OpenType: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: hi:ओपेनटाइप
ekzistas ne nur Makintoŝo kaj Vindozo
Linio 1:
'''OpenType'''® estas moderna, transplatforma formato de skaleblaj ciferecaj tiparoj, kiun evoluigis [[Adobe Systems]]® kune kun [[Mikrosofto]]® por havigi al uzantoj facile alireblajn, potencajn, altnivelajn tipografiajn eblecojn. Per OpenType, disponeblas multaj avantaĝoj: transplatforma portebleco, pli ampleksa karaktraro, subteno de multaj [[skribsistemo]]j de la mondo, kaj altkvalita [[tipografio]]. Pro la multaj avantaĝoj de OpenType kompare al antaŭaj formatoj, la plejmulto da tipodesegnistoj jam transformis siajn tipotekojn en la novan formaton, kaj nuntempe multaj el ili eldonas siajn novajn tiparojn nur en formato OpenType.
 
La du ĉefaj avantaĝoj de la formato OpenType estasestis ĝia transplatforma kongrueco (t.e., la sama [[tiparo]]-[[dosiero]] funkciasfunkciis sur [[Makintoŝo]] kaj [[Vindozo]]), kaj ĝia kapablo subteni vastigitajn literarojn kaj eblecojn de [[enpaĝigo]], kiu provizas multe pli riĉan lingvo-subtenon kaj pli precizan kaj altnivelan kontrolon de tipografio.
 
La formato OpenType estas pliampleksigo de la formato [[TrueType]] kaj ankaŭ povas subteni la tiparo-datumojn de [[PostScript]]® (Type 1) kaj novajn tipografiajn eblecojn. Tiparoj kiuj enhavas datumojn de PostScript havas la dosiernoman sufikson .otf; tiuj bazitaj sur TrueType havas la dosiernoman sufikson .ttf.