Ĉilia pulvoro: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Ĉilia pulvoro''' (angle ''Chili Powder'' aŭ ''Chili Mix'') estas akra usona pulvora miksaĵo el la spicoj kajena pipro (angle ankaŭ nomata ''Chili'', tial la nomo...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 13:22, 26 nov. 2010

Ĉilia pulvoro (angle Chili PowderChili Mix) estas akra usona pulvora miksaĵo el la spicoj kajena pipro (angle ankaŭ nomata Chili, tial la nomo), kumino, ajlo kaj oregano. Laŭrecepte povas aldoniĝi cinamo, muskato, kariofilo, koriandro kaj pliaj enhavaĵoj. Ĉilia pulvoro estas tipa spico de la teksas-meksika kuirarto, en suda Usono kaj norda Meksiko simple nomata Tex-Mex, kaj malgraŭ sia esperantlingva nomo ne rekte rilatas al la same amerika lando Ĉilio.

La unuaj grandkvante vendataj miksaĵoj de ĉilia pulvoro produktiĝis ekde 1890 de D. C. Pendry en Fort Worth, Teksaso, kaj ekde 1894 de William Gebhardt en New Braunfels, same Teksaso.