Vidkapablo: Malsamoj inter versioj

33 bitokojn forigis ,  antaŭ 9 jaroj
e
sen resumo de redaktoj
(plibonordigis la frazojn)
e
La '''vidkapablo''' aŭ '''vida percepto''' estas tiu el la kvin [[senso]]j, kiu ebligas [[percepto]]n, observon, kaj observon[[analizo]]n de onia medio per la ricevo kaj interpretado de [[lumo]]. La sensa [[organo]] estas la [[okulo]]—kiu konsistas el la okula globo kaj la pluaj organoj—estas la organo, kie registriĝas impresoj de videbla lumo, sed la vidprocedo inkluvizas ankaŭ agadojn en specifaj regionoj de la [[cerbo]] (vida [[kortekso]]): Tie la kolektitaj informoj analiziĝas kaj kunordiĝas laŭ [[formo]], [[koloro]], [[materialo]], [[reliefo]], ktp., kaj kompariĝas kun antaŭe memorigitaj bildoj. La vidkapablo estas celata precipe por perceptado de [[kontrasto]], kaj per tio ankaŭ [[konturo]]j. La vidkapablo tial permesas vidadon de la konturoj de objektoj, iliajn [[distanco]]jn kaj signife ĝi partoprenas en orientado en spaco. Por homo, '''vidkapablo''' estas la plej grava senso, kiu perceptigas proksimume 80% da ĉiuj informoj pri la medio. Iuj uzas [[okulvitro]]jn por plibonigi sian vidkapablon. Oni kiu ne povas vidi, aŭ kiu preskaŭ ne povas vidi estas [[Blindeco|blinda]].
 
Antaŭe ĝi ebligas vidan [[analizo]]n.
 
Vidaj perceptaĵoj ne simple estas la rektaj rezultoj de impresoj de videbla lumo, kiel okazus en [[fotilo]]. Sed nur la plektiĝo kaj komparo de la akceptitaj lumaj impresoj kun la cerbe memorigitaj bildoj kreas la percepton, kiu post pli longa, atenta rigardado povas esti detaligita kaj "fajnigita".
244

redaktoj