Mamlukoj: Malsamoj inter versioj

2 bitokojn forigis ,  antaŭ 10 jaroj
e
roboto modifo de: ca:Mamelucs; cosmetic changes
e (roboto aldono de: eu:Mameluko)
e (roboto modifo de: ca:Mamelucs; cosmetic changes)
Turkaj sklavoj, kiuj nomiĝis mamelukoj, en la armeoj de la islama [[Abasidoj|Abasida]] [[Kalifujo]] uziĝis ekde la 9-a jarcento. Precipe kalifo ''Al-Mutasim|al-Mu'tasim'' (833-842) starigis personan protektan soldataron.
 
Ankaŭ la persona soldataro de la islama reganto [[Saladino]] konsistis el mamelukoj - grandparte tiuj soldatoj aĉetiĝis en infana aĝo en [[Anatolio]] aŭ [[Kaŭkazio]], poste ricevis edukon je islamo kaj je rajdanta soldateco, kaj ĝenerale estis tre fidelaj al sia reganto. Ili povis liberiĝi kaj tiam mem aĉeti mamelukon por sia protekto. Kvankam ili konsistigis armean eliton, ili nek estis [[nobelo]]j nek havis specialan familian benon pro deveno de familio [[Mohamedo]].
== La mamelukoj en Egiptio ==
Post la morto de sultano ''as-Salih'' dum la jaro [[1249]] kaj la murdo de sia filo ''Turan Ŝah'', la mameluka generalo ''Ajbak'' transprenis la regadon super Egiptio - kune kun la vidvino de la sultano, kun kiu li edziĝis. Ajbak, kiu sub la nomo ''al-Malik al-Muizz'' regis inter la jaroj [[1250]] kaj [[1257]], fondis la egiptian mamelukan ŝtaton.
 
Post la morto de Ajbak la mamelukoj frontis minacon de konkero fare de la armeo de la mongolaj khanoj, kiu dum [[1258]] okupis [[Bagdado]]n. Dum [[1260]] la mongola armeo konkeris [[Sirio]]n, sed la mameluka armeo povis venki ilin. Per tio la mameluka regno en Egiptio estis la sola tiuepoka ŝtato de okcidenta Azio, kiu ne malvenkis kontraŭ la mongoloj.
 
La armea gvidanto Bajbars ([[1260]]-[[1277]]) eluzis la venkon por mem transpreni la regadon de Egiptio. Li fortigis sian regan pozicion en Egiptio kaj Sirio, komencis forpeli la [[Frankoj|frankajn]] [[kruc-kavaliroj|kruc-kavalirajn]] armeojn el okcidenta Azio, konkeris la urbon [[Antioĥio]]n dum [[1268]] kaj ankaŭ okupis [[Nubio]]n. Dum [[1261]] Baibars en [[Kairo]] nomumis [[Abasidoj|abasidan]] [[Kalifo|kalifon]], kiu legitimigu la mamelukan regadon. Malgraŭ ĉiuj politikaj sukcesoj li tamen ne sukcesis garantii al sia filo la transprenon de la regado post la propra morto. Nur post du-jara regado la filo dum la jaro [[1279]] estis forpuĉita fare de mameluka gvidanto, kiu komencis la dinastion ''Bakri'' ([[1279]]-[[1382]]).
 
Ankaŭ la regantoj de la dinastio ''Burgija'' ([[1382]]-[[1517]]) komence sukcesis defendigi la limojn de la granda mameluka regno. Sed pro la grandaj impostoj pro multaj militoj, pri misrikoltoj, amasa malsato kaj amasa morto pro la [[pesto]]-epidemioj la lando Egiptio ekhavis pli kaj pli severajn ekonomiajn problemojn. Ĉar la mamelukoj ankaŭ rifuzis transpreni la "maldignajn" modernajn pafilojn, kiuj intertempe estis tre ŝanĝintaj la militadon en Eŭropo, ilia regno fine inter [[1516]] kaj [[1517]] konkeriĝis fare de la [[Osmana Imperio]]. La reganta sistemo de armeaj sklavoj tamen ankaŭ sub osmana regado pluekzistis.
 
=== Dua regado ===
 
== Weblink ==
* [http://www.encislam.brill.nl/data/EncIslam/C8/COM-0658.html artikolo pri la mamelukoj en la anglalingva "Enciklopedio pri Islamo"]
 
[[Kategorio:Historio de islamo]]
[[bg:Мамелюци]]
[[bs:Memluci]]
[[ca:MamelucMamelucs]]
[[da:Mameluk]]
[[de:Mamluken]]
148 822

redaktoj