Vidkapablo: Malsamoj inter versioj

6 667 bitokojn aldonis ,  antaŭ 9 jaroj
rigardu diskuton pri la vorto "Vido"
(merĝita al Vido)
(rigardu diskuton pri la vorto "Vido")
La '''vidkapablo''' aŭ '''vida percepto''' estas tiu el la kvin [[senso]]j, kiu ebligas observon kaj [[analizo]]n de onia medio per la ricevo kaj interpretado de [[Lumo|lumaj radioj]].
#REDIRECT [[Vido]] {{R from merge}}
 
La [[okulo]] estas la vid[[organo]], kie registriĝas impresoj de videbla lumo, sed la vido bezonas ankaŭ specifajn regionojn de la [[cerbo]] (vida [[kortekso]]): Tie la kolektitaj informoj analiziĝas kaj kunordiĝas laŭ [[formo]], [[koloro]], [[materialo]], [[reliefo]], ktp., kaj kompariĝas kun antaŭe memorigitaj bildoj.
 
Vidaj perceptaĵoj ne simple estas la rektaj rezultoj de impresoj de videbla lumo, kiel okazus en [[fotilo]]. Sed nur la plektiĝo kaj komparo de la akceptitaj lumaj impresoj kun la cerbe memorigitaj bildoj kreas la percepton, kiu post pli longa, atenta rigardado povas esti detaligita kaj "fajnigita".
 
Tiu rilato inter okula registro kaj cerba memoraĵo klarigas, kial oni multe pli rapide vide ekkonas aferojn, kiuj estas tre kutimaj, ol aferojn nekutimajn.
 
== Teorioj pri la vida percepto ==
Dum la [[antikva epoko]] ekzistis diversaj teorioj pri la vida percepto: La percepta teorio de [[Eŭklido]] (365–300 a.K.) koncentriĝis pri problemoj de spaca percelto (ekzemple perspektivo kaj grandokonstanteco). Eŭklido supozis ke tiel nomataj "vidaj radioj", kiuj eliru de la homa [[okulo]], sondis la ĉirkaŭaĵon kaj tiel kreis la vidan impreson en la cerbo, simile al [[blindeco|blindulo]], kiu per sia bastono sondas la ĉirkaŭaĵon. [[Aristotelo]] kontraŭe opiniis, ke lumo ekzistu sendepende de la homa okulo, ke ĝi eliru de luma fonto, reflektiĝu ĉe iuj objektoj kaj de tie trovu sian vojon al la okulo. Simile argumentis la percepta teorio de [[Empedoklo]] (492–432 a.K.): Li opiniis ke radioj eliru de la koloraj pigmentoj de la objektoj, trovu vojon al la okuloj kaj estu perceptataj, se ili trovas korespondon en la kapo ("similaĵo perceptatas helpe de similaĵo"). Ĉiuj tiuj teorioj estis logikaj rezonoj sen praktikaj eksperimentoj aŭ observoj de la naturo.
 
[[Alhazen]] (965-1039) iris novan vojon por respondi al la demando, analizante la konstruon de la okulo. Li ekkomprenis la signifon de la [[lenso]] en la okulo kaj en sciencaj eksperimentoj malpravigis la teorion pri "vidaj radioj". Alhazen kiel unua pruvis, ke la vida percepto okazas en la cerbo, ne en la okulo. Eksperimente li krome pruvis, ke la vida percepto influatas pere de la personaj spertoj de homo.
 
[[Leonardo da Vinci]] (1452–1519) kiel unua kompreniss apartan econ de la homa okulo, skribante: ''"La okulo havas solan centran linion kaj ĉiuj aferoj, de kiuj lumaj radioj per tiu linio atingas la okulon, estas bone vidataj. La okulo, de kiu al ni la sperto tiom klare malkaŝas la funkcion, de senfine granda nombro da aŭtoroj estis priskribita en difinita maniero, mi tamen trovas, ke estas tute aliel."'' Al la kompreno pri la ekzisto de fovea (centra) kaj perifera vido li venis per observoj kaj optikaj eksperimentoj.
 
=== Senkonsciaj konkludoj dum vidado ===
[[Hermann von Helmholtz]] (1821-1894) de multaj sciencistoj konsideriĝas la patro de la moderna teorio pri vida percepto. Li komparis la okulon kun optikaj instrumentoj kaj trovis, ke la okula konstruo el mekanika vidpunkto estus kompare primitiva. El tio li konkludis, ke la rezulto de vidado je pli granda parto ol antaŭe supozita estas neŭrologia proceso en la cerbo, kaj ke la percepto nur eblas per senkonsciaj konkludoj per komparo de la novaj kaj kaj memorigitaj perceptaj spertoj.
 
Tiaj perceptaj spertoj estas ekzemple, ke lumo kutime venas de supre aŭ ke objektoj pli ofte estas vidataj de supre ol de malsupre. Aparte la studo de [[optika iluzio|optikaj iluzioj]] montris, kiuj senkonsciaj konkludoj povas esti parto de la percepta proceso.
 
Alia speco de senkonsciaj konkludoj estas la percepto laŭ verŝajneco, kiu baziĝas sur la ofteco de jam faritaj similaj vidaj perceptoj<ref>[http://www.purveslab.net/research/ Mamassian, Landy kaj Maloney (2002): ''Probabilistic Approaches to Visual Perception'' ("probablecaj aliroj al vida percepto")]</ref>.
 
 
== Vidkapablo ==
Por homo, '''vidkapablo'''&mdash;[[senso]], kiu ebligas percepti [[lumo]]n kaj ties diversajn [[koloro]]jn&mdash;estas la plej grava senso, kiu perceptigas proksimume 80% da ĉiuj informoj pri la medio.
 
La vidkapablo estas celita precipe por perceptado de [[kontrasto]], kaj per tio ankaŭ [[konturo]]j. La vidkapablo tial permesas vidadon de la konturoj de objektoj, iliajn [[distanco]]jn kaj signife ĝi partoprenas en orientado en spaco.
 
La sensa organo estas [[okulo]], ĝi konsistas el okula globo kaj pluaj organoj.
 
Iuj uzas [[okulvitro]]jn por plibonigi sian vidkapablon. Oni kiu ne povas vidi, aŭ kiu preskaŭ ne povas vidi estas blinda.
 
== Proverbo ==
Ekzistas pluraj [[proverbo]]j pri vid(ad)o en la [[Proverbaro Esperanta]] de [[L. L. Zamenhof]], inter ili<ref>[http://eo.lernu.net/biblioteko/proverboj/listo.php Lernu]</ref>:
* {{citaĵo|''Elmeti la okulon kaj vidi nulon.''}}
* {{citaĵo|''Konfidu, sed vidu.''}}
* {{citaĵo|''Oni ekkonas bovon per la vido kaj malsaĝulon per lia rido.''}}
 
== Referencoj ==
<references/>
 
== Reta ligilo==
{{el}} [http://www.lecerveau.mcgill.ca/flash/d/d_02/d_02_cr/d_02_cr_vis/d_02_cr_vis.html La vido sur ttt-ejo pri cerbo - tre kompleta kaj tamen facile komprenebla (france)]
 
[[Kategorio:Optiko]]
[[Kategorio:Neŭrologio]]
[[Kategorio:Percepto]]
[[Kategorio:Fiziologio]]
 
[[ar:حاسة البصر]]
[[bg:Зрение]]
[[bs:Vid]]
[[ca:Vista]]
[[cs:Zrak]]
[[da:Synssans]]
[[de:Visuelle Wahrnehmung]]
[[el:Όραση]]
[[en:Visual perception]]
[[es:Visión]]
[[et:Nägemine]]
[[eu:Ikusmen]]
[[fa:بینایی]]
[[fi:Näköaisti]]
[[fiu-vro:Nägemine]]
[[fr:Vue]]
[[hr:Vid]]
[[ia:Vista]]
[[is:Sjón]]
[[it:Vista (senso)]]
[[ja:視覚]]
[[ko:시각]]
[[la:Visus]]
[[lt:Rega]]
[[ml:കാഴ്ച]]
[[ms:Penglihatan]]
[[nl:Zien]]
[[pl:Wzrok]]
[[pt:Percepção visual]]
[[qu:Rikuy]]
[[ru:Зрение человека]]
[[sk:Zrak]]
[[sl:Vid]]
[[uk:Зір]]
[[vi:Thị giác]]
[[yi:זען]]
[[zh:视知觉]]
 
[[Image:Blue eye.jpg|thumb|250px|right|Homa okulo]]
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Okulo]]
* [[Blindeco]]
* [[Oftalmologio]]
* [[Percepto]]
* [[Optika iluzio]]
{{projektoj|commonscat=Sight}}
 
[[Kategorio:Sensoj]]
[[Kategorio:Vidado]]
[[Kategorio:Percepto]]
[[Kategorio:Fiziologio]]
[[Kategorio:Optiko]]
 
[[bg:Зрение]]
[[ca:Vista]]
[[cs:Zrak]]
[[da:Synssans]]
[[de:Visuelle Wahrnehmung]]
[[en:Visual perception]]
[[es:Visión]]
[[eu:Ikusmen]]
[[fi:Näköaisti]]
[[fr:Vue]]
[[hr:Vid]]
[[ja:視覚]]
[[ko:시각]]
[[ml:കാഴ്ച]]
[[nl:Zien]]
[[pl:Wzrok]]
[[pt:Percepção visual]]
[[ru:Зрение]]
[[sk:Zrak]]
[[sl:Vid]]
[[uk:Зір]]
[[yi:זעהן]]
244

redaktoj