Letohrad: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e [r2.5.2] robota modifo de: be:Летаград; cosmetic changes
Linio 27:
'''Letohrad''' estas urbo en pentrinda cismontaro de [[Orlica montaro]] en [[Ĉeĥio]], [[regiono Pardubice]], 8 km sudoriente de la urbo [[Žamberk]] kaj 12 km nordoriente de distrikta urbo [[Ústí nad Orlicí]]. Ĝis la jaro [[1950]] Letohrad nomiĝis '''Kyšperk'''. Tiu nomo estis derivita de nomo Geiersberg (Supí hora - Vulturmonto), de estinta ĉi tiea rabista burgo, unue menciita en la jaro [[1308]] kaj neniigita dum husanaj militoj. La unua skriba mencio pri la urbo mem devenas nur el la jaro [[1513]]. Jam en la 16-a jarcento Kyšperk akiris iujn urborajtojn, sed signifa ekonomia disvolvo estis ligata nur kun familiaro Vitanovský el Vlčkovice, al kiu la urbeto apartenis en la 17-a jarcento.
 
== Memorindaĵoj ==
 
=== Kastelo ===
En la jaroj 1680 - 1685 konstruigis ĉi tie Hynek Jetřich Vitanovský el Vlčkovice kastelon kaj hospitalon. Proksime de la kastelo li konstruigis ankaŭ kastelan kapelon, nuntempan preĝejon de Sankta Venceslao. Post la jaro 1730 grafino Terezie Bred el Špandava rekonstruadis la kastelon. La plibeligadon de la kastelo daŭrigis ĉirkaŭ la jaro 1900 ankaŭ Karel Stubenberg, kiu aranĝis fasadon en pseŭdoklasikisma stilo. Pli malfrue estis aranĝataj nur interioroj. En la kastelo nuntempe estas hotelo, restoracio, gimnazio, artlernejo kaj urba biblioteko. Apud la kastelo etendiĝas romantike aranĝita parko kun empira akvujo, altano kaj artefarita groto kun belvidejo.
 
=== Preĝejo ===
La preĝejo elstaras per riĉa interna ornamo, stukaĵo estas laboro de G. Maderna. Partoj de la ĉefa altaro estas statuoj de Sankta Adalberto kaj Sankta Prokopo kaj bildo "Morto de Sankta Venceslao", verko de pentristo Christian Sambach el la jaro 1785. Super la ĉefaltaro estas bildo de Sankta Ludmila de nekonata aŭtoro el la 2-a duono de la 19-a jarcento. Sur flankaj altaroj estas bildoj de Sankta Familio kaj de Sankta Johano Nepomuka de loka pentristo Jan Umlauf. La predikejo kun statuo de Sankta Johano Baptisto devenas el la jaro 1786, orumita lignoskulptaĵo de la sama sanktulo ornamas kovrilon de la baroka sabloŝtona baptujo el kvardekaj jaroj de la 18-a jarcento. En la preĝejo estas entombigitaj grafino Terezie Marcolini-Feretti kaj grafo Hynek Jetřich Vitanovský el Vlčkovice. Apud proksima sonorilejo estas memorejo de nacivekiĝinto František Vladislav Hek, kiu en Letohrad mortis kaj estas ĉi tie enterigita.
 
=== Ceteraj vidindaĵoj ===
 
Sur la urboplaco staras '''baroka mariakulta kolono''', verko de la skulptisto Antonín Appeller el Litomyšl el la jaro 1725. Starigis ĝin grafo Joachim Harrach kiel dankesprimo por tio, ke pesta epidemio tiutempe evitis Kyšperkon. La sabloŝtona kolono estas 15 m alta kaj ornamas ĝin statuoj de Virgulino Maria, Sankta Karlo el Borrome, Sankta Floriano, Sankta Roĥo, Sankta Sebastiano.
Linio 78:
[[Kategorio:Urboj de Ĉeĥio]]
 
[[be:Горад Летаград]]
[[cs:Letohrad]]
[[de:Letohrad]]