Koncertino: Malsamoj inter versioj
muzika instrumento
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: right|thumb|Wheatstone English koncertino, ĉirkaŭ 1920. '''Koncertino''' estas muzika instrumento kun balgo, kiun oni kunpremas kaj ekspan... |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 23:01, 19 nov. 2010
Koncertino estas muzika instrumento kun balgo, kiun oni kunpremas kaj ekspansiigas por sonorigi, per la fluo de aero vibriganta metalajn lamenetojn. Kutime ĝi havas kvar-, ses- aŭ ok-angulajn ujon. Male al la akordiono oni tenas ĝin per ambaŭ manoj. Krome ĝi ne havas akordo-butonojn, tiel ke oni devas mem fingri la akordojn. Kelkaj tipoj estas dutonaj: Dum la tirado de la balgo ĝi aŭdigas alian tonon ol ĉe la premado.
La diversaj tipoj estas:
- English koncertino: Ĝi estas samtona kaj kromata.
- Anglo-koncertino: Ĝi estas dutona kaj havas maldekstre basan butonaron. Ĝi estas diatona.
- Duet-koncertinoj: Ili estas samtonaj kaj kromataj kaj havas maldekstre basan butonaron.
- Hayden-Duet-koncertino: Ĝi havas la saman fingradon ĉe ĉiuj gamoj.
- Germana koncertino: Pli granda koncertino estas la dutona Chemnitzer koncertino. Ĝi havas maldekstre basan butonaron. Ĝi estas diatona.