Kogno: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
JorisvS (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Kogno''' aŭ '''kognicio''' estas procezo, per kiu oni prilaboras informaĵon. Ekzemploj estas [[percepto]], [[atento]], [[memoro]], [[pensado]] kaj [[imago]].
 
La termino kogno, aŭ kognicio, priskribas la fenomenon de la homa scio (kono aŭ informo kiu estas posedata kaj konscie havebla al la homo) kaj la procesoj de ĝia akirado, procezado kaj aplikado-realizado. Tiu termino ankaŭ priskribas paralelajn fenomenojn ĉe aliaj sufiĉe altevoluaj bestoj kaj ĉe la studtemo de artefarita inteligenteco.
 
La fenomenoj kiuj inkluziviĝas en la concepto kogno jenas inter aliaj: pensado, percepto, kompreno, lernado, aŭskulto-koncentriĝo, memoro, kreeco, prezentado de scio, konkludado, decidado, kaj problemsolvado. Foje ankaŭ la subkonscio estas parto de la kogno, kiam oni parolas pri subkonscia kono, subkonscia lernado, aŭ tiutipa penso.
 
[[Kategorio:Psikologio]]