'''Jean GIRAUDOŬ''' [ĵa ĵiroDU](naskita je la [[29-a de oktobro]] [[1882]], mortinta ja la [[31-a de januaro]] [[1944]] en [[Parizo]]) estis teatra verkisto de la [[inter-du-milita epoko]] de la eŭropa [[20-a jarcento]]. Lia stilo estas ege propra kaj "neimitebla", samtempe poezia, sprita, inteligenta, leĝera, profunde emocia, rafinita, humanista, ia formo de tipa franceco; li ankaŭ lerte ludas per [[anakronismo]]j, etosmiksado kaj ĉiamaj stilo- kaj nivelo-ŝanĝoj.
Li estis bona kaj simpatianta konanto de [[Germanio|germana]] kulturo.
===Listo de verkoj===
*''Intermezzo''
*''La guerre de Troie n'aura pas lieu''
*''Amphitryon 38''
*''Ondine''
*''Siegfried''
===En Esperanto aperis===
* ''[[La troja milito ne okazos]]'' tradukita de [[Georges Cau]]