Eskaja lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Plikompletigo
Linio 21:
== Skribosistemo ==
[[Image:Eskayasripttable.GIF|thumb|right|330px|La eskaja skribosistemo kun latinlitera transskribo]]
Unu el la senpere rimarkindaj trajtoj de la lingvo estas ĝia silaba [[skribsistemo]], kiu pro la multaj konsonantkombinoj ampleksas pli ol 1000 signojn. Silaba skribo estis vaste uzata en la [[Filipinoj|filipina insularo]] dum la antaŭkolonia epoko. Oni skribis sur palmfolioj per skribilo kun fera pinto, kaj unuopaj surskriboj kiuj konserviĝis sur pli daŭrebla materialo sugestas, ke la skribo variis regione. Evidentas, ke la eskaja skribosistemo respegulas tiun tradicion. Laŭ eskaja tradicio, ĝi tamen estas kreita de unu homo, nomata ''Pinay'', sed la jaro ne estas konata. Legendo el la eskaja literaturo rakontas, ke la skribosignoj estas formitaj ''as pormos minimi'' (< latine ''ad formus hominem'') 'laŭ formoj de la homa korpo'. Tio tamen ne videblas. Anstataŭ rimarkeblas simileco kun kursivaj formoj de latinlitera manskribo. En la lernejoj nuntempe ankaŭ estas uzata latinlitera transskribo.
 
En la lernejoj nuntempe ankaŭ estas uzata latinlitera transskribo.
(kompletigenda)
Tiu ne plene normigita ortografio havas komunaĵojn kun la hispaneca skribo antaŭe uzata por la cebuana, ekzemple en la uzo de ''ll'' por palatala lateralo [ʎ]. Kromaj [[digramo]]j estas ''ng'' por [ŋ] kaj ''ch'' por [tʃ] (ĉ). Eskaja apartaĵo estas la uzo de ''chd'' por [dʒ] (ĝ). La litero ''c'' povas esti uzata kiel en la [[hispana]], por reprezenti [k], escepte kie sekvas antaŭa vokalo. Ekzistas nur unu tia, [ɪ], kiu skribiĝas ''i'' aŭ ''e''. Tamen ankaŭ alternativo, en kiu ''k'' kaj ''g'' estas uzataj por [k] kaj [ɡ] en ĉiu pozicio, kiel en la ĉi-kuna tabelo.
 
== [[Fonetiko|Fonetismo]] kaj [[fonotakso]] ==
La eskaja havas la samajn [[fonemo]]jn kiel la bohola vario de la [[cebuana lingvo]]. Tiu inkluzivas la voĉan afrikaton [dʒ], kiu mankas en aliaj varioj de la cebuana kaj en aliaj filipinaj lingvoj.
La fonotakso malsimilas al tiu de ĉiuj tiuj lingvoj pro la ĉeesto de pli da silabofinaj konsonantoj kaj eĉ konsonantparoj. Tio videblas en eskajaj vortoj kiel ''bosdipir'' [bosdɪpɪr] ‘angilo’, ''guinposlan'' [ɡɪnposlan] ‘visaĝo’, ''ilcdo'' [ɪlkdo] ‘genuo’ kaj ''estrapirado'' [ɪstrapɪrado] ‘floro’, kiuj enhavas la konsonantkombinojn /sd/, /np/, /sl/, /lkd/ kaj /str/, kiuj mankas en nekonstruitaj filipinaj lingvoj. Ankaŭ ekzistas silabokomencaj konsonantkombinoj kiuj en aliaj filipinaj lingvoj nur aperas en pruntvortoj el okcidentaj lingvoj.
 
==Pronomsistemo==
La personaj pronomoj indikas kazon samsisteme en la eskaja kiel en la cebuana. En la ĉi-suba tabelo, la cebuanaj ekvivalentoj estas menciitaj interbrake. La formoj fontas el limigita korpuso en kiu kelkaj ne aperis. Tiuj estas indikitaj per [], malklara kazo per asterisko.
{| border="1" cellpadding="2" class="wikitable"
!&nbsp;
!Absolutiva
!Genetiva₁<br><small>(antaŭmetita)</small>
!Genetiva₂<br><small>(postmetita)</small>
!Oblikva
|-
|'''1a persono singulara'''
|''naren'' (ako, ko)
|''damo'' (akong)
|''tompoy'' (nako, ko)
|''tompoy'' (kanako, nako)
|-
|'''2a persono singulara'''
|''samo'' (ikaw, ka)
|''gona'' (imong)
|''nistro'' (nimo, mo)
|''nistro'' (kanimo, nimo)
|-
|'''3a persono singulara'''
|''atcil'' (siya)
|''chdel'' (iyang)
|''kon chdil'' (niya)
|''mininos*'' (kaniya, niya)
|-
|'''1a persono plurala inkluziva'''
|''arhitika'' (kita, ta)
|''chdaro'' (atong)
|[] (nato)
|[] (kanato, nato)
|-
|'''1a persono plurala ekskluziva'''
|''kim'' (kami, mi)
|''gramyu'' (among)
|[] (namo)
|[] (kanamo, namo)
|-
|'''2a persono plurala'''
|''chdicto'' (kamo, mo)
|[] (inyong)
|[] (ninyo)
|[] (kaninyo, ninyo)
|-
|'''3a persono plurala'''
|[] (sila)
|''persiyan'' (ilang)
|[] (nila)
|[] (kanila, nila)
|}
 
==Vortaro==
===Influo de la cebuana===
Malgraŭ sia struktura ekvivalenteco al la eskaja, la cebuana influis la vortprovizon de la eskaja nur en limigita grado. En la centvorta listo de Swadesh de la baza vortprovizo troviĝas nur ok rekoneblaj parencoj.
 
{| class="wikitable"
|-
! '''Esperanto'''
! '''Eskaja'''
! '''Cebuana'''
|-
| ĉe
| ''ya''
| ''sa''
|-
| tio
| ''cano''
| ''ka'na''
|-
| ni (inkluziva/ekskluziva)
| ''arhitika/kim''
| ''kita/kami''
|-
| kiu
| ''kinya''
| ''kinsa''
|-
| kvar
| ''pat''
| ''upat''
|-
| ses
| ''nom''
| ''un'um''
|-
| ok
| ''wal''
| ''walo'''
|-
| naŭ
| ''sem''
| ''siam''
|-
|}
 
===Influo de la hispana===
Kvankam la eskaja havas multajn pruntojn el la [[hispana]], ofte ne evidentas sistemeco. Kelkaj pruntaĵoj estas rektaj, sen aŭ preskaŭ sen ia fonetika aŭ semantika ŝanĝo. Ekzemple la eskaja vorto ''merido'' ‘edzo’, estas evidenta pruntaĵo de la samsignifa hispana vorto ''marido''. Aliaj retenas nur kelkajn semantikajn ecojn de la originalo, kiel en la kazo de ''astro'' kun la signifo ‘suno’ en la eskaja. En kelkaj kazoj pruntita formo ŝajne ricevis tute senrilatan signifon, ekzemla la eskajan ''memorya'' (‘ĉielo’) ne havas ion komunan kun la hispana signifo ‘memoro’. Apartan kazon prezentas al ni la vorto ''tre'', kiu signifas ’du’ en la eskaja kvankam ĝi ŝajnas esti forme pruntita de hispana ''tres'', kiu signifas ‘tri’.
 
La fonetika rilato ankaŭ ofte estas nur parte travidebla, ekzemple en la nomoj de la monatoj.
 
{| class="wikitable"
|-
! '''Esperanto'''
! '''Eskaja'''
! '''Hispana'''
|-
| Januaro
| ''E-mi-o''
| Enero
|-
| Februaro
| ''Hebi-o''
| Febrero
|-
| Marto
| ''Maso''
| Marso
|-
| Aprilo
| ''Kabir''
| Abril
|-
| Majo
| ''Ma-o''
| Mayo
|-
| Junio
| ''Hubi''
| Junio ['xunio]
|-
| Julio
| ''Hubi-on''
| Julio ['xulio]
|-
| Augusto
| ''Tatubi''
| Agosto
|-
| Septembro
| ''Sitibi''
| Septiembre
|-
| Okobro
| ''Oktubi''
| Octobre
|-
| Novembro
| ''Nobi''
| Noviembre
|-
| Decembro
| ''Dibi''
| Diciembre
|}
 
== Literaturo ==