Sarona Golfo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Peloponnese modis.jpg|200px|thumb|<center>la [[Peloponezo]] vidita el la kosmo, kun la [[Istmo de Korinto]] supre dekstre kaj la Sarona Golfo malhelblue dekstre de ĝi]]
La '''Sarona Golfo''' ([[greke]] Σαρωνικός Κόλπος - ''Saronikós KolpósKólpos'') estas parto de la [[Egea Maro]] kaj do de la [[Mediteranea Maro]]. Ĝi situas inter la kontinenta parto de [[Grekio]], pli ekzakte ties regiono [[Atiko]], nordoriente kaj la duoninsulo [[Peloponezo]] sudokcidente, kaj krome nordokcidente limiĝas pere de la [[Istmo de Korinto]].
 
Ekde la jaro 1893 la ''kanalo de Korinto'' ligas la Saronan Golfon kun la [[Golfo de Korinto]] aliflanke de la istmo. La Sarona Golfo kaj la marbordaj regionoj Atiko kaj Peloponezo estas la lulilo de la greka kaj iusence de la eŭropa kulturo. Ĉi-tie troviĝis la unuaj prahistoriaj kultejoj kaj grandurboj, el kiuj la nuna grekia ĉefurbo [[Ateno]] estas la plej granda. Pluraj grekaj insuloj troviĝas en la golfo.