László Gáspár: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''GÁSPÁR László''' (ga:ŝpa:r) estis hungara ĵurnalisto, sciencpopulariga fakverkisto naskita en Fogaraŝo la 31-an de decembro 1901 kaj mortinta en Budapeŝto [...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 08:45, 22 dec. 2010

GÁSPÁR László (ga:ŝpa:r) estis hungara ĵurnalisto, sciencpopulariga fakverkisto naskita en Fogaraŝo la 31-an de decembro 1901 kaj mortinta en Budapeŝto 2-an de aprilo 1958.

Kariero

László Gáspár ekstudis kemion en Berlino kaj Brno, sed ĉesis tiun kaj li komencis labori al fakrevuoj de Budapeŝto. Poste li iĝis la rubrikgvidanto pri eksterpolitiko de la opozicia burĝa gazeto Nemzet. En 1944 oni internigis lin. Post la dua mondmilito li estis redakcikomitatano de la revuo Élet és Tudomány[1] kaj por mallongtempo helpredaktoro de Természet és Technika. Li estis kunlaboranto de la rubriko naturscienca, scienpopulariga de Hungara Radio. En 1952 li fondis kaj redaktis kune kun Kálmán Sztrókay la revuon Ifjú Technikus. En 1957 li transprenis la redaktadon de la Népszerű Technika.

Verkoj

  • Dixi, az osztály kutyája (porjunulara romano, Bp., 1945);
  • Mi, I. Adolf. Ha a németek győztek volna… (Bp., 1945).

Fonto

  • Magyar Életrajzi Lexikon