Ekozono: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 27:
La [[koncepto]] de la ekozonoj nuntempe estas internacie konsiderata kiel unueca sistemo celante kaj la identigon biogeografian kaj la [[naturprotekto|naturprotektadon]].
== La klasifiko de Wallace ==
[[Dosiero:Wallace03.jpg|thumbnail|left|350px|Mondo-mapo ''The Geographical Distribution of Animals'' ( la geografia distribuo de bestoj ) kiu montras la ses biogeografiajn regionojn de Wallace (1876).]]
En [[1872]], la anglo [[Alfred Russel Wallace]] ( 1823–1913 ), jam fama zoografo, [[naturalisto]], [[esploristo]], [[geografo]], [[Antropologio|antropologo]] kaj [[biologo]] — laŭ la instigo de multaj el siaj amikoj, inkluzive [[Charles Darwin]], [[Philip Sclater]] kaj Alfred Newton — ekis esploron pri ĝenerala revizio de la geografia distribuo de la bestoj. Komence li ne kapablis progresi kaŭze de la multfoja ŝanĝado de la klasifiko-sistemoj de multaj tipoj de bestoj <ref>Slotten, ''The Heretic in Darwin's Court'', pag. 301.</ref>. Wallace daŭrigis sisteme la laboron en [[1874]] post la publikigo de serio de novaj verkoj pri la klasifiko <ref>Slotten, op. cit., pág. 315.</ref>. Plivastigante la sistemon de la [[birdoj]] disvolvigita de Sclater — kiu subdividis la [[tero]]n en ses apartajn geografiajn regionojn por priskribi la distribuon de specioj — por ke ĝi ampleksu [[mamuloj]]n, [[reptilioj]]n kaj [[insektoj]]n, Wallace kreis la bazon de la zoogeografiaj regionoj kiuj ankoraŭ nuntempe estas uzataj. Li analizis ĉiujn faktorojn tiutempe sciatajn kiuj povus influi la ekzistantan kaj ekzistintan geografian distribuon de la bestoj en ĉiu geografia regiono, inkluzive la efikoj de la aperon kaj malaperon de la [[terponto]]j ( kiel tiu kiu nuntempe ligas [[Nordameriko]] kaj [[Sudameriko]] ) kaj ankaŭ la ĉefaj [[glaciepoko]]j. Li [[Mapo|enmapigis]] tiujn faktorojn, kiaj la altitudo de la [[montaro]]j , la profundecoj de la [[oceano]]j kaj la [[karaktero]] de la regiona [[vegetaĵaro]], kiuj influas la disvastiĝon de la bestoj.
 
Li ankaŭ katalogis ĉiujn sciatajn altdisvolviĝit-bestajn [[Familio (biologio)|familiojn]] kaj [[Genro (biologio)|genrojn]]; kaj li listigis ilian sciatan disvastiĝon. La [[teksto]] tiele estis organizita ke estis facile por [[Vojaĝo|vojaĝanto]] de scii la bestospeciojn kiujn oni trovas en difinita loko. La rezulton de la laboro estis publikigita en du volumenojn en [[1876]] kun la [[titolo]] ''The Geographical Distribution of Animals'' [La geografia disvastiĝo de la bestoj], kaj servis kiel definitivan tekston pri la [[zoogeografio]] dum la sekvintaj 80 jaroj<ref>Slotten, op. cit., pág. 320-25.</ref>.
== Ekozonoj de la WWF ==
La ekozonoj ĉefparte estas bazitaj sur la biogeografiaj regnoj de Pielou (1979) kaj Udvardy (1975). Teamo de [[Biologio|biologoj]] kunvokitaj de la [[Monda Natur-Fonduso]] ( WWF ) disvolvis [[sistemo]]n de ok biogeografiaj regnoj (ekozonoj) kiel parto de ilia limigo de la pli ol 800 tersupraĵaj [[ekoregiono]]j de la [[tero]].