Kokopelli: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SieBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: it:Kokopelli
Linio 24:
Kokopelli similas al [[Osiris]] en la egipta religio. Kaj, kiel Osiris, ĝi havas seksan ligilon. Ne en malpura senco, sed tiuj, kiuj adoras ĝin kredas en la kreado de la mondo. Osiris estas la Dio de la fekundeco (same kiel la signifo de la sekso), kiel pruvas al oni ĝia verda koloro. Kokopelli estas bazita sur la sama veraĵo. Ambaŭ estas prezentataj en la ĉielo per la sama konstelacio - [[Oriono (konstelacio)|Oriono]].
 
En la kulturoj de multaj terpopoloj, estas kutime simbolo, kiu estas rekonebla de ĉiuj, indikanta la kernon de ilia kredsistemo. [[Egipto]] havis simbolon de eterneco - la Ankh[[Ansa kruco]]. En aliaj antikvaj kulturoj [[okangulo]], aŭ cirklo, indikas senrompan linion, kiu simbolas la nedistingeblecon inter la Komenciĝo kaj la Fino. La kristanoj havas la krucon, simbolon de la elaĉeto, kiu kondukas al la eterna vivo. La indiĝenaj amerikaj havas la [[preĝrado]]n (''Prayer Wheel''), simboligo de la kvar direktoj de kie ŝprucas la potenco kaj la vivo. La kristanaj amerikaj indianoj ofte kunigas la du, kio donas riĉan kombinon de tradicio kaj de nova kredo. La bildo de Kokopelli estas simbolo de la vivkreado. La popolo, kiu ĉiam konis kaj adoris Kokopelli pluvivigis tiun kredon netuŝitan jarcenton post jarcento portante tiun konon proksime de siaj koroj kaj amante ĝin.
 
Multaj aliaj indiĝenoj ne plu konas la signifon de Kokopelli krom tiu disdirata de la blankuloj.