Silezio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Gpvosbot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: ar, he, sr
Neniu resumo de redakto
Linio 15:
Ekde la jaro [[990]] la teritorio estis parto de pola ŝtato (loĝis ĉi tie triboj de silezianoj – de tie la nomo, opolanoj kaj pluaj), ekde la jaro [[1138]] apanaĝa piastida princlando. En la jaro [[1163]] ĝi estis apartigita en tri partojn, el kiuj okcidenta (Granda Glogowio) kaj meza (Granda Vroclavio) estis kunigitaj en la unua triono de la [[13-a jarcento]] de Henriko la 1-a en (Grandan) Legnicion – pli malfrua [[Malsupra Silezio]] kun centro en [[Vroclavo]]. Al la tria, orienta apanaĝo [[Mieszko la 1-a Silezia]] aligis parton de suda [[Pollando]], kiu ne estis devene parto de Silezio (pli malfrua regionoj de [[Bytom]], Osvietim, Zabrze kaj pluaj), kaj tiel estiĝis la t.n. Granda Opolio – pli malfrua [[Supra Silezio]], kiu havis centron en [[Racibórz]], pli malfrue en [[Opole]]. Per kontrakto el la jaro [[1202]] piastidaj regantoj en ambaŭ partoj de Silezio rezignis pri reciproke heredaj rajtoj, per kio konfirmiĝis divido en [[Malsupra Silezio|Malsupran Silezion]] kaj [[Supra Silezio|Supran Silezion]]. Sed tiuj ĉi nomoj estis uzataj nur ekde la [[15-a jarcento]] kaj baldaŭ ili havis pure geografian karakteron, ĉar procezo de plua divido de ambaŭ partoj de Silezio rapide daŭrigis.
 
Jam post pereiga malvenko en [[batalo ĉe Legnica]] kontraŭ [[mongoloj]] en la jaro [[1241]] okazis memstariĝo de la t.n. Meza Silezio de regiono Legnica kaj fine de la [[13-a jarcento]] memstariĝis ankaŭ regionoj de Glogow, Zahanio, Javorio kaj pli malfrue Volovio. De regiono [[Vroclav]] poste apartiĝis regionoj de [[Świdnica|Swidnica]], Oleŝnica, Minsterberg, Zabrze kaj vico da pli malgrandaj teritorioj.
 
Sed la divido trafis ankaŭ [[Supra Silezio|Supran Silezion]], kie de (Granda) Opolio apartiĝis post la jaro [[1281]] regionoj de [[Český Těšín|Těšín]], [[Racibórz]], [[Bytom]], Kozelio. Samtempe kiel sileziaj princlandoj komencis konsiderataj ekde la [[15-a jarcento]] ankaŭ regiono [[Opava]] kaj [[Krnov]] (definitive konfirmita nur en la jaro [[1659]]), kiuj antaŭe apartenis al [[Moravio]].