Klemento la 5-a: Malsamoj inter versioj

6 bitokojn aldonis ,  antaŭ 12 jaroj
e
roboto modifo de: tr:Papa V. Clemens; cosmetic changes
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
e (Aldonis bildon per http://toolserver.org/~emijrp/imagesforbio/)
e (roboto modifo de: tr:Papa V. Clemens; cosmetic changes)
'''Klemento la 5-a''' (civile '''Bertrand de Got'''; naskiĝis inter [[1250]] kaj [[1265]] en [[Villandraut]], [[Francujo]]; mortis la [[20-an de aprilo]] [[1314]] en [[Roquemaure]], [[Francujo]]) estis de la [[5-a de junio]] [[1305]] ĝis la [[20-a de aprilo]] [[1314]] [[papo]] de la [[romkatolika eklezio]]. Li translokigis la papan rezidencon en [[1309]] al [[Avignon]] en Francujo.
 
== Neniigo de la templanoj ==
Aŭguste [[1307]] fiaskis provo de la papo unuiĝi la [[ordeno]]jn de [[ordeno de Malto|Malto]] kaj de la [[Templanoj|Templo]]. Vendredon la [[13-an de oktobro]] [[1307]] la franca reĝo [[Filipo la 4-a (Francio)|Filipo la 4-a]] arestigis ĉiujn templanojn en Francujo. Tion jam planis la reĝo en septembro 1307.
En la proceso kontraŭ la templanoj Filipo la 4-a uzis la [[inkvizicio]]n por akuzi la ordenon pri [[herezo]] kaj [[blasfemo]]. Konfesioj estis obtenitaj kutime per [[torturo]].
 
La [[koncilio de Vieno]] konvokita de Klemento la 5-a kaj malfermita de li mem la [[16-an de oktobro]] [[1311]] decidis, ke ne ekzistis pruvo pri la akuzoj. Ne respektante la opinion de la koncilio, Klemento la 5-a neniigis la ordenon de la Templo la [[22-an de marto]] [[1312]] per la [[papa buleo]] ''[[Vox in excelso]]'', argumentinte ke jam pro la misfamo de la ordeno, tio necesis por malhelpi damaĝon al la tuta eklezio. Poste per la buleo ''[[Ad providam]]'' li transdonis la havaĵojn de la ordeno al la [[ordeno de Malto]]. La lasta grandmajstro de la templanoj, [[Jacques de Molay]], ŝajne malbenis la papon kaj la reĝon la [[19-an de marto]] [[1314]] sur la [[ŝtiparo]]. Tial iuj nomis Klementon ankaŭ ''la malbenitan papon''.
 
Papo Klemento la 5-a mortis la [[20-an de aprilo]] [[1314]], verŝajne pro [[kancero]] kaj estis entombigita en la preĝejo ''Notre Dame'' en [[Uzeste]].
 
{{vivtempo|13-a jarcento|1314}}
 
[[Kategorio:Papoj]]
[[Kategorio:Francoj]]
[[th:สมเด็จพระสันตะปาปาคลีเมนต์ที่ 5]]
[[tl:Clemente V]]
[[tr:Papa V. Clemens]]
[[uk:Климент V]]
[[vi:Giáo hoàng Clêmentê V]]
150 179

redaktoj