Ruĝa ŝlimo: Malsamoj inter versioj

2 bitokojn forigis ,  antaŭ 10 jaroj
e
La estiĝanta ruĝa ŝlimo estas forte [[lesiva]]. Pli frue oni ĝin kondukis sen ia preparigo al simpla deponejo aŭ direkte en riveron, kiu kaŭzis gravan medioŝarĝon. Nuntempe oni kondukas la ŝlimon en izolitan stokbasenon, kie la disigformaj hidroksidoj kaj silikatoj sedimentas. La elpaŝanta natria lesivo estos rekondukata kaj denove uzata. Fine oni kovras la sekiĝintan produktaĵon el sablo aŭ tero, kaj oni rekultivas. Novtempe oni eksperimentas uzi la sekan ruĝan materialon kiel grundobonigilo, plenmaterialo je la stratokonstruado aŭ krudaĵo por la ceramika idustrio.
 
===Danĝereco===
 
La komencan danĝerecon de la ruĝa ŝlimo kaŭzas en unua vico la sia enhavo je kaustikiza natria lesivo (akva solvaĵo de [[natria hidroksido]]). Longtempan danĝeron signifas la enhavo de pezaj metaloj, kiu dependas de la deveno kaj speco de baŭksito. La oksidoj de pezaj metaloj estas pleje nur tre malmulte solveblaj en lesiva ĉirkaŭaĵo. Nur post kiam la natria hidroksido estas neŭtraligita aŭ neŭtraliĝinta, povas ili ellaviĝi el la solveblaj pezmetalaj kombinaĵoj kaj anonciĝi kiel danĝero por la natura medio.