Madreaj pinaroj-kverkaroj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
La '''Madreaj pinaroj-kverkaroj''' apartenas al [[biomo]] de [[Tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj]] kiuj troviĝas en la [[montaro]]j de [[Meksiko]] kaj [[Sudokcidenta Usono]]. La organizaĵo Naturprotekto Internacie ( angle : ''Conservation International'' ) indikis ĝin kiel [[biodiverseco-varmpunkto]]n. Parto de la Madreaj pinaroj-kverkaroj kongruas kun la [[Global 200]]-[[ekoregiono]] [[Centramerikaj pinaroj-kverkaroj]]. [[Fitogeografio|Fitogeografie]], la Madreaj pinaroj-kverkaroj estas aparta flaŭra provinco el la Madrea Regiono de la Holarkta [[Flaŭra regno|Regno]].
==Priskribo==
La Madreaj pinaroj-kverkaroj troviĝas ĉe pli altaj altitudoj en la ĉefaj meksikaj montaroj, [[Okcidenta Sierra Madre]], [[Orienta Sierra Madre]], [[Sierra Nevada (Meksiko)|Sierra Nevada]], [[Suda Sierra Madre]], [[Oaĥaka Sierra Madre]], la montaroj de [[Basa Kalifornio (duoninsulo)|Malsupra Kalifornio]], kaj estas ankaŭ proksimume 27 [[enklavo]]j en suda [[Arizono]], [[Nov-Meksiko]] kaj en okcidenta [[Teksaso]], kie oni konas ilin kiel [[Madreaj ĉielinsuloj|Madreajn ĉielinsulojn]].
La ĉefaj Madreaj-ĉielinsulaj montaroj en Usono estas Babokvivari-Montaro, Ĉirikahua-Montaro, Pinalenjo-Montaro, Santa-Katalina-Montaro, kaj Santa-Rita-Montaro.