Nordland: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj) e roboto aldono de: be-x-old:Нурлан |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 3:
[[Dosiero:Nordland kart.png|thumb|Mapo]]
[[Dosiero:Nordland vapen.png|thumb|Blazono]]
'''Nordland''' ("Norda Lando") estas provinco de norda Norvegio, lime de [[Troms]] kaj [[Nord-Trøndelag]]. En
== Geografio ==
Nordland estas longa kaj mallarĝa. De la plej suda komunumo (Bindal) al la plej norda (Andenes) estas 800 km.
La okcidenta marbordo havas multajn [[fjordo]]jn. La plej konata verŝajne estas [[Vestfjorden]], kiu vere ne estas fjordo, sed maro inter [[Lofoten]] kaj la kontinento. Sude de Bodø troviĝas [[Saltstraumen]], kaj en Lofoten troviĝas [[Moskenesstraumen]].
Tipa por Nordland estas la krutaj montoj proksime de la maro, kun preskaŭ ebena kampo inter maro kaj monto. Estas multaj da insuloj, miloj da [[ŝero]]j.
Ofte troviĝas valoj interne de la fjordoj (aŭ la fjordoj en la realo daŭrigas la valojn), kutime kun rivero tra la valo. [[Mo i Rana]] kaj [[Mosjøen]] troviĝas en tiaj valoj.
La [[glacirivero]] [[Svartisen]], la lago [[Røssvatnet]], la fjordo [[Tysfjorden]], la rivero [[Vefsna]] kaj la montoj [[Oksskolten]] kaj [[Stetind_(Tysfjord)|Stetind]] ankaŭ estas menciindaj. La [[arkta cirklo]] trairas Nordland je la monto [[Saltfjellet]].
[[Kalkoŝtono]] kutimas en Nordland, pro tio troviĝas multaj [[kaverno]]j. La plej fama estas [[Grønligrotta]] en Rana.
[[Marmoro]] oni trovis en pluraj lokoj, kaj oni eksportas marmoron de [[Fauske]] al la tuta mondo.
=== Klimato ===
Nordland havas mildan klimaton konsiderante la latitudo. La plej okcidentaj insuloj havas meztemperaturon je 0°C vintre, dum en la valoj pli interne estas pli malvarmaj.
=== Noktomeza suno ===
La pli norda parto de Nordland havas [[noktomeza suno|noktomezan sunon]] dum la somero. Dum kelkaj semajnoj en la vintro oni tute ne havas sunon. Teorie, la pli suda parto de Nordland havas tri horojn da suno je [[vintra solstico]], tamen pro la montoj oni ne vidas ĝin.
== Komunumoj en Nordland ==
|