Pelopso: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 61:
Tamen, eĉ tio ne trankviligis Pelopson (aŭ Hipodamion, laŭ aliaj versioj), kiu subaĉetis la koĉeron de Enomao, [[Mirtilo]], per promeso de la duono de la regno kaj la rajto pasigi unu nokton kun la princino. La nokton antaŭ la ĉar-kurado, Mirtilo anstataŭis la stiftojn de la reĝa ĉaro per aliaj faritaj el vakso. Tiu provokis ke dum la kurado, ĝuste kiam Enomao pretiĝis por trafi kaj mortigi Pelopson, la radoj delasis, rompante la ĉaron. Mirtilo, kiu esperis tion, saltis ĝustatempe kaj supervivis, sed la reĝo estis trenita surteren de liaj ĉevaloj kaj mortis.
 
Kiam Mirtilo petis sian rekompencon, Pelopso ĵetis lin el klifo<ref>Al maro kiun oni de tiam nomis [[Mirta maro]], inter Peloponezo kaj la [[Cikladaj insuloj]].</ref>, publike akuzante la koĉeron pri klopodi seksperforti Hipodamion. Mortigonte, Mirtilo malbenis sian murdinton pro lia perfido, kaj de tio devenis la anatemo kiu ruinigis la familion de Pelopso: du el liaj filoj, Atreo kaj Tiesto, mortigis trian, [[Krisipo]], la plej ŝatata kaj heredinto de sia patro. Ili estis elpatrujitaj, kune kun Hipodamio, kiu fine pendigis sin. Ankaŭ la nepoj kaj pranepoj de Pelopso suferis la malbenon de Mirtilo, inter ili [[Agamemno]], [[Egisto]], [[Menelao]] kaj [[Oresto]].
 
Laŭ Burkert<ref>Walter Burkert. ''Homo Necans'', 1983. paĝ. 95.</ref>, kvankam la historio de Hipodamio aperas kaj en la ''Katalogo de virinoj'' de [[Herodoto]] kaj sur la brusto-kiraso de [[Cipselo]] (ĉ. [[570 a.K.]]) konservata en Olimpio, la mito de la ĉar-kurado iĝis grava en la historio nur post la inkludo de tiu konkuro en la Dudekaj Olimpiaj Ludoj ([[630 a.K.]]). Tamen, ĉar-kuradaj scenoj ornamis la orientan frontonon de la templo de Zeŭso en Olimpio, do oni supozas ke ĝi estis konata afero antaŭ tiu evento. Krome, G. Devereŭ<ref>G. Devereŭ. ''The abduction of Hippodameia as 'aiton' of a Greek animal husbandry rite'', SMSR 36. 1965, paĝ. 3-25. Burkert, pravigis tiun teorion per interpretado de fragmentoj de Herotodo (4.30), Plutarko (''Grekaj Aferoj'', 303b) kaj Paŭzanio (Priskribo de Grekio, 5.5.2.).</ref> rilatigis la forkapton de Hipodamio al tabuaj ritoj pri best-bredado en [[Elido]] kaj al la influo de tiu regiono sur Olimpio kiu iĝis pli kaj pli forta dum la sepa jarcento a.K.
 
La [[Eleo|eleaoj]] asertis ke Pelopso estis la unua homo kiu starigis templon al [[Hermeso]] en la lando, pro tio ke tiu dio avertis lin pri la venĝemo de la dioj pro la morto de Mirtilo, kvankam Pelopso estis senkulpita de [[Heraklo]]. Post venkifari Enomaontion, Pelopso regisrevenis al Pizo kaj poste pligrandigis sian regadon al Olimpio, danke al la famo kiun li akiris. Iom post iom li sukcesis regi la tutan [[Peloponezo]]n, antaŭe nomata [[Apio]] aŭ [[Peliasgotiso]], sed ne teorie, almenaŭ fakte, tial kial lia influo faris la najbarajn reĝojn omaĝi lin. Ankaŭ lia riĉeco kaj la apogeo kiun li donis al la Olimpiaj Ludoj helpis lin iĝi tiel pova. Tiu fakto igis lin simbolo de unuiĝa Grekio, kaj pro tio, dum la [[Troja milito]], oni portis liajn ostojn al [[Trojo]], ĉar la divenisto [[Heleno]] asertis ke tio nepris por ke la grekoj sukcesu konkeri la urbon.
 
Pelopso plifortigis lian regadon per edziĝoj de siaj familianoj kun membroj de la tiam plej famaj familioj. Lia fratino [[Niobo]] edziniĝis al reĝo [[Amfiono]] de [[Tebo (Grekio)|Tebo]], kaj iliaj filinoj al la reĝa familio de Mikeno, kie ili regis ĝis la alveno de la [[heraklidoj]].
 
==Morto de Krisipo==
Kiam [[Lajo]], antaŭa reĝo de Tebo kaj patro de [[Edipo]], estis elpatrujita, li ricevis gastigadon ĉe la palaco de Pelopso en Peloponezo. Tiam li enamiĝis al bastarda filo de sia gastiganto, Krisipo, kaj sukcesis allogi lin. Ofendite, Atreo kaj Tiesteso persekutis kaj malliberigis lin, ĉar li timis ke tiu unuiĝo helpos lian duonfrato iĝi heredinto de la regno de ilia patro. Sed Pelopso intervenis, kaj liberigis Lajon, rezonante ke li ne kapablis puni neniun pro amo. Tamen, Hipodamio klopodis konvinki siajn filojn morti la bastardon kaj, tial kial ili rifuzis (laŭ la plimulto de la versioj) ŝi mem eniris la ĉambron kie Lajo kaj Krisipo dormis kaj vundis tiun lastan per la glavo de la teba reĝo, por ke oni kulpigus lin pri la murdo. Tamen, antaŭ morti, Krisipo klarigis la veron, kaj Pelopso elpatrujigis sian edzinon, kiu sinmortigis pro la honto.
 
{{Antaŭuloj-Posteuloj
Linio 73 ⟶ 78:
|POSTEULO=[[Atreo]] ([[Mikeno]]), [[Piteo]] kaj [[Trezeno (mitologio)|Trezeno]] ([[Trezeno]]) kaj [[Siciono (mitologio)|Siciono]] ([[Siciono]])
}}
 
 
==Kultado kiel heroo==