Matiaso Bel: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
Matej Bel (1684-1749)
 
Matej Bel, naskiĝinta en [[Očová]] kaj mortinta en [[Bratislava]] – elstaris kiel slovaka polihistoro, sciencisto de monda famo, [[lingvisto]], pedagogo; unu el inter plej grandaj personecoj de kultura vivo en [[Hungarujo]] en 18-a jarcento. Li estis ano de pluraj sciencaj societoj kaj akademioj (en [[Londono]], [[Berlino]], [[Jena]] kaj [[Olomouc]]). Por siaj verkoj li ricevis la oran medalon de la papo Klemento XII. kaj la imperiestro Karlo VI. levis lin en la nobelan rangon. Post siaj studoj en Halle li estis evangelia pastoro en Banská Bystrica, pli poste rektoro de la evangelia liceo en Bratislava. Pro sia subteno de la insurkecio de Rákoczy li estis kondamnita al morto, sed en la lasta momento amnestiita.
Bel famiĝis per latina patrujscienca enciklopedio pri Hungarujo kaj en ĝi kolektis ankaŭ konojn pri Slovakio[[Slovaki]]. La verko Historiaj-geografiaj konoj pri nova Hungarujo, estas tre valora. Kvankam en ĝi li pli atentas la historion de la nobelaj familioj ol tiun de la servutularo, li tamen malkaŝe manifestas sian nacian memkonscion kaj entuziasmiĝas pri la pozitivaj ecoj de sia popolo. Li fariĝis konata per sia Laŭdo de la lingvoj ĉeĥa kaj slovaka.
Matej Bel reprezentas la transiron de la literatura baroko al la klerismo.