Apartiga lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
HRoestBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: de:Sondersprache
Apartiga lingvo estas "eksterlingvo" kaj "malhelplingvo".
Linio 1:
'''[[Apartiga lingvo|Apartiga lingvo]]''' estas [[konstruita lingvo]] aŭ vario de lingvo kun aparta vortprovizo, kies celo kaj funkcio estas apartigi la uzantojn de la lingvo disde la ceteraj membroj de la ĉirkaŭa socio. Kvankam tiuj lingvoj povas funkcii kiel [[sekreta lingvo|sekretaj lingvoj]], ili ne estas ĉefe intencitaj por tiu funkcio, sed ilia ĉefa celo estas, firmigi ĉe la uzantoj la senton de grupaneco kaj marki ilian apartecon rilate al la cetera socio, kiu ilin ĉirkaŭas. Plej ofte temas pri religiaj aŭ subkulturaj grupoj, foje pri seksa aŭ aĝa grupo. La intencita aŭ fakta funkcio de la apartigaj lingvoj estas do ĝuste la mala de tiu de [[interlingvo|interlingvoj]] kiel la [[internacia helplingvo|internaciaj helplingvoj]]. Apartiga lingvo estas "eksterlingvo" kaj "malhelplingvo".
 
Ekzemploj de apartigaj konstruitaj lingvoj estas '''[[Medefajdrino]]''', kiu estis uzata de la membroj de la religia grupo ''Oberi Okaime'' en sudorienta [[Niĝerio]] ek de la 1920aj jaroj. Tiu lingvo nun ne plu vitalas. Alia ekzemplo estas la '''[[Eskaja lingvo]]''' de kultura malplimulto en la insulregiono [[Boholo]] de [[Filipinio]]. Tiu lingvo aperis en [[1908]] kaj daŭre vitalas. Ĝi estas instruata en la lernejoj de kelkaj komunumoj.