Francio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Forviŝis la tutan entenon el la paĝo
Dferg (diskuto | kontribuoj)
e Forigis redaktojn de McJeff (diskuto); restarigis al la lasta versio de Yekrats
Linio 1:
{{Landtabelo |
| nomoenlokalingvo = République française
| eonomo = Franca Respubliko
| flago = [[Dosiero:Flago-de-Francio.svg|150px|Flago de Francio]]
| blazono = Emblemo (ne oficiala) [[Dosiero:Armoiries république française.svg|80px|Blazono de Francio]]
| nacia himno = [[Marseljezo|La Marseillaise]]
| nacia devizo = [[Liberté, égalité, fraternité]] <br /> (Libereco, egaleco, frateco)
| lokigo-bildo = [[Dosiero:Location France EU Europe.png|Situo|250px]]
| lingvoj = [[franca lingvo|franca]] kaj 77 regionaj lingvoj.
| ĉefurbo = [[Parizo]]
| religio = [[Katolikismo|Katolikoj]] (51%), [[Ateismo|Ateistoj]] (31%), [[Islamo|Islamanoj]] (4%), [[Protestantismo|Protestantistoj]] (3%), [[Judismo|Judoj]] (1%), Aliaj (10%)
| km2 = 545.630
| akvo = 0,26
| loĝantoj = francoj
| loĝantaro = 64,7 milionoj (je 2010-01-01<ref name="loĝant">http://fr.reuters.com/article/topNews/idFRPAE60I09P20100119 (france) konsultita je 2010-01-20</ref>)
| loĝdenso = 116
| valuto = [[Eŭro]] (antaŭe franko) | valuta kodo = EUR
| horzono = +1 (somere +2)
| ttt = fr
| landkodo = FRA
| tel = 33
| politika sistemo = [[Respubliko]]
| ŝtatestro = [[Prezidento de la Respubliko (Francio)|Prezidento]] [[Nicolas Sarkozy]] (ekde [[2007]])
| ĉefministro = [[François Fillon]]
| nacia tago = [[14-a de julio]]
| sendependeco = [[843]] ([[traktato de Verdun]])
| esperanto-asocio = [[Unuiĝo Franca por Esperanto|U.F.E.]]; [[SAT-Amikaro]]
}}
'''Francio''' aŭ '''Francujo''', oficiale la '''Franca Respubliko''', {{lingv|fr|e}} '''''France''''' <nowiki>[</nowiki>[[Internacia Fonetika Alfabeto|frãs]]<nowiki>]</nowiki> aŭ '''''République française''''' <nowiki>[</nowiki>[[Internacia Fonetika Alfabeto|repyblik frãsez]]<nowiki>]</nowiki>, estas [[ŝtato]], kies teritorio ĉefe situas en [[Eŭropo|okcidenta Eŭropo]] sed ankaŭ inkluzivas kelkajn [[Transmaraj departementoj (Francio)|transmarajn dependaĵojn]] en aliaj kontinentoj. [[Parizo]], la franca [[ĉefurbo]], viciĝas inter la unuarangaj [[Plej grandaj urboj laŭ enloĝantaro|internaciaj metropoloj]]. Francio etendiĝas ekde [[Mediteraneo]] ĝis la [[Manika Markolo]], kaj ekde la riverego [[Rejno]] ĝis la [[Atlantika Oceano]]. Francoj ofte uzas la kromnomon ''l'Hexagone'' (la "[[sesangulo]]") por difini la eŭropan teritorion de Francio pro ĝia [[Geografio|geografia]] ŝajno.
 
Francio estas ĉirkaŭata de [[Belgio]], [[Luksemburgio]], [[Germanio]], [[Svislando]], [[Italio]], [[Monako (lando)|Monako]], [[Andoro]] kaj [[Hispanio]], kaj la supre menciitaj maroj. Danke al siaj transmaraj teritorioj, Francio havas aliajn landlimojn kun [[Brazilo]], [[Surinamo]] kaj [[Nederlando]] (sur la insulo [[Sint Maarten]]). La plej grandan landlimon Francio havas kun Brazilo.
 
Francio estas [[demokratio]], organizita kiel relative centrigita [[respubliko]] kun dukapa ekzekutivo. [[Ekonomio|Ekonomie]] estis tiu lando la kvina plej riĉa ŝtato de la tuta mondo en [[2004]]. Ĝiaj ĉefaj idealoj estas resumitaj en la fama [[Deklaracio de Homaj kaj Civitanaj Rajtoj]] de [[1789]]. Krome estas Francio unu el la fondintaj membroj de [[Eŭropa Unio]] en [[1957]], sed ankaŭ de la [[Unuiĝintaj Nacioj]] en [[1945]]. Kiel unu el la venkintoj de la [[Dua mondmilito]], Francio estas unu el la kvin konstantaj membroj de la [[Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj|Konsilio de Sekureco]]. La franca armeo disponas pri [[atombombo]]j.
 
La nomo ''France'' devenas de la [[Frankoj]], [[Ĝermanoj|ĝermana tribo]] kiu okupadis la landon post la disfalo de la [[Romia Imperio]]. La regiono ĉirkaŭ [[Parizo]], nomita ''[[Pariza Regiono|Francilio]]'', estis la unua reĝa teritorio, de kie la [[Listo de francaj reĝoj|francaj reĝoj]] malrapide plivastigis sian potencon.
 
== Geografio ==
=== Bazaj faktoj ===
[[Dosiero:Mapo Francio.png|left|thumb|Mapo de Francio]]
Kvankam la ĉefteritorio de Francio ([[Franca lingvo|franclingve]] la ''France métropolitaine'') situas en [[Eŭropo|okcidenta Eŭropo]], tiu ŝtato ankaŭ enhavas plurajn teritoriojn en [[Nordameriko]], [[Antiloj]], [[Sudameriko]], suda [[Hinda Oceano]], [[Pacifika Oceano]] kaj [[Antarkto]]. Tiuj teritorioj havas relative diversajn administraciajn sistemojn, ekzemple [[Transmaraj departementoj (Francio)|transmaraj departementoj]] aŭ [[Transmaraj kolektivoj (Francio)|transmaraj kolektivoj]].
 
Eŭropa Francio posedas grandan diversecon da pejzaĝoj, ekde la marbordaj [[ebenaĵo]]j de la nordaj kaj okcidentaj regionoj ĝis la [[Monto|montaj ĉenoj]] de la sudoriento (kun la [[Alpoj]]) kaj de la sudokcidento (kun la [[Pireneoj]]). La francaj Alpoj enhavas la plej altan monton en la tuta Eŭropo, la [[Blanka Monto]] (''Mont Blanc''), kiu estas 4810 metrojn alta. Ekzistas krome aliaj montaj regionoj kiel la [[Franca Meza Masivo|Meza Masivo]], [[Ĵuraso (montaro)|Ĵuraso]], [[Vogezoj]], aŭ [[Ardenoj]], kiuj estas ofte ŝtonetoplenaj kaj [[Forsto|forstaj]]. La [[Vercors (montomasivo)|montomasivo Vercors]] enhavas aliajn belegajn pejzaĝojn, okcidente de la Alpoj. Francio ankaŭ disponas pri vasta reto de [[rivero|riveregoj]]: [[Luaro]], [[Rodano]], [[Garono]], [[Rejno]] kaj [[Sejno (rivero)|Sejno]].
 
[[Dosiero:CantalMounts.jpg|thumb|right|200px|Unu el la tre diversaj francaj pejzaĝoj : [[Cantal]], en la [[Franca Meza Masivo|Meza Masivo]].]]
Pro siaj transmaraj departementoj aŭ teritorioj dispelitaj tra la diversaj oceanoj, Francio posedas la duan plej vastan [[Ekskluziva Ekonomia Zono|Ekskluzivan Ekonomian Zonon]] (EEZ) en la mondo, kun ĉirkaŭ 11.305.000&nbsp;km², nur iomete malantaŭ [[Usono]] (11.351.000&nbsp;km²) sed antaŭ la EEZ de [[Aŭstralio]] (8.232.000&nbsp;km²). La EEZ de Francio inkludas proksimume 8% de la tutaj EEZj en la mondo, kvankam la [[Areo|landareo]] de la Franca Respubliko atingas nur 0,45% de la tuta landareo de la mondo.
 
Danke al sia eŭropa landareo de 544.435&nbsp;km² (aŭ 675.417&nbsp;km² kun la transmaraj teritorioj), Francio estas la tria plej vasta ŝtato en [[Eŭropo]], post [[Rusio]] kaj [[Ukrainio]]. De nordo ĝis sudo aŭ de okcidento ĝis oriento, Francio etendiĝas sur 1000 [[kilometro]]j. Ĝi disponas pri kvar marbordoj (entute 3427&nbsp;km) ĉe la [[Norda Maro]], la [[Manika Markolo]], la [[Atlantika Oceano]] kaj [[Mediteraneo]].
{{-}}
=== Ĉefaj urboj ===
{{Ĉefartikolo|Listo de urboj de Francio}}
 
Inter la ĉefaj urboj de Francio estas :
[[Dosiero:France cities.png|right|420px|thumb|Mapo de Francio, indikante la ĉefajn urbojn kaj la montĉenojn.]]
{| class="wikitable" style="border:5px double;"
! Urbo !! Loĝantaro (urba areo)
|-
| <center>'''[[Parizo]]'''
| <center>9.644.507
|-----
| <center>[[Lyon]] (Liono)
| <center>1.648.216
|-----
| <center>[[Marseille]] (Marsejlo)
| <center>1.349.000
|-----
| <center>[[Lille]] (Lilo)
| <center>1.143.125
|-----
| <center>[[Toulouse]] (Tuluzo)
| <center>964.797
|-----
| <center>[[Bordeaux]] (Bordozo)
| <center>925.253
|-----
| <center>[[Nantes]] (Nanto)
| <center>550.000
|-----
| <center>[[Strasbourg]] (Strasburgo)
| <center>273.100
|-----
| <center>[[Nice]] (Nico)
| <center>342.738
|-----
| <center>[[Besançon]]
| <center>226.000
|-----
| <center>[[Montpellier]] (Montpeliero)
| <center>225.392
|-----
| <center>[[Rennes]] (Renno)
| <center>206.229
|-----
| <center>[[Toulon]] (Tulono)
| <center>168.639
|-----
| <center>[[Grenoble]] (Grenoblo)
| <center>153.317
|}
* '''Aliaj mezgravaj urboj''': [[Aix-en-Provence]], [[Ajaccio]], [[Albi (Francio)|Albi]], [[Amiens]], [[Angers]], [[Angoulême]], [[Annecy]], [[Avignon]], [[Bastia]], [[Belfort]], [[Besançon]], [[Bourges]], [[Brest (Francio)|Brest]], [[Caen]], [[Calais]], [[Cannes]], [[Carcassonne]], [[Chambéry]], [[Charleville-Mézières]], [[Clermont-Ferrand]], [[Colmar]], [[Dijon]], [[Dunkerque]], [[Évreux]], [[La Rochelle]], [[Le Havre]], [[Le Mans]], [[Limoges]], [[Metz]], [[Mulhouse]], [[Nancy]], [[Nantes]], [[Nîmes]], [[Orléans]], [[Pau]], [[Perpignan]], [[Poitiers]], [[Quimper]], [[Reims]], [[Roubaix]], [[Rouen]], [[Saint-Étienne]], [[Saint-Nazaire]], [[Tarbes]], [[Tourcoing]], [[Tours]], [[Troyes]], [[Valence (Drôme)|Valence]] kaj [[Valenciennes]].
{{-}}
 
== Historio ==
{{Ĉefartikolo|Historio de Francio|Franca reĝlando|Listo de francaj reĝoj}}
=== Mezepoko ===
{{-}}
[[Dosiero:Kloviso.jpg|thumb|right|300px|La [[bapto]] de [[Kloviso|Kloviso la 1-a]], en [[Reims]] ([[25-a de decembro]] [[496]], [[498]] aŭ [[508]]), estas grava simbolo de la unueco de la nova [[Frankoj|franka]] teritorio.]]
 
Nuntempa Francio etendiĝas sur la plej vasta parto de iama [[Gaŭloj|kelta Gaŭlio]] (poste romia Gaŭlio), sed la hodiaŭa nomo de la lando devenas de la [[Frankoj]], [[Ĝermanoj|ĝermana tribo]] kiu alvenis sur la landojn de la [[romia imperio]] dum la [[4-a jarcento]].
 
Plejmulto el la regionoj konsistigantaj nunan Francion estis unuigita en [[507]] de [[Kloviso|Kloviso la 1-a]], kiu sukcesis trudi frankan potencon (aŭ ''regnum francorum'') al la aliaj triboj, precipe [[Alemanoj]], [[Burgundoj]] kaj eĉ kelkaj [[Visigotoj]] norde de la [[Pireneoj]]. Tiu «franka reĝlando», tiam ankoraŭ nomita Gaŭlio, detempe de tiu periodo, ĉiam konservis ĝian idealon de unueco kaj ĝian romian kulturon. Tamen la teritorio estis multfoje dividita kaj denove kunigita, okaze de la hazardaj heredaĵoj aŭ geedziĝoj en la [[Merovidoj|merovida dinastio]]. La ĉefaj partoj de la reĝlando, sendependaj de tempo al tempo, estis [[Neŭstrio]] ([[Pariza Regiono]]), [[Aŭstrazio]] (ĉirkaŭ [[Metz]]), [[Burgonjo]] (kun [[Châlons-en-Champagne]] kiel [[ĉefurbo]]) kaj [[Akvitanio]] (kun [[Bordeaŭ]]).
 
Dua franka [[dinastio]], la [[Karolidoj]], anstataŭis la Merovidojn ĉirkaŭ meze de la [[8-a jarcento]], kaj kolose pligrandigis la frankan reĝlandon, kiu fariĝis la [[Karolida Imperio|Karolida (aŭ Franka) Imperio]] en [[800]]. Post la morto de [[Karolo la Granda]], laŭ la [[traktato de Verdun]] de [[843]], la imperio estis dividita en tri partojn: la ''[[Francia orientalis]]'' plejoriente, la ''[[Francia occidentalis]]'' plejokcidente, kaj meze aperis la nedaŭra [[Lotaringio]]. La [[Oriento|orienta]] parto kongruis kun la teritorio kiu poste fariĝis [[Germanio]], kaj la [[Okcidento|okcidenta]] parto kvazaŭe kongruis kun estonta Francio. La famaj [[ĵuroj de Strasburgo]] de [[842]], traktitaj inter la nepoj de Karolo la Granda, estas krome la plej malnova akto pruvinta uzon de du malsamaj lingvoj, preter kaj antaŭ la [[Rejno]]. Tiu teksto estas do ofte prezentita kiel la fondinta akto de Francio kaj Germanio, sed ankaŭ de la [[Franca lingvo|franca]] kaj [[germana lingvo]]j.
 
[[Dosiero:Ingres coronation charles vii.jpg|thumb|left|220px|La milita kaj morala helpo de [[Johana de Arko]] ebligis plirapidigi la finon de la [[Centjara milito]], ekzemple kun la liberigo de [[Orléans]].]]
La posteuloj de Karolo, la Karolidoj, regis la estontan francan teritorion ĝis [[987]], kiam la [[duko]] [[Hugo Kapeto]] estis kronita kiel la unua oficiala [[Listo de francaj reĝoj|reĝo de Francio]]. Tio signis komenciĝon de nova dinastio, la [[Kapetidoj]]. La Kapetidoj progrese pligrandigis la reĝan teritorion ekde la [[Pariza Regiono]], konstante kontraŭbatalante la ambiciojn de la plej potencaj feŭdaj landsinjoroj, precipe la sinjoroj de [[Anĵuo]]. Tiuj ĉi akiris vastan teritorion, kiu etendiĝis ekde [[Akvitanio]] ĝis [[Anglio]], kun reĝoj kiel [[Rikardo la 1-a (Anglio)|Rikardo la 1-a]]. Nur danke al la franca [[Batalo de Bouvines|venko de Bouvines]] en [[1214]] povis [[Filipo la 2-a (Francio)|Filipo la 2-a]] retrudi respektindan francan potencon.
 
Post paca kaj prospera [[13-a jarcento]], la rekta kapetida dinastio abrupte formortis, kiam la tri filoj de [[Filipo la 4-a (Francio)|Filipo la 4-a]] vice reĝis kaj mortis sen reĝidoj. La nova [[Valois|domo de Valois]], proksimaj parencaroj de la Kapetidoj, estis kontestita de la [[Listo de britaj reĝoj|angla reĝo]] [[Eduardo la 3-a (Anglio)|Eduardo la 3-a]], kiu estis la nepo de Filipo la 4-a per sia patrino [[Izabelo de Francio]]: tiu malkonsento kaŭzis la longedaŭran [[Centjara milito|Centjaran Militon]], kiu daŭris ekde [[1337]] ĝis [[1453]]. La fama junulino [[Johana de Arko]], poste ŝi aŭdis misterajn voĉojn, kontaktis la feblan reĝon [[Karlo la 7-a (Francio)|Karlo la 7-a]] kaj sukcesis liberigi simbolegajn urbojn kiel [[Orléans]] aŭ [[Reims]]. Kvankam ŝi finfine brulis sur ŝtiparo en [[1431]], ŝia aventuro grande faciligis la finon de la milito en [[1453]].
 
La fino de la Centjara milito ne signifas malaperon de la grandaj feŭdaj sinjoroj: la [[Burgonjo|dukoj de Burgonjo]], ekzemple [[Karlo la Brava]], defiadis la francan monarkion ĝis la fina venko de [[Ludoviko la 11-a (Francio)|Ludoviko la 11-a]] en [[1482]]. Same, la [[Bretonio|duklando de Bretonio]] estis nur komplete submetita je la fino de la [[15-a jarcento]].
 
[[Dosiero:Louis XIV of France.jpg|right|thumb|250px|[[Ludoviko la 14-a (Francio)|Ludoviko la 14-a]], la «reĝo-suno», estas ofte rigardata kiel la plej grava monarko de Francio.]]
Sekve, la [[16-a jarcento]] estis ĉefe markita de la nepacigebla rivaleco inter Francio kaj la [[Habsburgoj]], precipe inter [[Francisko la 1-a (Francio)|Francisko la 1-a]] kaj la vasta imperio de [[Karlo la 5-a (imperiestro de la Sankta Romia Imperio)|Karlo la 5-a]]. Iomete poste komenciĝis la [[francaj militoj pri religio]], pro la rapida disvolviĝo de [[protestantismo]] en suda Francio. La klimakso de tiuj militoj estis la [[amasmurdo de la Sankta Bartolomeo]], kiu okazis la [[25-a de aŭgusto|25-an de aŭgusto]] [[1572]], sendube per ordono de [[Katerino de Mediĉo]].
{{-}}
 
=== Moderna epoko ===
Post la murdo de [[Henriko la 3-a (Francio)|Henriko la 3-a]] pro fanatika [[monaĥo]] en [[1589]], la domo de Valois formortis. La nova reĝo, [[Henriko la 4-a (Francio)|Henriko la 4-a]], estis eksprotestanto kaj li devis [[Katolikismo|katolikiĝi]] por fariĝi reĝo. Lia reĝeco markis la komenciĝon de nova [[dinastio]], la [[Burbonoj]]. Kun la helpo de sia fidela ministro [[Maximilien de Béthune|Sully]], Henriko la 4-a sukcesis plifortigi sian reĝlandon post la dolora periodo de la religiaj militoj. Kiam li estis murdita en [[1610]] de [[François Ravaillac]], lia filo [[Ludoviko la 13-a (Francio)|Ludoviko la 13-a]] heredis potencan kaj prosperan teritorion. Tamen Ludoviko estis relative senvola, kaj plejmulto el la politikaj aferoj estis do fakte traktitaj de lia potencega ĉefministro, la [[Armand Jean du Plessis de Richelieu|kardinalo Richelieu]], kiu sukcese kvietigis la plej tumultemajn sinjorojn.
 
La filo de Ludoviko la 13-a, [[Ludoviko la 14-a (Francio)|Ludoviko la 14-a]], fariĝis reĝo de Francio en [[1643]], sed lia patrino [[Anno de Aŭstrio]] regadis ĝis la [[7-a de septembro]] [[1651]], kiam la francaj instancoj agnoskis, ke la reĝo estis nun sufiĉe aĝa por ekregi. La reĝeco de Ludoviko la 14-a estas kaj glora kaj malfacila periodo por Francio. La multaj militoj ordonitaj de tiu ĉiopova monarko, ekzemple la [[Sukceda Milito de Hispanio]] ([[1701]]-[[1714]]), ja ebligis grandege plifortigi la francan influon en [[Eŭropo]] per la gajno de novaj teritorioj ĉe la [[Pireneoj]], la [[Rejno]] aŭ ĉe [[Nordo-Kaleza Markolo]]. Plie, Ludoviko la 14-a definitive submetis la francan nobelaron kaj kunvenigis ĝin en la nova [[kastelo de Versajlo]], kie li povis efike prigardi ĝin. Tamen, la grandiozeco de la reĝa kortego forte kontrastis kun la mizereco de la loĝantaro.
 
La francoj estis do iel malpezigitaj, kiam [[Ludoviko la 15-a (Francio)|Ludoviko la 15-a]], pranepo de la antaŭulo, ricevis la kronon en [[1715]]. Malgraŭ katastrofaj malsukcesoj alilande, ekzemple kun la perdo de la francaj kolonioj en [[Kanado]] kaj [[Barato]] post la [[Sepjara milito]] ([[1756]]-[[1763]]), la reĝado de Ludoviko la 15-a estas precipe prestiĝa kulture kaj beletre, danke al kelkaj spritegaj pensuloj kiel [[Voltaire]], [[Jean-Jacques Rousseau|Rousseau]], [[Montesquieu]], [[Denis Diderot|Diderot]] kaj [[Jean le Rond d'Alembert|d'Alembert]]. Ĉiuj tiuj [[Filozofio|filozofoj]] havis gravan influon sur la ĉefideologioj de la [[Franca Revolucio]].
{{-}}
=== Franca Revolucio kaj 19-a jarcento ===
{{Ĉefartikolo|Franca revolucio de 1789}}
 
[[Dosiero:Prise de la Bastille.jpg|thumb|left|250px|La [[14-a de julio|14-an de julio]] [[1789]] okazis la [[okupo de la fortreso Bastille]] fare de la [[Parizo|pariza]] popolo. Tiel komenciĝis la [[Franca Revolucio]].]]
Okaze de la fama [[okupo de la fortreso Bastille|popola atako kontraŭ la malliberejo Bastille]] komenciĝis la [[Franca revolucio de 1789|Franca Revolucio]] la [[14-a de julio|14-an de julio]] [[1789]] (nuntempe ŝtata festotago). La [[Deklaro de la Rajtoj de Homo kaj Civitano]], skribita je la [[23-a de aŭgusto]] [[1789]], asertis striktan juran egalecon inter ĉiuj francoj. Malgraŭ la fondo de nova, parlamenta [[monarkio]] en [[1791]], la politika reĝimo radikaliĝis kaj la [[Unua Respubliko de Francio|Unua Respubliko]] estis establita la [[21-a de septembro|21-an de septembro]] [[1792]]: la [[Listo de francaj reĝoj|reĝo]] [[Ludoviko la 16-a (Francio)|Ludoviko la 16-a]] devis rezigni siajn privilegiojn, kaj li estis fine [[Gilotino|gilotinita]] la [[21-a de januaro|21-an de januaro]] [[1793]].
 
[[Dosiero:Eugène Delacroix - La liberté guidant le peuple.jpg|thumb|right|250px|<small>''Libereco gvidanta la popolon''<br />[[Eugène Delacroix]], [[1833]]<br /></small>Tiu pentraĵo solene reprezentas la [[Franca revolucio de 1830|francan revolucion de 1830]].]]
[[Napoléon Bonaparte]], unue militista heroo, ekregis la junan Respublikon en [[1799]] kiam li fariĝis Unua Konsulo. Napoléon, danke al siaj elstaraj talentoj, estis kronita imperiestro de la nova [[Unua Franca Imperio|Franca Imperio]] la [[2-a de decembro|2-an de decembro]] [[1804]]. Sekve, per serio da aŭdacaj militoj, la timinda imperia armeo konkeris aŭ venkis multajn [[Eŭropo|eŭropajn landojn]] inkluzive de [[Nederlando]], [[Prusio]], [[Aŭstrio]] kaj [[Napolo]], kaj enoficigis parencojn de la imperiestro en la okupitaj teritorioj. Post la [[batalo de Waterloo]] kaj la fina malvenko de Napoléon, la [[Viena kongreso|Viena kongreso de 1815]] aranĝis la restarigon de la [[Burbonoj|burbona monarkio]] kun reĝo [[Ludoviko la 18-a (Francio)|Ludoviko la 18-a]].
 
Kvankam nova [[Franca revolucio de 1830|franca revolucio en 1830]] eksigis severan reĝon [[Karlo la 10-a (Francio)|Karlo la 10-a]], la monarkia reĝimo postvivis kaj nur finfine malaperis pro la [[franca revolucio de 1848]], kiam la [[Dua Respubliko (Francio)|Dua Respubliko]] anstataŭis la lastan francan reĝon [[Ludoviko-Filipo (Francio)|Ludoviko-Filipo]]. Tamen, tiu nova Respubliko estis nedaŭra: ĝi finiĝis en [[1852]] kiam [[Louis-Napoléon Bonaparte]], nevo de la iama imperiestro, organizis per [[puĉo]] la fondon de la [[Dua Franca Imperio|Dua Imperio]], kaj tiel fariĝis [[Napoléon la 3-a]]. Tiu reĝimo, kvankam iom premema, estas tute nekomparebla kun la Unua Imperio: la Dua Imperio estis ne militema, kaj efike faciligis la [[industria revolucio|duan industrian revolucion]] en Francio. Napoléon la 3-a falis pro katastrofa [[Franca-Prusa Milito|milito kontraŭ Prusio]] en [[1870]], kaj la [[Tria Respubliko (Francio)|Tria Respubliko]] estis fondita en [[1871]].
{{-}}
 
=== 20-a jarcento ===
[[Dosiero:Sonnet Nouvelle carte complete illustree 06301312.jpg|thumb|left|200px|Mapo de Francio kun ĝiaj kolonioj. ([[1885]])]]
La Tria Respubliko estas grava, «bela epoko» (''Belle Époque'') por Francio. Danke al pluraj liberpensaj [[Konsiliprezidento (Francio)|konsiliprezidentoj]] kiel [[Jules Ferry]], [[Léon Gambetta]] aŭ [[Pierre Waldeck-Rousseau]], la sinsekvaj registaroj agnoskis fundamentajn rajtojn, ekzemple la kunvenan ([[30-a de junio]] [[1881]]), [[Gazetaro|gazetaran]] ([[29-a de julio]] [[1884]]), [[Sindikato|sindikatan]] ([[21-a de marto]] [[1884]]) kaj [[Asocio|asocian]] ([[1-a de julio]] [[1901]]) liberecojn. Francaj regimentoj krome ekokupis kaj ekadministris vastan [[Koloniismo|kolonian imperion]] en okcidenta [[Afriko]] aŭ [[Hindoĉinio]].
 
Kvankam Francio estis finfine unu el la venkintoj de la [[Unua mondmilito|Unua]] kaj [[Dua mondmilito]]j, la lando kaj la popolo grandege suferis pro la bataloj. Dum la [[Germanio|germana]] okupado de norda Francio ([[1940]]-[[1944]]), la sudaj teritorioj estis regitaj de [[Philippe Pétain|marŝalo Philippe Pétain]], kiu starigis la famaĉan, germanfavoran [[reĝimo de Vichy|reĝimon de Vichy]], tiel foriginte la Trian Respublikon.
 
[[Dosiero:De Gaulle-OWI.jpg|thumb|right|225px|[[Charles de Gaulle]] (ĉ. [[1942]]).]]
Post la [[Operaco Overlord|alianca elŝipigo ĉe Normandio]] je la [[6-a de junio]] [[1944]], la franca teritorio estis progresive liberigita kaj konfidita al la «Provizora Registaro» de [[Charles de Gaulle|generalo de Gaulle]]. Nur post du [[referendumo]]j kaj ardaj debatoj akordiĝis la francoj pri nova politika sistemo, la [[Kvara Respubliko (Francio)|Kvara Respubliko]], kiu oficiale validiĝis la [[27-a de oktobro|27-an de oktobro]] [[1946]]. Tiu nova, tre parlamenta reĝimo aperis tamen tute ne adaptita al la sinsekvaj senkoloniigaj krizoj tra la franca kolonia imperio, precipe la [[Unua Hindoĉina Milito|Hindoĉina Milito]] ([[1945]]-[[1954]]) kaj la [[Alĝeria Milito de Sendependeco]] ([[1954]]-[[1962]]). Tial generalo de Gaulle, kun la helpo de [[Michel Debré]], fondis la pli prezidentan [[Kvina Respubliko (Francio)|Kvinan Respublikon]] la [[4-a de oktobro|4-an de oktobro]] [[1958]], ankaŭ fariĝinta la unua [[Prezidento de la Respubliko (Francio)|prezidento]] de tiu nova reĝimo.
 
La sinsekvaj prezidentoj de la Kvina Respubliko ([[Georges Pompidou]], [[Valéry Giscard d'Estaing]], [[François Mitterrand]], [[Jacques Chirac]] kaj nuntempa [[Nicolas Sarkozy]] ) ĉefe dediĉis siajn penojn al la franca-germana reamikigo por plifaciligi la konstruon de forta, politika [[Eŭropa Unio]].
 
=== Heraldiko kaj aliaj simboloj ===
Kvankam tio povas surprizi, Francio, lando kie verŝajne troviĝas la plej granda nombro da blazonoj, ne plu havas oficialan heraldikaĵon. Ĝia nura oficiala simbolo estas (laŭ artikolo 2 de la konstitucio de la 4a de oktobro 1958) ĝia "blua, blanka, ruĝa" flago, sed kiu ne konsistigas respondan blazonon (kiu blazoniĝus: trionigita palise el lazuro, arĝento kaj gorĝo.)
 
Historie, la blazono de Francio estis tiu de la francaj reĝoj, ''el lazuro semita de lilioj el oro'' ekde Kloviso la unua, (sed certigita nur de 1211) "reduktita" en la jaro 1375 al ''el lazuro kun tri lilioj el oro''.
 
La [[Franca revolucio de 1789]], malblazonema, forgesigis tiun heraldikaĵon kaj iniciatis la trikoloran flagon.
 
La Unua Imperio reaktualigis heraldikon, kaj [[Napoleono la 1-a]] redonis blazonon al Francio, kun Aglo kiel ĉefa bildo – memore al la Romia Imperio – dum lia nepo, [[Napoleono la 3-a]], pligravigis la Abelojn por la Dua Imperio.
 
Fine de Dua Imperio en 1870, Francio oficiale ne plu havas blazonon. En la la jaro 1912, duonoficialiĝis kreaĵo de la skulptisto Jules-Clément Chaplain. Tiu bildo pluvivis kiel simbolo de la Franca Respubliko danke al peto de [[Unuiĝintaj Nacioj]] en la jaro 1953, kiu deziris ornami la kunvensalonon per paneloj kun la oficialaj insignoj de ĉiuj ŝtat-membroj. Oni petis la artiston Robert Louis zorgi pri tio, kiu nur iom plibonigis la bildon de Chaplain. Tiu ĉi bildo plu vivas kiel simbolo de la Franca Respubliko nur sur la kovrilpaĝo de la francaj pasportoj.
 
Multajn pli malpli fantaziajn bildojn oni proponis, sed ĝis nun restas la demando: "kiun blazonon por Francio?"
 
<gallery>
Dosiero:France Ancient.svg|"Olda Francio": <br />''El lazuro, semita de lilioj el oro''.
Dosiero:France moderne.svg|"Moderna Francio": <br />''El lazuro kun tri lilioj el oro''.
Dosiero:Imperial Coat of Arms of France (1804-1815).svg|La Imperia blazono: <br />''El lazuro, kun aglo ekfluganta el natura koloro''.
Dosiero:Francecoatofarms1898.png|Franca Respubliko.<br />Sed nur duonoficiala.
Dosiero:Armoiries république française.svg|Arta kreaĵo, duonoficiala, de Jules-Clément Chaplain / Robert Louis.
</gallery>
 
== Administraciaj subdividoj ==
=== Ordinara strukturo ===
{{Ĉefartikolo|Regionoj de Francio|Departementoj de Francio|Transmaraj departementoj (Francio)|Komunumoj de Francio}}
{{-}}
[[Dosiero:Francaj regionoj.png|right|350px|La 22 regionoj de metropola Francio]]
[[Dosiero:Départements et régions de France.svg|right|350px|La 96 departementoj de metropola Francio]]
 
Francio enhavas entute 26 [[Francaj regionoj|administraciajn regionojn]] ([[Franca lingvo|franclingve]] ''Régions''): 21 troviĝas en kontinenta Francio kaj 4 estas [[Transmaraj regionoj (Francio)|transmaraj regionoj]] (''Régions d'Outre-Mer'' aŭ ''ROM''): [[Gvadelupo]], [[Martiniko]], [[Reunio]] kaj [[Franca Gvajanio]]. Finfine [[Korsiko]], kvankam ĝi konformiĝas al escepta, pli aŭtonoma statuto (ekzemple kun insula asembleo), estas ankaŭ rigardata kiel regiono.
 
La regionoj de metropola Francio, do je la nombro de 22, estas [[Alzaco]], [[Akvitanio]], [[Aŭvernjo]], [[Burgonjo]], [[Bretonio]], [[Centro (Francio)|Centro]], [[Ĉampanjo-Ardenoj]], [[Franĉ-Konteo]], [[Korsiko]], [[Malsupra Normandio]], [[Supra Normandio]], [[Pariza Regiono]], [[Langvedoko-Rusiljono]], [[Limoĝio]], [[Loreno]], [[Sudo-Pireneoj]], [[Nordo-Kaleza Markolo]], [[Luarlandoj]], [[Pikardio]], [[Puatuo-Ĉarentoj]], [[Provenco-Alpoj-Bordo Lazura]] kaj [[Rodano-Alpoj]].
 
La regionoj estas sube dividitaj en 100 [[Francaj departementoj|departementoj]] (''Départements''), plejofte numeritaj laŭalfabete. Ĉiu regiono enhavas almenaŭ du departementojn, escepte de la kvar transmaraj regionoj kiu enhavas nur unu, samnaman departementon (''Départements d'Outre-Mer'' aŭ ''DOM''): [[referendumo]] okazis en [[decembro]] [[2003]] pri la forigo de tiu malgracia, dukapa DOM/ROM sistemo, sed la propono estis malakceptita de la transmaraj balotantoj.
 
La departementoj estas krome subdividitaj en 342 [[arondismento]]j (''Arrondissements'') kaj en 4035 [[kantono]]j (''Cantons''). Laste sed ne balaste, la [[Komunumoj de Francio|36.682 komunumoj]] konstituas la plej multnombrajn kaj la plej bazajn administraciajn dividojn.
 
Male de la arondismentoj aŭ de la kantonoj, kiuj nur havas formalajn administraciajn funkciojn, la regionoj, departementoj kaj komunumoj ĉiuj posedas lokajn asembleojn: la [[Regiona Konsilio (Francio)|Regiona Konsilio]] (''Conseil régional'') ĉe la regiono, la [[Ĝenerala Konsilio (Francio)|Ĝenerala Konsilio]] (''Conseil général'') ĉe la departemento kaj la [[Municipa konsilio (Francio)|municipa konsilio]] (''Conseil municipal'') ĉe la komunumo. La kongruaj lokaj ekzekutivoj estas respektive la prezidento de la Regiona Konsilio, la prezidento de la Ĝenerala Konsilio kaj la [[urbestro]]. La ŝtataj interesoj estas finfine reprezentataj kaj defendataj de la [[regiona prefekto]] ĉe ĉiu regiono, de la [[prefekto]] ĉe ĉiu departemento kaj de la [[subprefekto]] ĉe ĉiu arondismento.
 
Ekde [[1982]], ampleksa sencentralizo de iamaj ŝtataj prerogativoj grandege plivastigis la potencon de la lokaj instancoj. Regionoj, ekzemple, ĉefe prizorgas [[Ekonomio|ekonomian disvolviĝon]], profesian formadon aŭ [[turismo]]n. La departementoj estas komisiitaj de plejmulto el la sociaj financhelpoj, kaj la komunumoj havas respondecon por la kreaĵo kaj la subtenado de la lokaj, bazaj servoj.
{{-}}
 
=== Esceptaj transmaraj statusoj ===
{{Ĉefartikolo|Transmaraj kolektivoj (Francio)}}
{{-}}
[[Dosiero:Outre-mer eo.png|right|350px|thumb|Tiu mapo montras ĉiujn francajn transmarajn teritoriojn.]]
 
Ekzistas ankaŭ aliaj transmaraj teritorioj, kiuj estas nek [[Francaj departementoj|departementoj]] nek [[Francaj regionoj|regionoj]], sed konformiĝas al esceptaj statutoj. Ekde [[Franca konstitucio de 1958|konstitucia revizio]] en [[2003]], oni povas klasifiki ilin laŭ tri kategorioj:
* La kvar [[Transmaraj kolektivoj (Francio)|transmaraj kolektivoj]] (''Collectivités d'outre-mer'' aŭ ''COM'') estas teritorioj, kies statutoj estas pli aŭtonomaj ol la norma [[Transmaraj departementoj (Francio)|DOM/ROM]] reĝimo. Resume, ĉiu kolektivo rajtas adapti naciajn regulojn al la lokaj kondiĉoj. Tiun grupon formas [[Sankta-Piero kaj Mikelono]], [[Franca Polinezio]], [[Valiso kaj Futuno]] kaj [[Majoto]].
* La senhomaj teritorioj, kompreneble, bezonas nenian lokalan sistemon. Ili estas administritaj rekte ekde [[Parizo]]. Tio inkludas etan [[Klipertono]]n, kelkajn insuletojn de la [[Hinda Oceano]] kiel [[Basas-de-India Insulo|Basas-de-India]] aŭ [[Eŭropinsulo]], sed ankaŭ la [[Francaj Sudaj Teritorioj|Sudajn kaj Antarktajn Teritoriojn]] (''Terres Australes et Antarctiques Françaises'' aŭ ''TAAF'').
* Fine, [[Nov-Kaledonio]] konstituas tute apartan kategorion: ekde la [[akordo de Nouméa]] ([[1998]]), la Nov-Kaledonianoj profitas el esceptegaj reguloj kiel lokala civitaneco aŭ lokalaj leĝoj. [[Referendumo]] pri la estonto de la insulo okazos normale ĉirkaŭ 2013.
{{-}}
 
== Politiko ==
{{Ĉefartikolo|Kvina Respubliko (Francio)|Franca konstitucio de 1958|Ministraroj de Francio}}
{{-}}
[[Dosiero:Nicolas Sarkozy - 09FEB07 -presidencia-govar.jpg|thumb|right|200px|[[Prezidento de la Respubliko (Francio)|Prezidento de la Respubliko]] [[Nicolas Sarkozy]] ([[2007]]- teorie ĝis [[2012]])]]
 
La nuna [[Franca konstitucio de 1958|franca konstitucio]], kiu fondas la [[Kvina Respubliko (Francio)|Kvinan Respublikon]], estis aprobita per [[referendumo]] la [[28-a de septembro|28-an de septembro]] [[1958]]. Tiu teksto estas la fundamento de la hodiaŭa franca [[Juro|jura]] sistemo, kaj baziĝas interalie sur la [[Deklaro de la Rajtoj de Homo kaj Civitano]] de [[1789]]. Kaŭze de la multaj problemoj de la antaŭa, tre parlamenta [[Kvara Respubliko (Francio)|Kvara Respubliko]], la konstitucio de 1958 ĉefe plifortigas la ekzekutivon kompare kun la [[Parlamento]].
 
Laŭ la konstitucio, la [[Prezidento de la Respubliko (Francio)|Prezidento de la Franca Respubliko]] (''Président de la République'') estas balotita rekte per universala voĉdono por kvinjara (antaŭe sepjara) mandato. La 5-a artikolo konfidas al la Prezidento ĝeneralan arbitracian potencon por asekuri la respekton de la konstitucio kaj la regulan, senhaltan funkciadon de la oficialaj instancoj. La Prezidento nomumas la ĉefministron, prezidas la ĉiusemajnan registaran konsilion, komandas la [[Militisto|militistaron]] kaj prizorgas internaciajn [[traktato]]jn. Li plie rajtas disigi la Nacian Asembleon, iniciati [[referendumo]]jn aŭ eĉ alproprigi al si esceptaj potencoj en okazo de serioza krizo. La Prezidento loĝas ĉe [[Palaco Elizeo]].
 
La [[Ĉefministro (Francio)|ĉefministro]] (''Premier ministre'') estas elektita de la Prezidento, devige laŭ la politika plimulto ĉe la Parlamento: povas do okazi, ke la Prezidento devu nomumi iun el malsama [[Partio (politiko)|politika partio]]. Tia situacio estas relative ofta, ekzemple kun Prezidento [[Jacques Chirac]] kaj ĉefministro [[Lionel Jospin]] ekde la asemblea disigo de [[1997]] ĝis [[2002]]. Tio estas ironie kromnomita « kunloĝeco » (''cohabitation'') de la Francoj. La precipa tasko de la ĉefministro rilatas al la direktado de la [[registaro]]: li, akorde kun la Prezidento, devas nomumi la [[ministro]]jn kaj sekve kunordigi la registaran agadon. La ĉefministro, ĝis la Kvara Respubliko, estis anstataŭe nomita « [[Konsiliprezidento (Francio)|Konsiliprezidento]] ». Li loĝas ĉe [[Hotelo Matignon]].
 
[[Dosiero:Kvina Respubliko.png|thumb|left|250px|Skemo de la politika sistemo de la [[Kvina Respubliko (Francio)|Kvina Respubliko]].]]
…/…
 
'''[[Registaro]]:''' [[demokratio|demokratia]] parlamenta reĝimo—duĉambra parlamento (Nacia Asembleo kaj Senato) kaj "dukapa" ekzekutivo ([[Prezidento de la Respubliko (Francio)|Prezidento de la Respubliko]] kaj Ĉefministro). Multe de la
ĉefuloj venas de ENA (Nacia Lernejo pri Administrado) -- la ''énarques'' ([[enarkoj]]).
<br />'''Sendependiĝo:''' 486—unuigita de Reĝo [[Kloviso]], dek jarojn post la disfalo de [[Romio]].
<br />'''Organizoj:''' [[UNO]] ([[1945]]), [[NATO]] ([[1949]]), [[EU]] ([[1950]]).
<br />'''[[Konstitucio]]:''' adoptita de la franca popolo per referendumo la 28-an de septembro [[1958]], promulgita la 4-an de oktobro [[1958]] -- ĝi estigis la nuna Franca Respubliko Kvina.
<br />'''Nacia Himno:''' [[La Marseljezo]]
<br />'''[[Korupteco]]:''' 6,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
 
'''Vidu ankaŭ:''' [[Listo de francaj reĝoj|Reĝoj]], [[Konsiliprezidento (Francio)|Konsiliprezidento]], [[Ĉefministro (Francio)|Ĉefministro]], [[Prezidento de la Respubliko (Francio)|Prezidento de la Respubliko]]
 
== Kelkaj ciferoj pri la loĝantaro ==
'''Loĝantaro:''' 64,7 milionoj je 2010-01-01<ref name="loĝant"/>,
'''% urbana:''' 76% (2000)
<br />'''Homoj po km²:''' 112,5 (2003)
<br />'''Homoj po km² da semotaŭga tero:''' 329,5 (2000)
<br />'''Kreskanta procento: ''' 0,38% (2000, takso)
<br />'''Naskoj:''' po 12,27 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
<br />'''Mortoj:''' po 9,14 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
<br />'''Migrantoj:''' po 0,66 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
<br />'''Mortokvanto de beboj:'''po 4,51 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
<br />'''Infanoj/virino:''' po <font color=red>1,75</font> infanoj naskita per virino (2000, takso)
<br />'''Meza vivo-longeco:''' 78,76 jaroj (74,85 viroj, 82,89
virinoj) (2000, takso)
'''Etnoj:''' plejparte franca (keltolatina), germana, slava, araba, hindoĉina, eŭska, kataluna
<br />'''[[Religio]]:''' Inter la kredantoj :
* 90% [[katolikismo]] (almenaŭ en nomo),
* 2% [[protestantismo]],
* 1% [[judismo]],
* 1% [[islamo]],
* 6% aliaj
* [[Ateismo]] : 33%
 
'''[[Lingvo]]:''' 100% la [[franca lingvo|franca]].
Lingvoj kun pli ol 500 000 parolantoj:
[[okcitana lingvo|okcitana]], [[germana lingvo|germana]], [[araba lingvo|araba]], [[itala lingvo|itala]], [[portugala lingvo|portugala]], [[berbera lingvo|berbera]], [[bretona lingvo|bretona]], [[kataluna lingvo|kataluna]]
 
Pri regionaj lingvoj vidu ankaŭ: [[Alzaco]], [[Bretonio]], [[Eŭskio]], [[Flandrio]], [[Korsiko]], [[Okcitanio]]
'''Alfabeta:''' 99% (99% viroj, 96% virinoj) (1980 takso)
 
== [[Ekonomio]] ==
'''[[Ekonomio]]:''' 334 Gd ([[1998]], takso)
<br />'''Por kapo:''' 5,63 kd ([[1998]], takso)
<br />'''Kreskanta procento: ''' 2,7% ([[1999]], takso)
<br />'''[[Inflacio]]:''' 0,5% ([[1999]])
<br />'''Senokupa:''' 11% ([[1999]], takso)
<br />'''Registara buĝeto:''' 131,8 Gd ([[1999]], takso)<br />
'''[[Valuto]]:''' [[eŭro]] EUR (= 100 cendoj)
 
== Esperanto en Francio ==
{{Ĉefartikolo|Esperanto-movado (Francio)}}
 
== Retaj ligiloj ==
{{Eŭropa Unio}}
{{G8-Ŝtatoj}}
{{NATO}}
{{Ŝtatoj en Eŭropo}}
{{Navigilo Francio}}
 
== Vidu ankaŭ ==
{{projektoj|commons=France|commonscat=France
|wikinewscat=Francio
}}
 
* [[Franca revolucio de 1789]], [[Francaj revolucioj]]
* [[1790]]
* [[1789]]
* [[Franca lingvo]]
* [[Ludoviko la 16-a (Francio)]]
* [[Listo de imperiestroj de la Francoj]]
* [[Alzaco-Loreno]]
* [[Eiffel-Turo]]
* [[Alpoj]]
* [[Tahitio]]
* [[Laguno]]
* [[Franca Polinezio]]
* [[Honora Legio]]
* [[Franca kuirarto]]
* [[Flago de Francio]]
 
== Noto ==
 
<references />
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{el}} [http://www.premier-ministre.gouv.fr/ Retejo de la Ĉefministro] ''de en es fr''
{{el}} [http://www.elysee.fr/ Retejo de la Prezidento] ''fr''
{{el}} [http://www.service-public.fr/ Francaj publikaj servoj] ''de en es fr''
{{el}} [http://www.heraldique-europeenne.org/Regions/France/Provinces_France_0.htm Blazonoj de ĉiuj francaj regionoj]
{{el}} [http://eo.wikibooks.org/wiki/Francaj_loknomoj Francaj loknomoj]
{{el}} ''[http://www.vifarom.de Virtuelle Fachbibliothek Romanischer Kulturkreis - Vifarom]'', reta faka biblioteko pri latinidaj kulturoj, precipe franca kaj itala {{lingvokodo|de}}
{{elstara}}
 
{{havenda artikolo|Francio}}
 
[[Kategorio:Francio|!]]
 
{{LigoElstara|ceb}}
{{LigoElstara|gv}}
{{LigoLeginda|es}}
{{LigoLeginda|is}}
 
{{Link FA|fr}}
 
[[ace:Peurancih]]
[[af:Frankryk]]
[[als:Frankreich]]
[[am:ፈረንሣይ]]
[[an:Francia]]
[[ang:Francland]]
[[ar:فرنسا]]
[[arc:ܦܪܢܣܐ]]
[[arz:فرنسا]]
[[ast:Francia]]
[[ay:Phransiya]]
[[az:Fransa]]
[[ba:Франция]]
[[bar:Frankreich]]
[[bat-smg:Prancūzėjė]]
[[bcl:Pransya]]
[[be:Францыя]]
[[be-x-old:Францыя]]
[[bg:Франция]]
[[bi:Franis]]
[[bjn:Parancis]]
[[bm:Franse]]
[[bn:ফ্রান্স]]
[[bo:ཧྥ་རན་སི།]]
[[bpy:ফ্রান্স]]
[[br:Bro-C'hall]]
[[bs:Francuska]]
[[ca:França]]
[[cdo:Huák-guók]]
[[ce:Франце]]
[[ceb:Pransiya]]
[[ckb:فەڕەنسا]]
[[co:Francia]]
[[crh:Frenkistan]]
[[cs:Francie]]
[[csb:Francëjô]]
[[cu:Франкі́ꙗ]]
[[cv:Франци]]
[[cy:Ffrainc]]
[[da:Frankrig]]
[[de:Frankreich]]
[[diq:Fransa]]
[[dsb:Francojska]]
[[dv:ފަރަންސޭސިވިލާތް]]
[[dz:ཕརཱནསི་]]
[[ee:France]]
[[el:Γαλλία]]
[[eml:Franza]]
[[en:France]]
[[es:Francia]]
[[et:Prantsusmaa]]
[[eu:Frantzia]]
[[ext:Fráncia]]
[[fa:فرانسه]]
[[ff:Faransi]]
[[fi:Ranska]]
[[fiu-vro:Prantsusmaa]]
[[fo:Frakland]]
[[fr:France]]
[[frp:France]]
[[frr:Frånkrik]]
[[fur:France]]
[[fy:Frankryk]]
[[ga:An Fhrainc]]
[[gan:法國]]
[[gd:An Fhraing]]
[[gl:Francia - France]]
[[gn:Hyãsia]]
[[got:𐍆𐍂𐌰𐌲𐌺𐌰𐍂𐌴𐌹𐌺𐌹]]
[[gu:ફ્રાન્સ]]
[[gv:Yn Rank]]
[[ha:Faransa]]
[[hak:Fap-koet]]
[[haw:Palani]]
[[he:צרפת]]
[[hi:फ़्रांस]]
[[hif:France]]
[[hr:Francuska]]
[[hsb:Francoska]]
[[ht:Frans]]
[[hu:Franciaország]]
[[hy:Ֆրանսիա]]
[[ia:Francia]]
[[id:Perancis]]
[[ie:Francia]]
[[ilo:Fransia]]
[[io:Francia]]
[[is:Frakkland]]
[[it:Francia]]
[[ja:フランス]]
[[jbo:fasygu'e]]
[[jv:Prancis]]
[[ka:საფრანგეთი]]
[[kaa:Frantsiya]]
[[kab:Fransa]]
[[kg:Fwalansa]]
[[kk:Франция]]
[[kl:Frankrigi]]
[[km:បារាំង]]
[[kn:ಫ್ರಾನ್ಸ್]]
[[ko:프랑스]]
[[koi:Франс]]
[[krc:Франция]]
[[ks:फ्रांस]]
[[ksh:Frangkrisch]]
[[ku:Fransa]]
[[kv:Франция]]
[[kw:Pow Frynk]]
[[ky:Франция]]
[[la:Francia]]
[[lad:Fransia]]
[[lb:Frankräich]]
[[li:Frankriek]]
[[lij:Fransa]]
[[lmo:Frància]]
[[ln:Falansia]]
[[lo:ປະເທດຝະລັ່ງ]]
[[lt:Prancūzija]]
[[lv:Francija]]
[[mdf:Кранцмастор]]
[[mg:Frantsa]]
[[mhr:Франций]]
[[mi:Wīwī]]
[[mk:Франција]]
[[ml:ഫ്രാൻസ്]]
[[mn:Франц]]
[[mr:फ्रान्स]]
[[ms:Perancis]]
[[mt:Franza]]
[[mwl:Fráncia]]
[[my:ပြင်သစ်နိုင်ငံ]]
[[myv:Франция Мастор]]
[[mzn:فرانسه]]
[[na:France]]
[[nah:Francia]]
[[nap:Franza]]
[[nds:Frankriek]]
[[nds-nl:Frankriek]]
[[ne:फ्रान्स]]
[[nl:Frankrijk]]
[[nn:Frankrike]]
[[no:Frankrike]]
[[nov:Fransia]]
[[nrm:France]]
[[nv:Dáághahii Dinéʼiʼ Bikéyah]]
[[oc:França]]
[[os:Франц]]
[[pam:France]]
[[pap:Fransia]]
[[pcd:Franche]]
[[pdc:Frankreich]]
[[pih:France]]
[[pl:Francja]]
[[pms:Fransa]]
[[pnb:فرانس]]
[[pnt:Γαλλία]]
[[ps:فرانس]]
[[pt:França]]
[[qu:Phransya]]
[[rm:Frantscha]]
[[rmy:Franchiya]]
[[ro:Franța]]
[[roa-rup:Gallia]]
[[ru:Франция]]
[[rw:Ubufaransa]]
[[sa:फ्रांस]]
[[sah:Франция]]
[[sc:Frantza]]
[[scn:Francia]]
[[sco:Fraunce]]
[[se:Frankriika]]
[[sh:Francuska]]
[[simple:France]]
[[sk:Francúzsko]]
[[sl:Francija]]
[[sm:Farani]]
[[so:Faransiiska]]
[[sq:Franca]]
[[sr:Француска]]
[[srn:Franskondre]]
[[ss:IFulansi]]
[[st:Fora]]
[[stq:Frankriek]]
[[su:Perancis]]
[[sv:Frankrike]]
[[sw:Ufaransa]]
[[szl:Francyjo]]
[[ta:பிரான்சு]]
[[te:ఫ్రాన్స్]]
[[tet:Fransa]]
[[tg:Фаронса]]
[[th:ประเทศฝรั่งเศส]]
[[tk:Fransiýa]]
[[tl:Pransya]]
[[tpi:Pranis]]
[[tr:Fransa]]
[[tt:Франция]]
[[ty:Farāni]]
[[udm:Франция]]
[[ug:فرانسىيە]]
[[uk:Франція]]
[[ur:فرانس]]
[[uz:Fransiya]]
[[vec:Fransa]]
[[vi:Pháp]]
[[vls:Vrankryk]]
[[vo:Fransän]]
[[wa:France]]
[[war:Fransya]]
[[wo:Faraas]]
[[wuu:法国]]
[[xal:Пранцсин Орн]]
[[yi:פראנקרייך]]
[[yo:Fránsì]]
[[za:Fazgoz]]
[[zea:Frankriek]]
[[zh:法国]]
[[zh-classical:法國]]
[[zh-min-nan:Hoat-kok]]
[[zh-yue:法國]]
[[zu:IFlansi]]