Monda Sciencfikcia Kongreso: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Elangligo kaj ligo al Torcon 3
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 19:53, 13 aŭg. 2003

Worldcon, alinome la Monda Sciencfikcia Kunveno, okazis de 1939 ĝis 1941 kaj ĉiujare ekde 1946 ie ajn sur la planedo (ĝis nun). La plejmulto de Worldcon-oj okazis en Usono, sed ili ankaŭ okazis en Kanado, la Britio, Germanio, Aŭstralio kaj Nederlando. Membroj de Worldcon (ĉu ili ĉeestas aŭ ne) rajtas baloti por verkoj de spekulativa fikcio (verkoj, artverkoj, prezentoj, kaj verkoj rilatataj al sciencfikcio aŭ fanatikado de sciencfikcio) dum la pasinta jaro kiuj ricevos Premion Hugo.

La World Science Fiction Society (Monda Socio de Sciencfikcio) proprietas la nomon (Worldcon). La membroj de la Socio estas la membroj de la kunveno. Sed loka organizo prezentas la kunvenon mem. Organizoj proponas gastigi Worldcon kaj la membroj balotas por la loko.

Agadoj ĉe Worldcon inkluzivas (sed ne estas limigata al)

  • diskutoj de spertuloj -- pri teknologio de la estonteco, skribado, eldonado, la filozofiaj kaj sociologiaj implicoj de la verkoj de la ĝenro, lastatempaj sciencaj eltrovaĵoj, ktp.
  • paroladoj aŭ aliaj prezentaĵoj de la honoraj gastoj
  • festetoj
  • ludado (rolludoj (duonrealaj kaj surtablaj), tabulludoj, kartludoj)
  • filka muziko
  • kostumado -- konkurso, kaj kio ajn persono portas en la koridoroj
  • prezento de la Premioj Hugo
  • aĉetado -- kutime estas granda halo de vendantoj de libroj, filmoj, juveloj, kostumoj (kaj ofte ankaŭ armiloj), ludoj, komikslibroj, ktp
  • artekspozicio -- kun pentraĵoj, desegnaĵoj, skultaĵoj kaj aliaj artverkoj, precipe pri sciencfikciaj kaj fantazia temoj
  • vivaj prezentoj
  • balotado por la loko de la Worldcon post tri jaroj
  • sciencfikciaj filmoj, televidprogramoj, ktp
  • kunvenoj pri aliaj aferoj de la Monda Socio de Sciencfikcio
  • manĝado kaj dormado (ni penas havi du bonajn manĝaĵojn kaj dormi dum kvin horoj... :-))

Ekstera ligo