La bona lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
+ prilingva grupo
Linio 13:
}}
{{Portalo Literaturo}}
'''La bona lingvo''' estas titolo de libro verkita de [[Claude Piron]]. Tiun ĉi 109-paĝan eseon eldonis [[Pro Esperanto]] en Vieno, en [[1989]], kaj [[Internacia Esperanto-Muzeo]] de la [[Aŭstria Nacia Biblioteko]], en [[1997]] (2-a eld.) (ISBN/ISSN 3901752117). (Oni ne miksu kun la samnoma retejo de [[Anna Lowenstein]] kaj [[Renato Corsetti]], kie troviĝas interalie vortaro de [http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj_-_enkonduko "Simplaj samsignifaj vortoj"].)
 
==La libro==
Linio 25:
==Vendado==
"La bona lingvo" tre bone vendiĝis. De la unua eldono (1989) vendiĝis ĉiuj 2000 ekzempleroj, kaj de la dua eldono (1997) vendiĝis 600 ekzempleroj ĝis 2007. Krom vortaroj kaj lerniloj, malmultaj libroj en Esperanto vendiĝis tiakvante.
 
== Prilingva grupo ==
 
La verko de Piron iĝis programo de samnoma neformala grupo, iniciatita de [[Anna Lowenstein]] kaj [[Renato Corsetti]], kelkfoje kromnomata ''bonalingvismo''. Ĝi provas apliki la pironajn principojn de pliŝato por ne-eŭropaj vortoj, por fundamenteco kaj precipe por kunmetoj, tiel donante novan vizaĝon al la tradicia batalo kontraŭ "[[neologismo]]j".
 
Tiu grupo agas kiel premgrupo per prelegoj, artikoloj kaj lingvaj rimarkoj en retgrupoj, per kritikado de [[Piv|PIV]] kaj eventuale aliaj vortaroj, de poetoj kaj de literaturistoj ĝenerale.
 
La grupo laboras en propraj retejoj kaj konstruas vortaron "Simplaj samsignifaj vortoj", kiu proponas alternativojn al nefavorataj vortoj (ekzemple "abatiso --> arbobaraĵo, aberacio --> devojiĝo de la normo, abdomeno --> ventro"...).
 
==Literaturo==