Eskaja lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
kategorioj
cebuana > cebua
Linio 1:
[[Image:Eskaya locator map.png|thumb|right|250px|La eskaja regiono sur la insulo [[Boholo]]]]
'''La eskaja lingvo''' ([[cebuanacebua lingvo|cebuane]] ''Ineskaya'') estas ceremonia kaj [[apartiga lingvo]] de la eskaja kultura malplimulto vivanta en regiono de la insulo [[Boholo]] en [[Filipinio]]. La ĉiutaga lingvo de la eskajoj estas la bohola vario de la [[cebuanacebua lingvo]]. Dum la eskaja ne havas denaskajn parolantojn, la lingvo estas instruata fare de volontuloj en almenaŭ tri kulturaj lernejoj en la sudorienta, montara regiono de la insulo. Laŭ raporto el la jaro 1991 ekzistis tiam 130 eskajaj familioj en Boholo. La eskaja kulturkomunumo estas karakterizita de aparta kristana religia ritaro (rikoltceremonio, dombeno) kaj precipe de sia propra lingvo kaj literaturo. Ankaŭ ekzistas apartaj preskriboj rilate al vestado (virinoj ne portu viran vestaĵon kaj estu vualitaj en preĝejo). Hazardaj ludoj kaj dancado estas malpermesitaj. Kvankam la antaŭaj kutimoj, kiuj inkluzivis komunan terkulturadon, jam ne estas ĉie observataj en la komunumo, la lingvo ankoraŭ estas instruata, parolata kaj celebrata. La aplikokampo de la eskaja estas limigita al semajnfina lernejo, preĝoj, kantoj kaj formalaj paroladoj.
 
== Estiĝo ==
Linio 8:
Depost kiam la eskaja lingvo venis al publika atento en [[Filipinio]], frue en la 1980aj jaroj, ĵurnalistoj, hobiaj historiistoj kaj mistikistoj disvastigis en la filipinaj amasmedioj multe da nefidindaj konjektoj pri ĝia aŭtentikeco kiel indiĝena aŭstronezia lingvo kaj pri gixaj rilatoj al aliaj lingvoj.
 
Fakto estas, ke la baza vortprovizo de la lingvo ne montras konsekvencan interrilaton kun iu najbara lingvo nuntempe aŭ historie parolata, sed la [[morfologio]] kaj [[sintakso]] de la eskaja ekvivalentas al tiu de la regiona [[cebuanacebua lingvo]]. Plie, la du lingvoj havas la saman [[fonemo|fonemaron]], sed iom malsamajn [[fonotakso|fonotaksajn]] skemojn. La eskaja permesas kelkajn konsonantkombinojn, kiuj ne ekzistas en alia tiuregiona lingvo.
 
La eskaja [[silaba skribo]] ne montras interrilaton kun konataj skriboj de la regiono, escepte de la fakto, ke ĝi estas silaba. Ĉio ĉi sugestas konscian kreivan penon fare de la komunumo aŭ ties gvidantoj, krei novan lingvon per [[releksikonigo]] de la loka bohola dialekto de la [[cebuanacebua lingvo]].
 
Laŭ esploroj de Piers Kelly, la lingvo estiĝis verŝajne kiel parto de pli larĝa strategio de postkolonia rezisto sub la gvidado de la insurekciano Mariano Datahan frue en la dudeka jarcento. En la jaroj sekvantaj la Usonan infanterian atakon kontraŭ la sudaj kaj okcidentaj malaltebenaĵoj de [[Boholo]], Datahan kaj lia sekvantaro spitis la aŭtoritatulojn kaj kreis propran etrespublikon en la sudorientaj montaroj kun sia propra flago kaj sistemo de leĝoj.
Linio 17:
Laŭ sia funkcio, la eskaja estas [[apartiga lingvo]]. Ĝi similas al aliaj ’revelaciitaj’ apartigaj lingvoj kiel [[Medefajdrino]] ne nur pro sia estiĝo en religia kadro, sed ankaŭ pro la [[apriora lingvo|aprioreco]] de sia vortprovizo, la permeso de nekutimaj konsonantsinsekvoj, la iom ĥaosa [[morfologio]], la manko de plena gramatika aŭtonomeco kaj la ekzisto de propra skribo kun sensistemaj [[apriora lingvo|aprioraj]] formoj. Ankaŭ la ne plene evoluinta [[Lingua Ignota|Lingua ignota]], kreita de (revelaciita al) [[Hildegard de Bingen]] en mezepoka Eŭropo, karakteriziĝas de tiaj trajtoj. Notindas ĉe la eskaja, ke ĝia vortprovizo ne estas tute [[apriora lingvo|apriora]]. Ekzistas relative multaj votoj, kiuj evidente estas pruntitaj el la [[hispana]], ofte kun aliformigo. Ĉe kelkaj el tiuj, la signifo malsamas al tiu de la [[Hispana lingvo|hispanlingva]] vorto. Ekzemplo estas ''astro'', kiu en la hispana signifas 'astro', dum ĝi havas la signifon 'suno' en la eskaja.
 
Pro la sintaksa simileco, la eskaja povas esti konsiderata kiel [[releksikonigo|releksikonigita]] vario de la [[cebuanacebua lingvo]]. Tiu releksikonigo tamen estas treege profunda. Ankaŭ [[Damino]], la lingvo de la plenkreskaj viroj de la lardila tribo de [[Aŭstralio]] estas releksikonigita vario de la loka lingvo, en tiu kazo kun alispecaj profundegaj malsamoj.
 
== Skribosistemo ==
Linio 24:
 
En la lernejoj nuntempe ankaŭ estas uzata latinlitera transskribo.
Tiu ne plene normigita ortografio havas komunaĵojn kun la hispaneca skribo antaŭe uzata por la cebuanacebua, ekzemple en la uzo de ''ll'' por palatala lateralo [ʎ]. Kromaj [[digramo]]j estas ''ng'' por [ŋ] kaj ''ch'' por [tʃ] (ĉ). Eskaja apartaĵo estas la uzo de ''chd'' por [dʒ] (ĝ). La litero ''c'' povas esti uzata kiel en la [[hispana]], por reprezenti [k], escepte kie sekvas antaŭa vokalo. Ekzistas nur unu tia, [ɪ], kiu skribiĝas ''i'' aŭ ''e''. Tamen ankaŭ alternativo, en kiu ''k'' kaj ''g'' estas uzataj por [k] kaj [ɡ] en ĉiu pozicio, kiel en la ĉi-kuna tabelo.
 
== [[Fonetiko|Fonetismo]] kaj [[fonotakso]] ==
La eskaja havas la samajn [[fonemo]]jn kiel la bohola vario de la [[cebuanacebua lingvo]]. Tiu inkluzivas la voĉan afrikaton [dʒ], kiu mankas en aliaj varioj de la cebuanacebua kaj en aliaj filipinaj lingvoj.
La fonotakso malsimilas al tiu de ĉiuj tiuj lingvoj pro la ĉeesto de pli da silabofinaj konsonantoj kaj eĉ konsonantparoj. Tio videblas en eskajaj vortoj kiel ''bosdipir'' [bosdɪpɪr] ‘angilo’, ''guinposlan'' [ɡɪnposlan] ‘visaĝo’, ''ilcdo'' [ɪlkdo] ‘genuo’ kaj ''estrapirado'' [ɪstrapɪrado] ‘floro’, kiuj enhavas la konsonantkombinojn /sd/, /np/, /sl/, /lkd/ kaj /str/, kiuj mankas en nekonstruitaj filipinaj lingvoj. Ankaŭ ekzistas silabokomencaj konsonantkombinoj kiuj en aliaj filipinaj lingvoj nur aperas en pruntvortoj el okcidentaj lingvoj.
 
==Pronomsistemo==
La personaj pronomoj indikas kazon samsisteme en la eskaja kiel en la cebuanacebua. En la ĉi-suba tabelo, la cebuanajcebuaj ekvivalentoj estas menciitaj interbrake. La formoj fontas el limigita korpuso en kiu kelkaj ne aperis. Tiuj estas indikitaj per [], malklara kazo per asterisko.
{| border="1" cellpadding="2" class="wikitable"
! 
Linio 84:
 
==Vortaro==
===Influo de la cebuanacebua===
Malgraŭ sia struktura ekvivalenteco al la eskaja, la cebuanacebua influis la vortprovizon de la eskaja nur en limigita grado. En la centvorta listo de Swadesh de la baza vortprovizo troviĝas nur ok rekoneblaj parencoj.
 
{| class="wikitable"
Linio 91:
! '''Esperanto'''
! '''Eskaja'''
! '''CebuanaCebua'''
|-
| ĉe
Linio 187:
|}
 
En la cebuanacebua, la vorto por 'monato' kaj por 'luno' estas la sama (''bulan''), sed la eskaja havas la apartajn vortojn ''ngari'' kaj ''koldo'' por tiuj signifoj. Tio montras, ke la ekvivalenteco inter la lingvoj tamen ne estas perfekta. Kelkaj vortoj estas aparte ekzotikaj, ekzemple 'la Filipinoj', 'Filipinio' tradukiĝas eskajen kiel ''Pilipayen'', sed la adjektivo 'filipina' estas ''Palestina''!
 
== Literaturo ==