Delemonto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 38:
 
Dum la [[mezepoko]] ĝis la jaro [[1793]] Delemonto apartenis al la parohharo Grand-Val kaj estis ties administra centro. La paroĥaro Grand-Val siavice troviĝis sub la regado de la [[Princabatejo Bazelo]]. Delemonto estis la somera residenco de la princabatoj. De [[1793]] ĝis [[1815]] Delemonto apartenis al [[Francio]], unue kiel parto de la departemento [[Mont-Terrible]] kaj poste ek de [[1800]] de la departemento [[Haut-Rhin]]. En la jaro [[1815]] la [[Viena Kongreso]] atribuis la regionon al la [[Svislando|svisa]] [[Kantono Berno]], kaj Corban estis atribuita al la berna [[distrikto Moutier]]. En la jaro [[1975]] la loĝantaro de Delemonto voĉdonis por la aliĝo al la fondota [[Kantono Ĵuraso]]. Tial la komunumo ek de la 1-a de januaro [[1979]] apartenas al la [[distrikto Delemonto|samnoma distrikto]] de la tiam fondita nova kantono, kies ĉefurbo ĝi fariĝis.
 
<ref>Fonto: [http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D2938.php ''François Kohler'': ''Delemonto'' en ''Historia Leksikono de Svislando'' (2010-02-11)]</ref>