Valo de la Falintoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 6:
'''La Valo de la Falintoj''' (hispane: [[Valle de los Caídos]]) estas funebra monumento, abatejo kaj baziliko kiu situas en la valo ''Cuelgamuros'' inter la urbetoj [[San Lorenzo de El Escorial|San Lorenzo de El Escorial]] kaj [[Guadarrama]] ([[Madrida Regiono]], [[Hispanio]]). Ĝi estis konstruita de 1940 ĝis 1958 grandparte fare de malliberaj laboristoj, post la fino de la [[Hispana Enlanda Milito]], por la origina celo, laŭ la fonda dekreto, rememorigi la mortintojn de la "naciisma" tendaro.<ref>[http://www.generalisimofranco.com/valle_caidos/02_decreto.htm Fonda dekreto de la Valo de la Falintoj (hispane)]</ref> Estas enterigitaj tie la restaĵoj de 33.872 luktantoj en la milito apartenintaj al ambaŭ partioj, ĉar finfine la faŝisma tiamaj aŭtoritatoj ne trovis tiom da familioj de naciismaj falintoj kiuj akceptu translokigon de ties restaĵoj al la monumento kaj tiele la aŭtoritatoj devis transporti la necelitajn restaĵojn de "maldekstruloj" mortigitaj de ili mem. Krome troviĝas la tomboj de la diktatoro [[Francisco Franco]] kaj de [[José Antonio Primo de Rivera]], fondinto de [[Hispana Falango]].
 
==Ĉefaj elementoj==
===Baziliko===
La baziliko estas [[katolika eklezio|katolika]] preĝejo borita interne de monto. Ĝi mezuras 262 metrojn kaj estas dividita en kvar partojn. Elstaras la bronza enirpordo, la kopioj de flandraj tapiŝoj de la 16a jarcento, la [[ĉefanĝelo]]j, la krado, la kapeloj, korusejo, ligna kruco sur la altaro kaj la kupolo. La ĉefa altaro estas peco el polurita [[granito]]. Ĝi havas 2 forĝitajn reliefojn pri la enterigo de Kristo kaj la Lasta Vespermanĝo. Malantaŭ tio troviĝas la tomboj de Francisco Franco kaj José Antonio Primo de Rivera. Estas 2 kapeloj kiuj konservas la plejmulton de la restaĵoj de la batalintoj.
 
La ĉefa pordo al la baziliko situas sub granda arko kaj supre estas skulptaĵo reprezentanta la [[virgulino Maria|Virgulinon Maria]] tenanta la korpon de sia filo [[Jesuo]]. Ambaŭflanke de la ĉefa arko estas arkaroj. Antaŭ tiuj elementoj troviĝas esplanado aŭ placego.
 
===Abatejo===
La abatejo de Sankta Kruco de la Valo de la Falintoj estas monaĥejo regata de [[Benediktanoj]] kaj situas antaŭ la posta flanko de la monto. Tie ekzistas konata infana koruso kaj malgranda lernejo por tiuj infanoj, kiuj ankaŭ lernas ludi muzikilon. La monaĥoj havas ankaŭ gastejon malfermitan al la publiko.
 
===Kruco===
La plej okulfrapa monumento de la Valo estas kruco 150 metrojn alta sur la supro de la monto. La bazo konsistas el du partoj: sube estas skulptaĵoj de la kvar [[evangelio|evangeliistoj]] kaj supre pri la kvar [[Kardinalaj_virtoj|kardinalaj virtoj]].
 
==Konstruado==
Ĝi estis planita kiel memorejo al la venko de la faŝisma reĝimo de Francisco Franco super la kontraŭaj partioj maldekstraj, respublikaj, regionaj ktp. La faraona monumenteco rememoras la similan grandmonumentecon de la arkitekturo ŝatata de aliaj faŝismaj diktatoroj kiaj [[Adolf Hitler]] kaj [[Benito Mussolini]]. Ne gravis ke dum el ekkonstruo Hispanio suferis malsategon, sendugecon kaj aliaj teruraj problemoj. La memadoro de la diktatoro ĉiukaze decidis tiun konstruon.
 
===Morto de laboristoj===
Dum la konstruado multaj laboristoj mortis pro la malhumanaj laborkondiĉoj: oni boris la monton granitan, oni uzis eksplodaĵojn kaj ĉefe oni devigis perforte la nefortajn [[laboristo]]jn kiel puno pro supozata malbona politika konduto.
 
==Polemikoj==
===Signifo de la monumento===
Dum la jardekoj de la frankisma epoko tiu monumento estis uzata kiel pilgrimejo ne nur pro religiaj kialoj, sed ĉefe pro politikaj kialoj ligataj al la plej ekstremdekstraj sektoroj kiuj depostulas la principojn de la frankisma reĝimo. Ĉefe dum la epoko de la transiro al la demokratio ([[1970-aj jaroj]]) tie kunvenis la plej militismaj kaj maltoleremaj sektoroj de la pasinta frankismo. Pro tio la postaj registaroj (de la [[PSOE]]) studis la manieron fermi la monumenton almenaŭ al politika usado faŝisma, spite la ankoraŭa uzado fare de dekstremaj organizoj.
 
Pli radikala solvo estus la eksplodigo de la monumento kiel simbolo de amasmortiga reĝimo. Tion postulas kelkaj maldekstraj organizoj.
==Nuna parta fermo de la komplekso==
 
==Notoj==