Priene: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: uk:Прієна
e →‎Historio: Ligilo
Linio 11:
[[Dosiero:Priene Theater Apr2005.jpg|thumb|right|250px|<center>la antikva teatro de Priene, fone la roko sur kiu troviĝis la urba [[akropolo]]]]
 
Meze de la [[4-a jarcento a.K.]] la urbo en iom alia loko rekonstruiĝas. La nuntempe grandparte arkeologie reelfosita nova setlejo troviĝis ĉe suda deklivo de la montara duoninsulo Mikale dum 300 metrojn alta roko, kiu integriĝis en la novan urbon kaj iĝis loko de la urba [[akropolo]]. Malgraŭ la parte kruta deklivo la nova urbo estis planita kaj konstruita laŭ regula ortangula strataro, kiu dividis la teritorion al samgrandaj areoj. Tiaj planitaj urboj laŭ la nomo de la teoriisto [[Hipodamo el Mileto|Hipodamo]] de [[Mileto (Malgrandazio)|Mileto]] nomiĝas "hipodamaj". En la urbocentro restis granda placo, la [[Agoro]]. La plej pompa konstruaĵo de la nova urbo estis templo de la helena diino [[Atena]].
 
La urbo dum la epoko de [[antikva Makedonio]] kiel la aliaj grekaj urboj de [[Malgrandazio]] restis aŭtonoma. Dum la sekvaj jarcentojk konstruiĝis pli kaj pli da novaj pompaj marmoraj konstruaĵoj, kaj la [[Agoro]] ĉirkaŭiĝis per imponaj haloj. Priene apartenis al la helenismaj ŝtatoj de la [[Seleŭkidoj]] kaj post la jaro [[-246|246 a.K.]] al tiuj de la [[Ptolemeidoj]], ĝis dum la jaro [[-190|190]] ĝi iĝis parto de la potencosfero de la [[Romia Imperio]], unue kiel libera aliancano. Dum la jaro [[-129|129 a.K.]] la urbo kun la kompleta teritorio de la regno [[Pergamono]] estis heredigita al la [[Romia Imperio]], kvankam ĝi formale restis libera urbo. Militoj de la 1-a jarcento a.K. plu malfortigis la urbon, kvankam sekve novaj konstruaĵoj atestas ankaŭ pri ioma reprosperiĝo. Pro amasiĝantaj sedimentoj de la rivero [[Meandro (rivero)|Meandro]] la bordo de la [[Egea Maro]] pli kaj pli malproksimiĝis, tiel ke la urbo pli kaj pli perdis havenan kaj do ekonomian signifon.
 
Post la jaro [[395]] la urbo kiel la resto de [[Malgrandazio]] apartenis al la [[Bizanca Imperio]], kaj plej laste ekde la [[5-a jarcento]] estis sidejo de kristana episkopo. Komence de la [[14-a jarcento]] turka, do islama nobela dinastio transprenis la regadon, sed finiĝas la spuroj de loĝiĝo.
 
== Reta ligilo ==
*[http://www.uni-frankfurt.de/fb09/klassarch/Projekte.html aktualaj arkeologiaj fosaĵoj de la universitato [[Frankfurto-ĉe-Majno]]]