Beboportotuko: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Lvh (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Lvh (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 10:
Tiel la ŝultrotuko respondas al la bezono de la bebo senti alian korpon kaj al tiu de la portanto povi facile movi. Bebo konstante spertas movon, ĝi facile ekdormas kaj ne facile vekiĝas eĉ se okazas laŭta bruo aŭ subita movo, ĉar tuj ĝi denove retrovas kutiman medion. La bebo spertas ne timon vekiĝante, ĉar ĝi ne estas sola. Samtempe danke al la konstanta movo bebo trejnas sian ekvilibrosenson.
 
Ŝultrotuko estas malpli peza kaj volumena ol ĉarumetoĉarumo, kaj multe pli facile transportebla.
Necesas eklerni facile kaj rapide entukigi la bebon, sed post kelkaj tagoj tio estos eĉ pli rapide ol enĉarumetigienĉarumigi ĝin.
 
Vestado de bebo ne necesas kiam oni eliras la domon, sufiĉas granda survestaĵo de la portanto por kovri ĝin, eble aldonu ĉapon kaj ŝtrumpetojn.
 
Multaj gepatroj raportas, ke portado trankviligas bebojn. Tio korespondas al esploro de D-ro Urs A. Hunziker de la Infanhospitalo de Zürich (Svisio), kiu evidentigis ke portataj beboj signife malpli ploris ol neportataj beboj el kompargrupo.
 
Kiam portado ne plaĉas al bebo, tiam la kaŭzo povas esti timo de la portanto aŭ malbona ligmaniero de la ŝultrotuko. Se tio okazas, antaŭ ol formeti la ŝultrotukon, petu fakan helpon.
 
== Biologa kaj kuracista vidpunktoj ==