Robert Guiheneuf: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Robert GUIHENEUF''' (Roberto Gienef; naskiĝis en [[1899]]; mortis en [[1986]]), konata ankaŭ sub la plumnomo '''Ivon''' (aŭ Yvon), estis esperantisto aktiva en la [[SAT]]-movado antaŭ la dua mondmilito.
 
Li eklaboris junaĝe kiel [[lignaĵisto]], kaj konatiĝis kun [[Eŭgeno Lanti]], kiu instigis lin lerni Esperanton. Li partoprenis al la fondkongreso de [[SAT]] en [[1921]]. Post la [[Rusa Revolucio]], li eklaboris je la servo de [[Kominterno]], kaj translokiĝis al [[Sovetio]], kie li vivis dum dek jaroj, inter [[1923]] kaj [[1933]]. Tie li amikiĝis kun la sovetaj [[SAT]]-anoj [[Natano Futerfas]], [[Nikolao Nekrasov]] kaj ĉefe [[Gregoro Demidjuk|Gregoro Demidjuk]], kiu plurfoje gastigis lin en sia hejmo. Li okupis diversajn laborpostenojn en diversaj lokoj kaj tiel havis la eblecon konatiĝi sufiĉe bone kun la funkciado de la soveta sistemo. Siajn spertojn li raportis en artikoloj publikigitaj en [[Sennacieca Revuo]], kaj en privataj leteroj, interalie al [[Eŭgeno Lanti|Lanti]], kiu tial decidis kunmeti lian nomon sur la broŝuro ''[[Ĉu socialismo konstruiĝas en Sovetio?]]'' (1935), kie estas akre kritikata la soveta mistifiko. En la franca lingvo Ivon publikigis samteman libron, ''L'URSS telle qu'elle est'', por kiu la franca verkisto [[André Gide]] verkis antaŭparolon.
Poste li pli kaj pli distanciĝis de Esperanto kaj de ĉia politika aktiveco, kaj retiriĝis en sia kampara domo.