Ĉandigaro: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: {| border="1" cellpadding="2" cellspacing="0" style="float:right; width:280px; margin-left:0.5em;" |--- bgcolor="#CD5C5C" align="center" | colspan="2" | <font size="+@"> '''ਚੰਡੀ...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 13:15, 30 nov. 2010

ਚੰਡੀਗੜ੍ਹ (panĝabe)

चंडीगढ़ (hinde)
Ĉandigaro

Ŝtata aranĝo unia teritorio de Barato
Ĉefurbo Ĉandigaro (1 003 000 loĝantoj)
Areo 114 km²
Loĝantaro sume 1 111 000 (en 2008)
Loĝdenso 9746/km²
Loka lingvo hinda lingvo, panĝaba lingvo, angla lingvo
Horzono UTC +5:30
Situo de Ĉandigaro

Ĉandigaro (panĝabe ਚੰਡੀਗੜ੍ਹ; hinde चंडीगढ़, IAST Caṇḍīgaṛh; [{{IPA|ʧʌɳɖiːgʌɽʰ]) estas urbo de Barato, kiu havas la statuson de unia teritorio. Mem estante administre sendependa de barata ŝtato, la urbo tamen estas la ĉefurbo por du barataj ŝtatoj, kiuj ambaŭ limas je la urba teritorio: kaj por Panĝabo kaj por Harjano.

En la jaro 2008 la unia teritorio havis sume 1 111 000 loĝantojn (en 2001 temis pri proksimume 900 000), kaj la urbo Ĉandigaro mem el ili havis 1 003 000 loĝantoj (en 2001 temis pri malpli ol 809 000). Ĉefaj lingvoj estas la hinda, panĝaba kaj angla. Malpli ol 20 procentaĵoj de ili estas analfabetoj. Al la urbo Ĉandigaro konektatas la satelitaj urboj Panĉkula kaj Mohali - kune ili konsistigas triangulon, angle nomatan Chandigarh Tricity.