Holarktiso: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e roboto aldono de: cs:Holarktická oblast |
Xqbot (diskuto | kontribuoj) e roboto modifo de: it:Olartico; cosmetic changes |
||
Linio 1:
[[Dosiero:Holartico.png|thumb|300px|Holarkta ekozono]]
La '''Holarkta ekozono''' aŭ '''[[Holarkto]]''' estas [[biogeografio|biogeografia]] koncepto arigante la [[Palearkta ekozono|Palearktan]] kaj la [[Nearkta ekozono|Nearktan
== Ĉefaj biomoj ==
La [[biomo]]tipo kiun oni trovas en difinita areo dependas de la [[latitudo]] kaj de la loka [[geografio]]. En la alta [[nordo]], zono de [[Arkto|arkta]] [[tundro]] ĉirkaŭas la [[marbordo]]n de la [[Arkta oceano]]. La [[grundo]] sub tiu teritorio estas [[Multjare frostiĝinta tero|ĉiamfrosto]]. En tiuj malfacilaj kreskadcirkonstancoj, malmultaj [[planto]]j povas postvivi. Sude de la [[tundro]], transe Nordameriko kaj Eŭrazio, la [[tajgo]] etendiĝas. Tiu ĉi karakteriziĝas je [[koniferarbaro]]. Suden ekde tie ĉi, la biomoj iĝas pli diversaj. Kelkaj areoj kovriĝas kun [[Klimato|klimate]] mezvarmaj [[prerio]]j aŭ [[stepo]]j, dum aliaj portas [[Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj|mezvarmajn foliajn kaj miksajn arbarojn]]. La [[Sudo|suda]] parto de la Holarkto ĝislimas la [[dezerto]]n kiu estas dominata de plantoj kaj bestoj akomodiĝantaj al la sekaj cirkonstancoj <ref>Schultz, J. 2007 </ref>.
== Specioj kun holarkta disvastiĝo ==
[[Dosiero:Grizzly bear (PSF).png|thumb|150 px|left|Bruna urso]]
Linio 25:
La korako (''[[Korako|Corvus corax]]'') estas la plej larĝe disvastiĝita el la [[korvedoj]], kaj unu el la plej grandaj. Ĝi estas trovita en variado de vivmedioj, sed primare en [[Arbaro|arbaraj]] nordaj areoj. La korako estas pruvinta havi grandan adaptiĝemon al homaj habitatoj. Ĝia disvastiĝo do ampleksas plejparton de la Holarkto.
== Origino ==
Pluraj [[biomo]]j, kaj la bestaj kaj [[Planta komunumo|plantaj komunumoj]] kiuj dependas de ili, estas trovataj transe pluraj [[kontinento]]j en grandaj partoj de tiu [[ekozono]]. La kontinueco de tiuj makro[[Ekologia sistemo|ekosistemoj]] rezultas el la komuna [[Glaciepoko|glaciepoka]] [[historio]] de tiu vastega teritorio. Dum la [[Plejstoceno]], tiuj areoj estis submetataj al ripetaj glaciiĝoj. Glacikovraĵoj plivastiĝis, forbalaante la vivon de la tersupraĵo kaj metamorfozante ĝian topografion. Dum la glaciiĝoj, [[specio]]j postvivis en [[Relikvo|rifuĝejoj]], malgrandaj areoj kiuj konservis aptan klimaton danke al loka [[geografio]]. Tiuj rifuĝejoj estas supozataj troviĝi unue en sudaj regionoj, sed iuj [[Genetiko|genetikaj]] kaj [[Paleontologio|paleontologiaj]] pruvoj indikas la ekzistadon de kromaj ŝirmitaj [[areo]]j de la [[nordo]] <ref>
Kie ajn tiuj areoj estas trovitaj, ili estas estiĝintaj fontoj de [[populacio]]j
== Endanĝerigoj ==
[[Dosiero:Greenland Kangerlussuaq icesheet.jpg|thumb|300px|Ekstremaĵo de la glacikovraĵo apud
Ĉar la Holarkto estas enorma areego, ĝi estas submetata al mondskalaj mediaj problemoj. La primaraj minacoj tra la ekozono rezultas el [[tutmonda varmiĝo]] kaj [[Habitato (ekologio)|
Tutmonda varmiĝo estas minaco por la tutaĵo de la [[ekosistemo]]j de la tero, sed ĝi estas pli tuja minaco por tiuj trovitaj ĉe malvarmaj klimatoj. La komunumoj de specioj kiuj vivas je tiuj [[latitudo]]j estas adaptitaj al la malvarmo. Tiel, ĉiu signifika varmiĝo povas perturbi la ekvilibron. Ekzemple, [[insekto]]j penas por postvivi la malvarmajn vintrojn kiuj estas tipikaj en la tajgo. Multoj ne sukcesas en tiu, precipe dum tre severaj vintroj. Tamen, freŝdate la vintroj pli varme estas fariĝantaj, kaj tiu havas drastan efikon
Alia potenca efiko de tutmonda varmiĝo sur nordaj ekosistemoj estas la fandiĝo de la multjare frostiĝinta tero. Tiu povas signifike efiki sur la plantaj komunumoj kiuj estas adaptitaj al la frostiĝinta grundo, kaj ankaŭ havas implikaĵojn por plia klimata ŝanĝo. Kiam la ĉiamfrosto fandiĝas, ĉiuj arboj kreskante sur ĝi povas morti, kaj la tajgo enmarĉiĝas. En la ekstrema nordo, [[arbusto]]j kaj [[arbedo]]j poste povas transpreni tiun kiu antaŭe estis [[tundro]]. La precizaj efikoj dependas de la fakto ĉu la akvo kiu estis enfermita, povas dreniĝi aŭ ne. En ĉiu okazo, la vivloko ŝanĝigos. Fandiĝanta ĉiamfrosto povas plirapidigi klimatan ŝanĝon estontece. Ene de la multjare frostiĝinta tero, grandaj kvantoj de [[karbono]] estas enfermitaj. Se tiu grundo fandiĝas, la karbono povas esti liberigita en la aeron aŭ kiel [[karbondioksido]] aŭ kiel [[metano]]. Ambaŭ tiuj ĉi estas forcejaj gasoj.<ref> {{en}} Stokstad, E. 2004 : Defrosting the Carbon Freezer of the North. ''Science'' 304:5677:1618-1620 </ref>
Linio 41:
Habitatfragmentiĝo minacas grandan variadon da habitatoj tra la mondo, kaj la Holarkto ne estas escepto. Fragmentiĝo havas variadon da negativaj efikoj sur populacioj. Ĉar populacioj iĝas detranĉitaj, ilia genetika diverseco suferas kaj ili iĝas vundeblaj rilate abruptaj katastrofoj kaj [[formorto]]. Dum la nordaj partoj de la Holarkto prezentas iujn el la plej vastaj sovaĝejaj areoj kiuj postrestas sur la tero, la sudaj partoj estas tre disvolviĝintaj je iuj lokoj. Tiu ekozono ampleksas plimulton de la evoluintaj landoj, inkluzive [[Usono]] kaj la landoj de [[Okcidenta Eŭropo]]. Mezvarmaj arbaroj estis la primara ekosistemo en multaj el la plej evoluintaj areoj nuntempe. Tiuj areoj nuntempe estas uzataj por intensa [[agrikulturo]] aŭ estas iĝintaj urbanizadaj. Ĉar areoj estas disvolviĝitaj por agrikulturaj uzadoj kaj homa okupado, naturaj vivlokoj plejparte estas iĝintaj limigitaj al areoj konsiderataj netaŭgaj por homa uzado, kiel [[deklivo]]j aŭ [[Roko|rokaj]] areoj. Tiu modelo de disvolviĝo limigas la eblecoj de bestoj, precipe de la grandaj, por migri.
== Naturprotektaj agadoj ==
La endanĝerigoj pri la Holarkto ne estas sen esti rimarkitaj. Multaj strebadoj estas faritaj por mildigi tiujn minacojn, esperante la konservadon de la [[biodiverseco]] de la teritorio. Internaciaj [[konvencio]]j por kontraŭbatali la tutmondan varmiĝon povas helpi por malpliigi la efikojn de [[klimata ŝanĝo]] sur tiu areo. Samtempe oni estas penanta kontraŭagi habitatfragmentiĝon, kaj je loka, kaj je ekozona skaloj.
== Konkludoj ==
La Holarkto reprezentas grandegan areon, konsistante el variado de vivmedioj. Tiuj ĉi estas diversaj, sed havas iujn kolektivajn trajtojn kiuj etendiĝas trans la kontinentoj. Ankaŭ multaj samaj plantaj kaj bestaj specioj estas trovitaj trans kontinentoj. Tiuj similecoj rezultas el la komuna glaciepoka historio de tiuj teritorioj. Habitatfragmentiĝon kaj tutmondan varmiĝon prirespondas de multaj minacoj de tiuj ekosistemoj, sed oni agadas celante mildigi tiujn endanĝerigojn.
== Vidu ankaŭ ==
* [[Ekologia klasifiko de la tersupraĵoj]]
* [[Zoogeografio]]
== Referencoj ==
{{referencoj}}
== Bibliografio ==
* Bennet K. D.; J.H. Lawton; A. Gibbs ; M.H. Williamson; M.W. Holdgate; W.D. Hamilton; G.R. Conway 1986 : The Rate of Spread and Population in Increase of Forest Trees During the Postglacial [and Discussion]. ''Philosophical Transactions of the Royal Society of London''. Series B, Biological Sciences 314:1167:523-531. {{en}}
* Coope, G. R. & A. S. Wilkins 1994 : The Response of Insect Faunas to Glacial-Interglacial Climatic Fluctuations [and Discussion] (in Historical Perspective). ''Philosophical Transactions: Biological Sciences'', 344:1307:19-26 {{en}}
* Logan, J. A.; J. Régnière; J. A. Powell. 2003 : Assessing the Impacts of Global Warming on Forest Pest Dynamics (in Reviews). ''Frontiers in Ecology and the Environment'' 1:3:130-137. {{en}}
* Paquet, P. C.; Noss, R.F.; Quigley, H.B.; Hornocker, M.G.; Merrill, T. 1996: Conservation Biology and Carnivore Conservation in the Rocky Mountains. ''In:'' Large Carnivore Conservation in the Rocky Mountains of the United States and Canada. ''Conservation Biology'', 10:4, 949-963 {{en}}
* Rodriguez, J; Hortal J.; Nieto M. 2006: An evaluation of the influence of environment and biogeography on community structure: the case of Holarctic mammals. ''Journal of Biogeography'', Vol. 33:2, 291-303 {{en}}
* Schultz, J. 2007 : The Ecozones of the World. Translated by B. Ahnert. Second Edition. ''Springer Verlag'', The Netherlands. {{en}}
* Sommer, R. S. & N. Benecke 2005 : The recolonization of Europe by brown bears ''Ursus arctos'' Linnaeus, 1758 after the Last Glacial Maximum. ''Mammal Review'' 35:2:156-164. {{en}}
* Stewart, J.R. and Lister, A.M. 2001 : Cryptic northern refugia and the origins of the modern biota. ''Trends in Ecology and Evolution'' 16:11, 608-613. {{en}}
* Taberlet, P. and R. Cheddadi 2002 : Quaternary Refugia and Persistence of Biodiversity (in Science's Compass; Perspectives). ''Science, New Series'' 297:5589:2009-2010. {{en}}
== Eksteraj ligiloj ==
* [http://www.unex.es/polen/FVE/biogeografia/geobo07c.htm Fitogeografiaj regionoj de la mondo] {{es}}
* [http://www.y2y.net Yellowstone to Yukon Conservation Initiative.] Updated 2006. Accessed December 2007. {{en}}
* [http://unfccc.int/2860.php United Nations Framework Convention on Climate Change.] Accessed December 2007. {{en}}
Linio 79:
[[et:Holarktis]]
[[fr:Holarctique]]
[[it:
[[ko:전북구]]
[[nl:Holarctisch gebied]]
|