Kunerada kastelo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 75:
'''Kunerada kastelo''' estas eksa ĉasista kastelo en [[Svitačová dolina]] en katastra teritorio de municipo [[Kunerad]] en alteco proksimume 600 m.s.m. La kastelo kun la areo estas Nacia kultura memorindaĵo de Slovakio.
 
==Historio==
La kastelon igis konstrui en la jaro 1916 grafo [[Balestrem]], prusia junkero. La konstruaĵo estis devene servonta kiel refreŝigeja ĉasista kastelo por tiamaj imperiestroj de Aŭstrio-Hungario kaj Germanio - [[Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio)|Francisko Jozefo la 1-a]] kaj [[Vilhelmo la 2-a (Germanio)|Vilhelmo la 2-a]]. Kiam eksplodis la 1-a mondmilito, tiu ĉi intenco ne okazis. Ĝi servis kiel familia sidejo por bezonoj de familio de Balestremidoj, kiuj vizitadis la kastelon. Pli malfrue dum [[Slovaka nacia ribelo|SNR]] havis en la kastelo sidejon la 2-a partizana brigado de [[Milan Rastislav Štefánik|M. R. Štefánik]]. Tial la [[25-an de septembro]] [[1944]] germanaj trupoj forbruligis ĝin. Hodiaŭ ĉi tie estas lokigita memortabulo.<ref>Gargulák Jozef, Križo Vladimír i in.: ''Malá Fatra. Turistický sprievodca ČSSR'' č. 1, vyd. Šport, slovenské telovýchovné vydavateľstvo, Bratislava 1984;</ref>
 
Post rekonstruo en la jaro 1959 la kastelo servis kiel kuraciga resaniĝejo por homoj kun problemoj de spirvojoj. Plua rekonstruo okazis en la jaro 1974 kaj la kastelo apartenis al Kúpele Rajecké Teplice (''Banlokoj Rajecké Teplice''). Ekde la jaro 1989 ĝi estas privata posedaĵo kaj neuzata. Nuntempe okazas ties plua rekonstruo. Estontece el la kastelo fariĝos refreŝigeja ekipaĵo. La [[10-an de marto]] [[2010]] trafis dum la rekonstruo la tegmenton de la kastelo granda incendio.
 
==Priskribo==
La konstruaĵo estas konstruita en stilo de moderna secesio laŭ franca arkitekturo. La kastelon plenigas angulaj [[turo]]j, tegmentaj fenestroj, [[teraso]]j kun [[arkado]]j, eksteraj [[ŝtuparejo]]j kaj [[parko]]. Al la kastelo estis konstruita kapeleto de sankta Terezo Jesua. La kastelo estis devene moderne ekipita kaj alligita al propra akvan elektrejon.