Abul Abbas: Malsamoj inter versioj

28 bitokojn aldonis ,  antaŭ 10 jaroj
e
[r2.5.2] robota aldono de: nl:Abul-Abbas; cosmetic changes
e (roboto aldono de: id:Abul-Abbas)
e ([r2.5.2] robota aldono de: nl:Abul-Abbas; cosmetic changes)
'''Abul Abbas''' (mortis en [[810]]) estis [[elefanto]], kiun donacis al la [[franka Imperio|franka]] [[imperiestro]] [[Karolo la Granda]] la [[kalifo]] [[Harun ar-Raŝid]].
 
Ĝi estis la unua elefanto dokumentita nome norde de la [[Alpoj]].
 
== Deveno ==
Abul Abbas devenis el [[Hindujo]]. Ĝi estis nomita verŝajne de la kalifo mem, laŭ la fondinto de la [[Kalifujo de Abasidoj|Abasidoj]], [[Abu l-Abbas as-Saffah]] (mortis en [[754]], أبو العباس السفاح). Oni ne scias kiom aĝa ĝi estis, kiam ĝi alvenis al [[Aachen]].
 
== Vivo kaj morto ==
En [[801]] Abul Abbas akompanata de Isaak, juda komercisto, tradukisto kaj sendito de Karolo, kaj de malgranda delegacio estis sendita el [[Bagdado]] al [[Aachen]]. Oktobre de la jaro [[801]] estas dokumentita restado ĉe [[La Spezia]] en [[Italujo]]; la grupo travintris en [[Vercelli]], proksime de la [[Majora Lago]]. La {{daton|20|julio|802}} Abul Abbas atingis Aachen kaj estis transdonita kun multaj aliaj donacoj al la imperiestro Karolo.
 
Laŭ la raporto de la [[frankaj imperiaj analoj]] la elefanto mortis ''"subite"'' somere de la jaro [[810]] post trairo de [[Rejno]].<ref>Monumenta Germaniae Historica. Friedrich Kurze (eld.): Scriptores rerum Germanicarum in usum scholarum separatim editi 6: Annales regni Francorum inde ab a. 741 usque ad a. 829, qui dicuntur Annales Laurissenses maiores et Einhardi. Hannover 1895, p. 131 ([http://mdz10.bib-bvb.de/~db/bsb00000759/images/index.html?id=00000759&nativeno=131 Digitalisat]). Vidu ankaŭ [http://mdz1.bib-bvb.de/cocoon/regesta-imperii/seite/ri01_mue1908_0321 Regesta Imperii RI Opac]</ref>
 
== Legendoj ==
Jam baldaŭ estiĝis multaj legendoj rilate al Abul Abbas. Tiel li estintus [[blanka elefanto]] kaj okaze de la batalo de Karolo kontraŭ la [[frisoj]] en [[804]] uzata kiel armilo, kio laŭdire estis katastrofa al ĝi, ĉar ĝi dronis dum trairo de la Rejno. Laŭ aliaj mencioj la elefanto mortintus pro [[pneŭmonio]], kiu kaptis ĝin dum la travado de la Rejno.<ref>Vidu ''Tiere - Kaiser - Anekdoten (Bestoj - imperiestroj - anekdotoj)'', Vindelica-Verlag, ISBN 3-926275-00-6m aŭ ''Auf den Spuren der ersten deutschen Kaufleute in Indien (Sur la spuroj de la unuaj germanaj komercistoj en Hindujo)'', ISBN 3-929720-01-9</ref>
 
En la malmultaj samepokaj fontoj oni parolas nek pri la blanka koloro, nek pri detaloj de la morto, nek pri uzo kiel armilo. La frankaj imperiaj analoj enhavas nur mallongajn rimarkojn pri ĝia transporto ([[801]])<ref>Monumenta Germaniae Historica. Friedrich Kurze (Hrsg.): Scriptores rerum Germanicarum in usum scholarum separatim editi 6: Annales regni Francorum inde ab a. 741 usque ad a. 829, qui dicuntur Annales Laurissenses maiores et Einhardi. Hannover 1895, p. 116 ([http://mdz10.bib-bvb.de/~db/bsb00000759/images/index.html?id=00000759&nativeno=116 Digitalisat])</ref>, ĝia transdono al la imperiestro ([[802]])<ref>Monumenta Germaniae Historica. Friedrich Kurze (Hrsg.): Scriptores rerum Germanicarum in usum scholarum separatim editi 6: Annales regni Francorum inde ab a. 741 usque ad a. 829, qui dicuntur Annales Laurissenses maiores et Einhardi. Hannover 1895, p. 117 ([http://mdz10.bib-bvb.de/~db/bsb00000759/images/index.html?id=00000759&nativeno=117 Digitalisat]).</ref> kaj ĝia morto ([[810]]).
 
== Postmorte ==
900 jarojn post la morto de Abul Abbas oni raportis, ke ĉe la [[Rejno]], proksime de la enfluejo de la [[Lippe]], estis trovitaj en kampo elefantaj ostoj. Oni supozis, ke temis eble pri la elefanto de Karolo la granda. La trovitaj femuroj ŝajne alvenis al privata kuriozaĵejo.<ref>J. H. Nunningius/J. H. Cohnhausen: ''De osse fermoris Elephantini''. In: ''Commercii literarii dissertationes epistolicae'', Frankfurt am Main, 1746; Epistel 4, p. 44ff. Laŭ: Oettermann (1982) p. 98, komento. 117</ref>
Tamen ekzistis en la prahistorio diversaj elefantspecioj en Mezeŭropo, kio eble povus klarigi la trovaĵojn.
La unua en la franka imperio konata elefanto iĝis, laŭ multaj, en la historio de la germana lingvo ''[[Popanz]]'' (ne tre serioza timigaĵo), tio estas pro la deveno de la nomo de la imperiestra elefanto, ''Abul Abbas'' al ''Bubaz'', ''Pubatsch'' kaj fine ''Pupanz''; tio deveno de ''terura estaĵo'' ne estas konfirmita de la nunaj etimologaj vortaroj. La restado de Abul Abbas norde de la Alpoj estis ŝajne tro mallonga por krei daŭran bildon de ĝi.<ref>Vidu Oettermann (1982) p. 98f.</ref>
 
== Referencoj ==
{{Referencoj|2}}
 
== Eksteraj ligiloj ==
* [http://www.ex-oriente.com Aachener Ausstellung 2003 ''Ex Oriente - Isaak kaj la blanka elefanto'']
 
[[Kategorio:9-a jarcento]]
[[id:Abul-Abbas]]
[[it:Abul-Abbas]]
[[nl:Abul-Abbas]]
[[sv:Abul-Abbas]]
148 615

redaktoj