Pink Floyd: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 35:
Septembre en 1963 Waters kaj Mason transloĝiĝis en la pli malkaran apartamenton de strato Stanhope Gardens, propraĵon de Mike Leonard, partatempa guvernisto ĉe la strata Reĝent Politekniko. Leonard estis dezajnisto de maŝinoj leĝeraj (traboritaj diskoj turnigitaj de motoroj elektraj por projekcii lumajn formojn sur la murojn) {{#tag:ref|Tiuj estis elprovotaj dum frua sinsekva parto de ''Tomorrow's World'', angla programo televida.|group="nb"}} kaj iutempe ludis klavinstrumenton kun ili utiligante antaŭan ĉambron de la apartamento por provludoj. Pli poste Mason forlasis l'apartamenton, dum male la lerta gitaristo [[Bob Klose]] ekloĝiĝis tie. La nomo de la grupo de "Sigma 6" estis ŝanĝita por multaj aliaj, ĉiuj mallongdaŭraj, el kiuj "The Meggadeaths",{{#tag:ref| Sur kelkaj fontoj skribitas "Meggadeaths"; sur aliaj "Megadeaths".|group="nb"}} The (Screaming) Abdabs,{{#tag:ref| "Architectural Abdabs" estas ofte indikata kiel plia varianto; Povey (2007) rifuzas ĝin ĉar ĝi estus mislego de [http://community.livejournal.com/sigma6/850.html titolo de artikolo pri The Abdabs] en la studenta gazeto de l'Politekniko.|group="nb"}} "Leonard's Lodgers", kaj "The Spectrum Five", antaŭ ol halti per "The Tea Set".{{#tag:ref| "The Tea Set" estas la formo uzata en ĉiuj samtempaj dokumentoj, dume la alternativo, ofte citita, "The T-Set" restas nepruvita.|group="nb"}} Dum Metcalfe kaj Noble forlasis por krei sian propran bandon, en 1964 Syd Barrett aliĝis Klose kaj Waters ĉe Stanhope Gardens. Tiam deksepjaraĝa, Barrett estis alveninta en Londonon aŭtune dum 1963 por lernadi ĉe la [[Camberwell College of Art|Kolegio d'Arto de Camberwell]]. Waters kaj Barrett estis amikoj de la infanaĝo; la basinstrumentisto ofte vizitis Barrett tial, ke li ludis gitaron ĉe la domo de lia patrino. En sia aŭtobiografio, Mason diris tion ĉi pri Barrett: "Dum tempo dum kiu ĉiu estis malvarma laŭ vere adoleska kaj malaplomba maniero, Syd estis kontraŭmode elmontrema; tio estas kion mi plej memoras pri nia unua renkonto, ke li zorgis alproksimiĝi kaj sin prezenti al mi."
{{Quote box |quoted=true |bgcolor=#FFFFF0 |salign=center |width=30em |quote=Ĉe l'inaŭguro de la nova gazeto ''IT'' la pasintan nokton pop-grupo nomiĝita the Pink Floyd ludis pulsantan muzikon dum aro de strangaj koloraj formoj estis fulmantaj sur grandega ekrano malantaŭ ili. Iu estis farinta amason da gumaj bombonoj, kiujn la homoj manĝis je noktomezo, kaj alia persono estis parkinta sian motorciklon je la mezon de la ĉambro. Ĉio sendube tre psikedela.|source=''[[The Sunday Times]]''|align=right|width=33%}}
=== Subskribo kun EMI ===
|