Kripla arbo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 13:
Por traduki en 1903 la [[Germana lingvo|germanan]] [[termino]]n ''Krummholz'' en la verko de Andreas Franz Wilhelm Schimper : ''Plant-geography upon a Physiological Basis'' (1898)<ref>Oxford English Dictionary, entry for 'elfin'</ref>, William Rogers Fisher enkondukis la anglajn [[termino]]jn ''elfin-tree'' kaj ''elfin-wood'' kiuj laŭlitere signifas [[elfo]]-arbon kaj elfo-arbaron. Esperante oni povas traduki per '''kripla arbaro''' aŭ '''kriplarbaro'''.
==Ekzemploj==
Komunaj arboj montrante kriplarban disvolviĝon inkluzivas [[Balzama abio|balzaman abion]] ( ''Abies balsamea'' ), nigran [[piceo]]n ( ''Picea mariana'' ), montan [[abio]]n ( ''Abies lasiocarpa'' ), montan [[lariko]]n ( ''Larix lyallii'' ), engelman-piceon ( ''Piceo engelmannii'' ), suplan [[pino]]n ( ''Pinus flexilis'' ), kaj tordopinon ( ''Pinus contorta'' ). Ekzemploj de kriplarba formo de nigra piceo, troviĝas en la nord-kanadaj [[tajgo]]j <ref>C. Michael Hogan. 2008. [http://globaltwitcher.auderis.se/artspec_information.asp?thingid=44751 ''Black Spruce: Picea mariana'', GlobalTwitcher.com, ed. N. Stromberg]</ref>. Kriplarbaj formoj de nigra piceo kaj balzama piceoabio abundas en la altmontara transira zono de White Mountains ( [Wajt Moŭntns] -Blanka Montaro ) de [[Nov-Hampŝiro]].
==Flaga arbo==
Varianto de kriplarbo estas '''flaga arbo''' aŭ '''flagarbo'''. La [[vento]] mortigas [[branĉo]]jn je la [[Lofo kaj leo|lofa]] flanko, donante al arbo karakterizan [[Flago|flagecan]] aspekton. Kie la suba parto de la arbo estas protektita de neĝa kovraĵo, nur la elmetita parto povas havi tiun aspekton. [[Pasato|Pasataj]] ventoj en [[Tropiko|tropikaj]] regionoj apud [[ekvatoro]] ankaŭ povas sammaniere deformi arbojn <ref name="NPS"/>.