''Internationale Rundfunk- und Fernsehchronik''], vidita la 5-an de februaro 2009</ref> La elsendstacio troviĝas en la ĉefa sidejo de BSkyB en okcidenta [[Londono]] ĉe [[Isleworth]], [[Middlesex]].
 
Sky News havis komence nur tre limigitajn rimedojn, sed gajnis rapide reputacion pro ĵurnalista integro. Kvankam la kanalo laboris plej ofte kun malgajno, ĝi tamen alportis longe alstrebitan prestiĝon al ''Sky Television'' kaj ties posteulo ''British Sky Broadcasting'' pro sia premiita ĵurnalismo.
 
Ankoraŭ nuntempe Sky News havas tre altan normon, kvankam kreskis la konkurenco. Oni taksas Sky News la antaŭulon de la usona informa televido [[Fox News Channel]], kun kiu ekzistis foje materialinterŝanĝo.