Koncilio de Kalcedono: Malsamoj inter versioj

e
roboto modifo de: ga:Comhairle na Calcadóine; cosmetic changes
e (roboto aldono de: an:Concilio de Calcedonia)
e (roboto modifo de: ga:Comhairle na Calcadóine; cosmetic changes)
! colspan="2" style="background: #F3E299; font-size:120%" align="center"|''Koncilio de Kalcedonio''
|-
|colspan="2" align="center"|'''4-a [[Koncilio |Ekumena Koncilio]]'''
|-
| width="120"|Dato
La '''Koncilio de Kalcedonio''' estis unu el la unuaj [[koncilio|ekumenaj koncilioj]]. Ĝi okazis de la [[8-a de oktobro]] kaj la [[1-a de novembro]] de la jaro [[451]] en [[Kalcedonio]], urbo de [[Bitinio]], en nuna [[Turkio]].
 
Ĉi tiu estas la kvara el la unuaj sep ekumenaj koncilioj de la Kristanaro, kaj ĝiaj dogmaj difinoj estis tiame agnoskataj kiel neerariva de la [[Romkatolika Eklezio]] kaj de la [[Ortodoksa Eklezio|Ortodoksa]]. En tiu koncilio estis malakceptita la [[monofizidismo]], defendata de [[Eŭtiko]], kaj establigis la Kalcedonian Kredon, kiu priskribas la plenan dian kaj homan naturon de [[Jesuo Kristo]], dua persono de la [[Triunuo]].
 
En la [[Koncilio de Efeso]] ([[431]]) estis kondamnita la ''[[nestorianismo|nestoria herezo]]'' (''difizitoj''), kiuj defendis la du naturojn (dia kaj homa) de Kristo kiel tute sendependaj inter si, tio estas, Jesuo estis samfoje Dio kaj viro, sed formante kunmetaĵon de du malsamaj personoj. En la koncilio, Sankta [[Cirilo de Aleksandrio]] distingiĝis pro sia atako kontraŭ la [[tezo]]j defenditaj de la [[episkopo]] [[Nestorio]].
 
Laŭ iliaj oponintoj, Cirilo, atakinte Nestorion, ankaŭ eraris, ĉar li eĉ neis la ekziston de la du naturoj en Kristo. Li skribis ke en Kristo ne ekzistas pli ol ''physis'', la enkarnita Verbo, uante la formon «La sola ''physis'' enkarnita kiel Dio Verbo» (''mia physis tou Theou logou sesarkoménee'') (Epist. 17; Epist. 46). En [[433]], du jarojn post la koncilio, la kontraŭdiroj inter Cirilo kaj liaj malamikoj solviĝis per unuiga edikto, en kiu eksplicite estis menciata la du naturoj de Kristo.
 
== Eŭtiko ==
En regiona [[sinodo]] okazinta en Konstantinopolo [[448]], Eŭsebio de Dorileo denuncis la tezojn de Eŭtiko. La sinodo esprimis senerare la neerarecon de la doktrino de la du naturoj, kaj venigis Eŭtikon al la sinodo. Li neis kaj ĉeesti kaj akcepti la decidon de la sinodo, plifirmigante sin en la doktrino predikita de li pri la sola naturo de Kristo, tial la sinodo ĵetis [[anatemo]]n kontraŭ li kaj la sekvantojn.
 
== La "Ŝtelo de Efeso" ==
Eŭtiko ne akceptis la aŭtoritatecon de la sinodo kaj turniĝis al la [[papo]] [[Leono la 1-a]]. La papo respondis per la ''Dogma Epistolo'', en kiu li plifirmigis la doktrinon de la du naturoj. Ĉi tiu solvo ne estis akceptita de Eŭtiko kaj de liaj sekvantoj; tamen, sub protekto de Dioskoro, la imperiestro de Oriento, [[Teodosio la 2-a]], monofizidisto, estis kunvokata ĝenerala sinodo en [[Efeso]] en aŭgusto [[449]]. Ĉi tiu okazintaĵo estas konata de la katolikaj historiistoj kiel "ŝtelo de Efeso", laŭ esprimo de la papo mem. La nova sinodo deklaris la absolvadon al Eŭtiko, anatemigante la doktrinon de la du naturoj, kaj elpatriarkigado al Flaviano, tiam [[Patriarko de Konstantinopolo]], kiu estis ekzilita kaj iom poste forpasis pro la malbona konduto de la kaptintoj.
 
La papo faris ĉion eblan por ŝanĝi la situacion: Li skribis al la imperiestro Teodosio la 2-a, al sia fratino [[Pulkerio]], kiu sin deklaris favora al la interkompreniĝo kun Okcidento, kaj eĉ intervenigis la imperiestron de Okcidento, [[Valentiniano la 3-a]]. En tiu tempo malfermiĝis granda krizo inter Leono la 1-a kaj Dioskoro, [[patriarko de Aleksandrio]], kiu eĉ ekskomuniis la [[papo]]n.
La sekvantoj de [[Eŭtiko]] devis akcepti la Epistolon por daŭre resti en la Eklezio. Tamen, dektri episkopoj malakceptis ĝin, argumentante ke ili akceptos nur la "tradician kredon".
 
En la [[kanono]] 28, la Koncilio aprobis la egaligon de la patriarkaj seĝoj de [[ Romo]] kaj Konstantinopolo, malgraŭ la protestoj de la Papo.
 
== Konsekvencoj ==
La ĉefa konsekvenco de la [[Koncilio]] estis la [[skismo]] de la [[monofizidismo |monofizifistoj]]. La [[Patriarko de Aleksandrio]] ne akceptis la koncilion kaj fine li decidis apartigi la Patriarkaton disde la resto de la [[Eklezio]]. Ankaŭ multaj [[episkopo]]j malakceptis la koncilion argumentante ke la doktrino de la du naturoj estas tute nestoria. En la ĉefaj apostolaj seĝoj de la [[Bizanca Imperio]], malfermiĝis periodo de disputoj inter monofizidistoj kaj ortodoksuloj, eĉ kun ofta interveno de la imperiestroj. En tiu ĉi periodo naskiĝas la [[orientaj eklezioj]], kiuj ankoraŭ hodiaŭ malakceptas la Koncilion: la [[Kopta Eklezio]] kiu naskiĝis per la apartiĝo de la [[patriarko de Aleksandrio|Patriarkato de Aleksandrio]] disde la resto de la Eklezio, la [[Armena Apostola Eklezio]], kiu ne povis frue sendi la reprezentantojn al la koncilio ĉar en tiu momento Armenio devis defendi sin kontraŭ la atako de la zoroastrianaj persoj, la [[Siria Ortodoksa Eklezio]] kaj la [[Malankara Ortodoksa Eklezio]], en [[Barato]].
 
[[Kategorio:Ekumenaj Koncilioj]]
[[fr:Concile de Chalcédoine]]
[[fy:Konsily fan Kalsedon]]
[[ga:Comhairle anna ChalcadóinCalcadóine]]
[[gl:Concilio de Calcedonia]]
[[he:ועידת כלקדון]]
147 597

redaktoj