Kantono Neŭŝatelo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e 1994 → 1795 (la prusa-franca milito)
Linio 26:
==Historio==
Neŭŝatelo estis ĝis komence de la 19-a jarcento princlando, kiu unuflanke estis aliĝinta loko de la [[Svisa Ĵurkomunumo]] kaj aliflanke princlando en la posedo de la [[Hohencolernoj]]. Per la morto de
la princino [[Marie de Nemours]] formortis la nobela familio [[Orléans-Longueville]] ka la princlando falis al la prusa reĝo [[Frederiko la 1-a (Prusio)|Frederiko la 1-a]]. Dum la [[Franca Revolucio]] de [[1792]] Neŭŝatelo deklaris, ke ĝi apartenas pli al la [[Svisa Jŭrkomunumo]] ol al [[Prusio]]. Malgraŭ tio en la jaro [[19941794]] dum la prusa-franca milito la urbo [[La Chaŭ-de-Fonds]] estis komplete detruita kaj poste rekonstruita laŭ tute nova plano. Pro la paco inter Prusio kaj Francio de [[1795]] Neuŝatelo dum la Napoleona epoko en la jaro [[1797]] ne estis okupita kaj ne aligita al la [[Helveta Respubliko]]. Nur la 15-an de feburaro [[1806]] la prusa reĝo [[Frederiko Vilhelmo la 3-a (Prusio)|Frederiko Vilhelmo la 3-a]] koncedis la Princlandon Neŭŝatelo al [[Napoleono la 1-a]]. Post la falo de Napoleono la 1-a en la jaro [[1814]] la Princlando Neŭŝatelo revenis al la reĝo de Prusio, kiu donis al ĝi novan konstitucion. Surbaze de la kontrakto de la federacia kontrakto de la 9-a de septembro 1814 la Princlando Neŭŝatelo aliĝis kiel kantono al la [[Svisa Ĵurkomunumo]]. La [[Viena Kongreso]] rekonis en la jaro [[1815]] Neŭsatelon samtempe kiel prusa princlando kaj svisa kantono. Tiu duobla rolo ne daure povis funkcii kaj Neŭŝatelo donis al si en la jaro [[1831]] respublikan konstitucion. La prusa reĝolando protestis kontraŭ tio, tamen ĝi nenion entreprenis. Neŭsatelo nun donis al si la nomon ''Respubliko kaj Kantono Neŭŝatelo''. La 2-an de septembro [[1856]] reĝistoj provis puĉon kontraŭ la respublika registaro kaj konkeris la Kastelon Neŭŝatelo hisante la nigra-blankan prusan flagon. La puĉo tamen malsukcesis kaj la respublikanoj enkarcerigis la reĝistojn. La prusa reĝo [[Frederiko Vilhelmo la 4-a (Prusio)|Frederiko Vilhelmo la 4-a]] postulis, ke la [[Svisa Konfederacio]] liberigu la puĉistojn, sed la svisa registaro tion rifuzis, pro kio Prusio minacis Svislandon per milito. La svisa generalo [[Guillaume-Henri Dufour]] sendis trupojn al la limo por pretigi Svislandon kontrau prusa atako, sed dank al perado de [[Napoleono la 3-a]] la prusa reĝo rezignis definitive pri Neŭsatelo per la Kontrakto de Parizo de la 26-a de majo [[1857]].
 
== Esperanto-movado ==