Ilja Arnoldoviĉ Ilf: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[File:Ilya Ilf.jpg|thumb|Ilja Ilf en [[1932]]]]
'''Ilja Arnoldoviĉ ILF''' (origine Ilja Arnoldoviĉ Fainzilberg, ruse Илья Арнольдович Файнзильберг) estis [[Rusio|rusa]] [[verkisto]]. Li naskiĝis en [[Odeso]] la [[16-an de oktobro]] [[1897]] en familio de banka oficisto. En la jaro 1913 li finis teknikan lernejon kaj poste li laboris en desegna buroo, en telefona stacio, en aviadila kaj grenada fabrikoj. Post la [[Oktobra revolucio]] li estis librotenisto, raportisto en JugROSTA, redaktoro de la humuraj revuoj, membro de la odesa unio de poetoj.
 
En la jaro [[1923]] li venis en [[Moskvo]]n kaj eklaboris kiel raportisto de revuo “Gudok” (Sireno), kie Ilf verkis ĉefe humuraĵojn, satirikaĵojn kaj felietonojn. Tiam li konatiĝis kun [[Eŭgeno Petrov]].
 
Ilja Ilf kaj Eŭgeno Petrov, ambaŭ odesanoj, dum dek unu jaroj estis fidelaj amikoj kaj fruktodonaj kunlaborantoj, kiuj aperigis multajn rimarkindajn ĉefverkojn. En [[1927]] dum kuna verkado de romano “Dek du seĝoj” komencis krea kunlaboro de Ilf kaj Petrov. Tembazon de la romano proponis [[Valentin Katajev]] (frato de Petrov), al kiu la kunaŭtoroj dediĉis la verkon. En siaj rememoroj Petrov skribis poste:” Ni momente decidis, ke temo pri seĝoj ne devas esti esenco de la romano, sed nur kaŭzo, motivo por prezenti la vivon”.
 
 
[[File:The Twelve Chairs monument.jpg|thumb|left|La dekdua seĝo en [[Odeso]]]]
 
Ĉi tion perfekte dum duonjaro realigis ambaŭ kunaŭtoroj: la verkoj (ĝia daŭrigo estas “La ora bovido”) iĝis esprimplenaj ekzemploj de “enciklopedio de la soveta vivo” de tiama epoko. La ĉefa persono de ambaŭ libroj, gaja aventuristo Ostapo Bender estas ĝis nun tre populara en [[Rusio]]. Pluraj liaj frazoj iĝis ofte uzataj aforismoj kaj belsonajn kanzonojn el filmoj oni povas kun plezuro aŭskulti tre ofte.
 
Ekde [[1932]] Ilf kaj Petrov verkis felietonojn por ĵurnalo “Pravda”. En la jaroj [[1933]]-[[1934]] ili vizitis la okcidentan Eŭropon[[Eŭropo]]n kaj en [[1935]]-[[1936]] Usonon[[Usono]]n. El abundaj notoj kaj krokizoj al fotoj pri la vojaĝo en Usonon, publikigitaj en revuo “Ogonjok” (Lumeto), ili kompilis kaj verkis la libron “[[Unuetaĝa Usono]]” ([[1937]]).
 
En [[2003]], oni tradukis la libron ''"[[Unuetaĝa Usono]]"'' en [[Esperanto]]n el la rusa kaj enmetis tri tekstojn (RUrusan, anglan, ENG - ESPesperantan) en [[Interreto]]n. Ĝi estas malpli konata en la mondo, ol ''“Dek du seĝoj”'' kaj ''“La ora bovido”'', kvankam preskaŭ samtempe kun apero de la ruslingva originalo en [[1937]], aperis la anglalingva traduko far Charles Malamuth sub titolo ''“Little Golden America”''
 
En [[1936]], en [[Usono,]] Ilf jam komencis suspekti sian gravan malsanon - tuberkulozon. Reveninte Moskvon, li akurate plenumis ĉiujn rekomendojn de kuracistoj kaj eĉ provis ŝerci, tamen la malsano superis. Foje li prenis la pokalon kunda ĉampano kaj proponis nomi ĝin: “Ich sterbe” (germane “Mi mortas”). Kiel estas konate, tiuj vortoj estis lastaj, kiujn diris [[Anton Ĉeĥov]], granda rusa verkisto, same mortinta pro tuberkulozo.
 
La [[13-an de aprilo]] [[1937]] Ilf mortis kaj poste lia korpo estis kremaciita. La cindrujo troviĝas en ''Novodeviĉie''[[Novodeviĉje tombejo]] en [[Moskvo]].
 
Liaj amikoj, alvenintaj adiaŭiĝi, trovis en lia ĉambro stakojn de ĵus eldonita libro “[[Unuetaĝa Usono]]”.
 
En [[1924]] Ilja Ilf edziĝis al kozakino ''Maria Nikolajevna Tarasenko'' ([[1890]]-[[1981]]), kiu en [[1935]] naskis ties filinon ''Aleksandra''.
 
 
Linio 30 ⟶ 33:
* [http://www.russievirtuelle.com/textes/Dek%20du%20segxoj.pdf] libro ''"12 seĝoj"'' (pdf) {{eo}}
* [http://www.russievirtuelle.com/textes/Ora%20bovido.pdf] libro ''"La ora bovido"'' (pdf) {{eo}}
* [http://amirko.livejournal.com/434010.html] Ilf - fotisto {{ru}}