Aleksander Herzen: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto |
Xqbot (diskuto | kontribuoj) e [r2.5.2] robota modifo de: fy:Aleksander Herzen; cosmetic changes |
||
Linio 2:
'''Aleksander Ivanoviĉ HERZEN''' (ruse ''Александр Иванович Герцен'') naskiĝis la [[6-an de aprilo]] [[1812]] (n.s.) en [[Moskvo]], mortis la [[21-an de januaro]] [[1870]] en [[Parizo]]. Li estis eminenta rusa verkisto, filozofo, eldonisto kaj disidento multe propagandinta kontraŭ tiama cara reĝimo en [[Rusio]].
== Liaj gepatroj ==
[[
Patro, ''Ivan Aleksejeviĉ
En [[Stutgarto]] ([[Germanio]]) li delogis 16-jaraĝan fraŭlinon ''Luise Haag'' ([[1794]]-[[1851]]), kiu tie gravediĝis. Vestita kiel knabo ŝi estis alveturigita en [[Moskvo]]n komence de [[1812]]. Tie ŝi naskis sian bebon Aleksandron. Pro tiamaj leĝoj oficiala geedziĝo ne okazis, tial la patro decidis registri sian filon sub elpensita nomo '''Herzen''' (derivaĵo de la germana vorto Herz - t.e. koro). Saman nomon havis lia alia pliaĝa bastardo Jegor.
== Infanaĝo ==
[[
Aŭtune de [[1812]] [[Moskvo]]n okupis la franca armeo kaj tuj aperis grandaj brulegoj. Bieno de Ivan Jakovlev situanta en Tverskoj bulvardo proksime de la urbocentro estis rabita kaj baldaŭ iĝis maltaŭga por loĝado de la familio.
Pere de la milita komandanto de [[Moskvo]], franca marŝalo ''Mortier'', kun kiu li estis konato, la familiestro petis permeson de la imperiestro [[Napoleon Bonaparte]]
Post kelkaj jaroj la familio revenis en la liberan [[Moskvo]]n kaj reloĝis en sia renovigita hejmo.
Linio 21:
Kiam Aleksander Herzen estis 13-jaraĝa lin kaj lian amikon ''Nikolaj Ogarev'' (12j.) entuziasmigis ideoj de la [[Decembrista revolucio|decembristoj]], kiuj ribelis decembre de [[1825]]. La amikoj interĵuris strebi al plibonigo de vivkondiĉoj de la rusa popolo.
== Studentaĝo ==
[[
Ekde [[1829]] ĝis [[1833]] Herzen studis en [[Historio de Moskva Ŝtata Universitato|Moskva Universitato]] en la fizika-matematika fakultato. Li ĝin sukcese finis kaj diplomiĝis kiel kandidato. Lia laboro 'Analizo de la Suncentra teorio far [[Koperniko]]' gajnis grandan laŭdon kaj prestiĝan arĝentan medalon de la universitato.
== Aresto kaj la unua ekzilo ==
Kune kun siaj amikoj Herzen ŝatis renkontiĝi kaj legi iufoje malpermesitajn librojn. Pro denunco lin oni arestis, akuzis je kontraŭleĝa agado kaj ekzilis en malproksiman urbeton [[Vjatka]]. Tie li oficis en kancelario de tiea guberniestro. Lian vivon severe inspektis la polico. Tamen pro bona konduto post iom da tempo oni permesis al li translokiĝi en urbon [[Vladimir (urbo)|Vladimir]] situantan pli proksime al [[Moskvo]].
== Geedziĝo ==
Maje de [[1838]] Aleksander Herzen edziĝis al sia kuzino ''Natalia Aleksandrovna Zaĥarjina'' ([[1814]] - [[1852]]), bastardino de lia onklo, sen benoj de ambaŭ gepatroj. Li sekrete elveturigis ŝin el [[Moskvo]] al Vladimir, kie okazis ilia kronado en loka preĝejo. La geedzoj havis kelkajn gefilojn, sed elvivis nur tri: ''Aleksander'' ([[1839]]), ''Nikolaj'' ([[1844]]) kaj ''Olga'' ([[1850]]). Bedaŭrinde 7-jaraĝa surdamuta ''Nikolaj'' kaj lia avino ''Luise'' pereis en averio novembre de [[1851]] renaviginte el [[Marsejlo]] al [[Nico]] dum ŝtormo.
== Reveno en Moskvon ==
En [[1840]] Herzen ricevis permeson reveni en [[Moskvo]]n. Li mem kaj lia familio enloĝiĝis en palaceton situantan en Arbat distrikto.
== La dua ekzilo ==
Pro kritiko de agado de la polico, kiun entenis lia privata korespondado, lin oni denove akuzis kaj ekzilis al urbo [[Novgorod]]. Tie li servis unu jaron kiel ĉefo de gubernia departemento. Kromalie unu el liaj devoj estis raporti pri lojaleco de samaj punitaj personoj kiel estis li mem. T.e. ĉiun trian monaton li elsendis raporton al la Ŝtata Senato, en kiu kurioze estis enlistigita lia propra nomo. Pro bona servo lin oni premiis per alta rango de [[Rusia Imperio]] [[Rangotabelo|"Nadvornij Sovetnik" (Kortuma Konsilisto)]], kiu egalis rangon de subkolonelo en armeo. Liaj petoj pri reveno al la familio, necesa zorgo pri la maljuna patro kaj klopodoj de liaj protektantoj rezultigis permeson de la imperiestro [[Nikolao la 1-a (Rusio)|Nikolao la Unua]] al li reveni [[Moskvo]]n.
== Eksiĝo ==
En [[1842]] li eksiĝis kaj iom post iom komencis verki. Li tiam estis matura, sperta 30-jaraĝa viro. Pro multaj siaj devigitaj 'vojaĝoj" tra [[Rusio]] li bone konis elinterne malfacilan vivon de la rusa popolo, kiun li volis plibonigi laŭ siaj kapabloj.
== Morto de lia patro ==
En [[1846]] lia 79-jaraĝa patro ''Ivan Jakovlev'' tute kadukiĝis kaj bezonis permanentan flegadon. Maje li lastfoje komuniiĝis, metis sian malfortan kapon sur manon de filo Aleksander kaj baldaŭ trankvile mortis.
== Elmigrado ==
En [[1847]] Herzen kune kun siaj gefamilianoj elmigris al [[Eŭropo]]. Post iom da tempo [[Svisio]] naturalizis lin kiel civitano. Tiam li ofte renkontiĝis kun eminentaj socialistoj : [[Proudhon]],
== Morto ==
Komence de la nova [[1870]] jaro Aleksander Herzen venis en [[Parizo]]n por plenumi iujn formalaĵojn. Tamen lin atakis rapida duobla pneŭmonio, kiu rezultigis lian morton okazintan la [[21-an de januaro]] [[1870]]. Lin oni sepultis en pariza
== Liaj ĉefverkoj: ==
* Kiu kulpas?;
* Preterveturante;
Linio 68:
* Paseo kaj meditado;
== Memoro pri Herzen ==
Memoro pri Aleksander Herzen konserviĝas en [[Rusio]] ĝis nun. En [[Moskvo]] funkcias muzeo pri li (Arbat distrikto, str.Sivcev Vraĵek, 27). La konstruaĵo estas nova, sed aspektas kiel antikva. Enkorte de la bieno en Tverskoj bulvardo staras lia monumento.
== Referencoj: ==
* http://www.museum.ru/m307
* http://film.arjlover.net/info/soroka.vorovka.avi.html
* http://www.findagrave.com/cgi-bin/fg.cgi?page=gr&GRid=35310735
== Bildaro ==
<gallery>
File:Alexander Herzen.jpg
Linio 110:
[[fi:Aleksandr Herzen]]
[[fr:Alexandre Herzen]]
[[fy:
[[ga:Aleksandr Herzen]]
[[he:אלכסנדר הרצן]]
|