Masaĉuseca Instituto de Teknologio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: fa:مؤسسه فناوری ماساچوست; cosmetic changes
Linio 1:
La '''Masaĉuseca Instituto de Teknologio (MIT)''' estas mondkonata
[[universitato]] en la urbo [[Cambridge (Masaĉuseco)|Cambridge]], [[Masaĉuseco]], en
[[Usono]]. Ĝi situas en la metropola regiono de [[Bostono]] kiu
enhavas pli ol 200 universitatojn. Alia mondkonata universitato
en Cambridge estas [[Universitato Harvard]].
 
MIT estas gea, private dotita esplora universitato. Ĝi sin dediĉas
al la antaŭenigo de scio kaj la edukado de studantoj en scienco,
teknologio, kaj aliaj fakoj erudiciaj kiuj plej bone servos la landon
kaj la mondon en 21a jarcento. La Instituto havas pli ol 900
fakultatanojn kaj preskaŭ 10 000 studentojn antaŭdiplomajn kaj
postdiplomajn, kaj estas dividita en kvin fakultatojn -- Arĥitekturo
kaj Urboplanado; Inĝenierarto; Homaraj, Artaj, kaj Sociaj Studoj;
Administrado; kaj Scienco -- kaj la Fakultato Whitaker de San-sciencoj
kaj -teknologioj. Ene de tiuj ĉi estas 27 diplom-donantaj fakoj,
programoj kaj divizioj. Krome, multe da esplorado kaj instruado
okazas en interfakaj programoj, laboratorioj kaj centroj kies laboro
etendiĝas preter la tradiciaj limoj de la fakoj. La estraro de
kuratoroj, nomita la Korporacio, konsistas el ĉirkaŭ 75 ĉefoj el
alta edukado, komerco kaj industrio, scienco, inĝenierarto, kaj aliaj
profesioj.
 
== Historio ==
 
[[William Barton Rogers]] en 1846 havis ideon por politeknika
institucio. En 1859, la ŝtatestro proponis ke iom el la nova tero en
Bostono kreita el la haveno estu por edukaj celoj. Rogers estris
komitaton kiu submetis peticion por krei kaj muzeon de natura historio
kaj MIT-n. Akton, kiu ĉartizis MIT-n kaj donis la landon, aprobis la
parlamento kaj subskribis la ŝtatestro je la [[10-a de aprilo]] [[1861]]. En
1862 okazis la unua kunveno de la estraro, kaj elektiĝis Rogers al la
posteno de la unua prezidento de MIT. Konstruado de konstruaĵo en
Bostono komenciĝis en 1863. Post du jaroj, la konstruaĵo ankoraŭ
ne finiĝis, do nepacienca Rogers malfermis kursojn la
[[20-a de februaro|20-an de februaro]] [[1865]],
en la Komerca Biblioteko en la urbocentro. MIT kaj
Bostono kreskis kaj en la fruaj jaroj de la [[20-a jarcento]], estis
novkreita riverbordo en Cambridge kiu estis tute libera. Do la tiama
prezidento [[Richard Cockburn Maclaurin]] decidis trankslokigi la
Instituton tien. En 1916, malfermiĝis la nova tereno.
 
La instituto komence nur permesis la ĉeestadon de viroj, sed estis
unu speciala studentino je la komenco, [[Ellen H. Swallow]], kiu
diplomiĝis en 1873. Malgraŭ tio, la studentaro ĉe la Instituto
estis preskaŭ tute vira ĝis la 1970-oj, kiam multaj ŝanĝoj
komenciĝis ĉe la Instituto. Nun la studentinaro estas pli ol 40% de
la tuto.
 
== Sigelo ==
 
http://libraries.mit.edu/archives/mithistory/seal/mit-seal_400x400.gif
Linio 57:
de Komerco kaj la Artoj, kaj ankaŭ Ĝenerala Edukado, postulas la
plej serioza kunlaboro de inteligenta kulturo kun industriaj
strebadoj." Ankaŭ la latina devizo ''Mens et Manus'' (cerbo kaj
mano) kaj la du volumoj, Scienco kaj Arto, sur la piedestalo spegulas
la kunlaboro de scio kaj praktika scienco. La jaro 1861 referencas al
la dato (la [[10-a de aprilo]] 1861) kiam korporaciigis la Instituton la
Regno de Masaĉuseco.
 
La oficiala sigelo de MIT adoptiĝis la [[26-a de decembro|26-an de decembro]] [[1864]]
de la Korporacio. Multaj versioj aperis tra la jaroj, nuntempe ofte
pariodoj faritaj de la studentaro. En 2002, estis diskuto pri rekoni
la kontribuojn de virinaj studentoj ĉe la Instituto per surskribi la
klasringon de la jaro 2004 per sigelo kun viro kaj virino. Sed la
studentaro voĉdonis por ne ŝanĝi la sigelon sur la ringo.
 
== Eksteraj ligoj ==
{{Commons|Massachusetts Institute of Technology}}
{{Artikolo voĉlegita}}
Linio 100:
[[et:Massachusettsi Tehnoloogiainstituut]]
[[eu:Massachusetts Institute of Technology]]
[[fa:موسسهمؤسسه فناوری ماساچوست]]
[[fi:Massachusetts Institute of Technology]]
[[fr:Massachusetts Institute of Technology]]