Ekumenismo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
La unuiĝon de la kristanoj malhelpas la fakto, ke ne ĉiuj kristanaj eklezioj akceptas la [[Papo]]n en Romo kiel reprezentanton de [[Kristo]] sur la tero.
 
En [[1948]] fondiĝis la '''Ekumena Konsilio de la Eklezioj''' kun sidejo en [[Ĝenevo]]. Ĝi komprenas sin kiel "komunumon de eklezioj, kiuj agnoskas la Sinjoron Jesuo Kristo laŭ la Sankta Skribo kiel Dion kaj Savanton kaj sekve klopodas komune plenumi tion, al kio ili estas vokataj je la honoro de Dio, la Patro, la Filo kaj la Sankta Spirito." Nuntempe apartenas al ĝi 347 eklezioj en pli ol 120 landoj, sed ne la romkatolika eklezio.
 
== Klarigo de la vorto ==
==Ekumenismo kaj Esperanto==
La vorto "ekumeno" aŭ "ekumenismo" (de la [[greka lingvo|greka vorto]] ''oikeo'' „loĝi“ respektive ''oikia'' „domo“; ''oikoumene'' „tuta loĝata tero“, „kosmo“) origine priskribis la tutan loĝatan mondon.
 
La [[Nova Testamento]] de la [[Biblio]] foje ([[evangelio laŭ Luko]] 2,1) uzis la vorton sininonime al la loĝata mondo, kaj alifoje la homaron kiel adresaro de la mesaĝo pri kristanismo ([[evangelio laŭ Mateo]] 24,14). Unuavice laŭ la unuaj kristanaj tekstoj la "ekumeno" estis la loko de engaĝiĝo de la sekvantoj de Jesuo, kien ili portas la novaĵon pri la imperio de Dio kaj ties justeco, kaj alportas la pacon de Jesuo, kiu estas pli stabila al la tiuepoka "pax romana" de la [[Romia Imperio]], kiu "pacigas" ĉiun regionon per armea konkero kaj perforta subpremo.
 
Dum la komencaj jarcentoj de la kristanismo "ekumeno" estis ĉio kio rilatis al la eklezio en sia globala dimensio kaj estis valida por ĉiuj kristanoj. En tiu senco oni dum la 19-a kaj 20-a jarcentoj revivigis la vorton por la subteninda kaj ampleksiĝinda dialogo de diversaj kristanaj grupiĝoj.
 
==Ekumenismo kaj Esperanto==
[[Kristana Esperantista Ligo Internacia]] (KELI) estis origine protestanta organizo. Tamen de [[2000]] ĝis [[2004]] prezidis ĝin la romkatoliko [[Jacques Tuinder]], kio montras, ke ĝi efektive fariĝis ekumena asocio. KELI kunlaboras en la spirito de ekumenismo kun [[Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista]] (IKUE). Fruktoj de tiu ĉi kunlaboro estas i.a. la [[Ekumena Esperanto-Kongreso|Ekumenaj Esperanto-Kongresoj]] (ekde [[1968]]) kaj la Ekumena Diserva Libro [[ADORU - Ekumena Diserva Libro|ADORU]].
 
Kiel plia esperantista organizo ekzistas [[Tutmonda Ekumena Ligo]] (TEL), kies aktivado tamen malabundas kompare kun la ekumena agado de KELI kaj IKUE.
 
{{ĝermo-religio}}
 
[[Kategorio:Ismo]]
[[Kategorio:Ekumenismo| ]]
 
[[da:Økumeni]]