Reĝlando Navaro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KamikazeBot (diskuto | kontribuoj)
e Etaj ŝanĝoj
Linio 1:
{{Informkesto pereinta ŝtato
| nomo = Reĝlando de Navaro
| origina nomo = Reino de Navarra <small>({{lingv|es|e}})</small><br />Royaume de Navarre <small>({{lingv|fr|e}})</small><br />Nafarroako Erresuma <small>({{lingv|eu|e}})</small>
| jaro de estiĝo = 824
Linio 25:
| mapo = Navarre1400.png
| mapo grandeco =
| mapo noto = Reĝlando de Navaro en 1400 (malhelverde)
| ĉefurbo = [[Pamplono]]
| areo =
Linio 44:
| pereo = [[1522]]: Hispanio konkeras la sudan duonon<br />[[1589]]: Francio en [[persona unio]] kun la norda duono
}}
La '''Reĝlando de Navaro''' ([[eŭska lingvo|eŭske]] ''Nafarroa'', [[franca lingvo|france]] ''Navarre'', [[hispana lingvo|hispane]] und [[gaskona lingvo|gaskone]] ''Navarra'') estis historia ŝtato en la okcidenta [[Pireneoj|pirenea]] regiono, borde de la [[Atlantika Oceano]], sur areo de la hodiaŭaj ŝtatoj [[Hispanio]] kaj [[Francio]]. Ĝi sendepende ekzistis inter la jaro [[905]] ĝis [[1512]] respektive [[1589]]. Aparte de tio la ŝtato Hispanio havas '''hodiaŭan provincon [[Navaro]]''', kiu kovras iom de la suda parto de la iama reĝlando.
 
== La sendependa Reĝlando de Navaro ==
 
[[Dosiero:Navaro-dum-1037.png|left|thumb|270px|<center>La Reĝlando de Navaro dum 1037]]
La Reĝlando de Navaro fondiĝis post la disfalo de la [[visigotoj|okcident-gota]] regno kaj la malfondo de la reĝlando [[Asturio]]. Ĝi unue inkluzivis la [[eŭska lingvo|eŭsk-lingvajn]] valojn de la okcidentaj [[Pireneoj]] sed baldaŭ disvastiĝis al pli granda areo en la nordo de la [[Iberia duoninsulo]]. Ĉefurbo de la regno estis [[Pamplono]].
 
Sub la regno de reĝo [[Sanĉo la 3-a]] ("la Granda") (jaroj 1000 ĝis 1035) ĝi atingis sian plej grandan disvastiĝon, kaj ankaŭ inkluzivis la nordajn kernajn regionojn de la pli postaj regnoj [[Aragono]] kaj [[Kastilio]]. Kiam post lia morto la regno estis disdividita inter siaj filoj, Aragono kaj Kastilio iĝis sendependaj reĝlandoj, dum Navaro reduktiĝis al la areo ambaŭflanke de la okcidentaj Pireneoj ĝis la rivero [[Ebro]]. La hodiaŭaj eŭskaj provincoj [[Biskajo]], [[Gipusko]] kaj [[Alavo]] unue restis navaraj, sed dum la sekvaj jarcentoj ankaŭ iĝis kastiliaj.
 
Post 1076 la reĝlando de Navaro estis unuigita kun la najbara regno Aragono. Tiu unio funkciis dum jarcento. Iom la regno denove estis sendependa, dum 1419 fariĝis parto de la reĝlando Aragono, dum 1431 parto de la reĝlando Kastilio.
 
== Divido de la areo inter Hispanio (Kastilio kaj Aragono) kaj Francio ==
 
Longa kverelo inter subtenantoj de civitanoj de Navaro inklinaj al Francio kaj tiuj inklinaj al Aragono fine rezultis en civitana milito inter [[1512]] kaj [[1515]]. Dum tiu-ĉi milito la armeestro [[García Álvarez de Toledo]] konkeris por reĝo [[Ferdinando la 2-a de Aragono|Ferdinando la 2-a de Aragono, Kastilio kaj Leono]] la parton de la reĝlando de Navaro sude de la Pireneoj. Simile al la jam antaŭe por Kastilio konkeritaj eŭskaj provincoj tiu suba parto de Navaro, kiu nun kun la reĝlando Kastilio kaj Leono plus la areoj de la reĝlando Aragono formis la ŝtaton Hispanio, ĝis meze de la 19-a jarcento tenis siajn aŭtonomajn enlandajn instituciojn.
 
La pli eta landoparto norde de la Pireneoj restis sendependa ĝis 1589, kiam reĝo Henriko la 3-a de Navaro estis proklamita reĝo [[Henriko la 4-a (Francio)|Henriko la 4-a de Francio]]. Ekde tiam tiu parto de Navaro estis ligita al Francio kaj la francaj reĝoj ĝis 1789 portis la nomon "reĝo de Francio kaj Navaro".
Linio 68:
 
== Vidu ankaŭ ==
{{Commonscat|Navarre}}
* [[Laurak Bat]]
* [[Zazpiak Bat]]
<br clear=all>
{{projektoj|commonscat=Navarra}}
 
[[Kategorio:Eŭskaj provincoj]]